Eto el Ligno
Li trovis sin en Merano kun iuj kuzoj kiuj havis diversajn malgravajn malsanetojn, sed, estante riĉa kaj imagema, iris al sanatorio por esti resanigita. Krom ĝiaj sanitorioj, Merano eble estus gajiga loko; ilia ĉieo rememorigas sanan viron tro ofte ke la aero estas vere bona. Estante sufiĉe sana mem, krom kelkaj psika zorgoj, li iris al gastejo en la najbaraĵo. En la sanitorio liaj kuzoj, plendis amare pri la mangaĵo, la malkleraj “fratinoj,” la malatentaj kuracistoj, kaj la idiotaj reguloj ĝenerale—kiu pruvas ke oni ne iru al sanitorio krom se oni vere malsanas. Tamen, ili pagis peze por esti tie, do sentis kvazaŭ ion indan estis farata, kaj ĝenis ilin kiam li vokis ilin ĉiutage por teo, kaj diris al ili gaje kiom pli bone ili aspektas—kio pruvis, denove, ke iliaj malsanoj estas etaj kaj tre kuracebla de la loka kuracisto hejme. Kun unu el la malsanaj kuzinoj, riĉa kaj bela fraŭlino, li kredis sin enamiĝinte.
Estis afero daŭranta tri semajnoj, kaj li pasigis siajn matenojn promenante en la ĉirkaŭaj montetoj, sia menso pripensa, analiza kaj ambicia, kiel viro enamiĝinta. Li pensis pri miloj da aferoj. Li tag'revis obsede. Unufoje, ekzemple, li paŭzis apud rojo por rigardi la ranunkolojn trempetiĝi, kaj demandis sin mem, “Ĉu ŝi estos tiel kiam ni estos edziĝaj—tiel anksia pri esti sana ke ŝi pensas time ĉiam pri malsaniĝi?” Ĉar, se jes, li sentis ke si enuus. Li konis sin sufiĉe precize por konscii ke si neniam povus elteni tion. Tamen mono estis mirindaĵo por havi, kaj li, jam aĝas tridek kvin, havis malgrande sufiĉe! “Ĉu mi do estas influata de ŝia mono?” li demandis sin … kaj do daŭris demandi kaj pripensi multajn aferojn krome, ĉar li estis de pripensema temperamento kaj lia patro estis negrava poeto. Kaj Dubo enŝteliĝis. Li sensis malvarmeton. Li ne estis tre viro, eble, malfortik'sanga kaj sen'sukces'ema, iomete revulo, ankaŭ, krome. Li havis £100 ĉiujare propran kaj postenon en Filantropa Institucio (pro influo) kun nominala salajro alfiksata. Li intencis konservi la lastan post geedziĝo. Li laborus same. Neniu iam diru tion pri li—!
Kaj dum li sidis sur la falinta arbo apud la rojo senokupe frapante ŝtonojn en la torentan akvon per sia bastono, li pripensis tiujn banalajn evidentaĵojn kiuj epitomiĝas la du trionoj da vivo. La maniero kiel malgrandaj negravaj aferoj povas ŝanĝi onian tutan ekzistadon estis tiu, pri kiu lia penso ĵus fiksiĝis. La malvarm'tremo kaj kapdoloro de lia kuzino, ekzemple, kiujn ŝi ekhavis dum morna pikniko en la Kamparo tri semajnojn antaŭe, rezultigis ŝian eniron en sanatorion kaj konsilon ke ŝia koro estis malforta, ke ŝi havis tendencon al astmo, ke podagro estis en ŝia sistemo, kaj ke kuracado per X-radioj, radiumo, sun'banoj, kaj lum'banoj, violaj radioj, neniom da viando, kompleta ripozo, kun grandaj ĉiutagaj kotizoj al spertuloj kun eŭropaj reputacioj, estis imperativa. “El tiu malvarm'tremo, sidante dum momento tro longe en la ombro de la tombo de iu forgesita patricio,” li pripensis, “ĉio ĉi rezultis”—“ĉio ĉi” inkluze de lia dubo pri tio, ĉu estas ŝin mem aŭ ŝian monon tion li amis, ĉu li povus elteni vivado kun ŝi ĉiam, ĉu li vere devas daŭrigi sian laboron post geedziĝo, en unu vorto, sia tuta vivo kaj estonteco, kaj krome ŝia propra—“ĉio tio de tiu malgranda malvarm'tremo tri semajnoj antaŭ!” Kaj li frapis per sia bastono malgrandan peceton da tranĉita tabulo, kiu kuŝis apud la torenta akvo.
Pri tiu peceto el ligno, lia menso, lia humoro, tiam fiksiĝis. Ĝi stis triangula, peceto da tranĉita ligno, bruna de aĝo kaj malglata. Iam ĝi estis parto de triumfa esperplena arbido sur la montoj; tiam, kiam ĝi aĝis tridek jarojn, la viroj dehakis ĝin; la cetero de ĝi staras ie nun, je ĉi tiu preciza momento, en la muroj de la domo. Ĉi tiu superfluo estis forjetita kiel senutila; ĝi servis por nenia intenco ie ajn; ĝi estis malrapide putranta en la suno. Sed ĉiu frapeto per la bastono, li rimarkis, turnis ĝin flanken sen sendi ĝin trans la rando en la torentan akvon. Ĝi estis obstina. “Ĝi ne volas eniri,” li ridis, la malgranda talento de lia patro eliranta en si, “sed, pro Jovo, ĝi faros!” Kaj li puŝis ĝin per la piedo. Sed denove ĝi haltis, fiksite vertikale kontraŭ ŝtono. Li tiam kliniĝis, prenis ĝin, kaj enĵetis ĝin. Ĝi plaŭdis kaj ŝprucis, kaj komencis fore krabli deklive laŭ la bobelanta akvo. "Eĉ tiu pecaĉo de senutila ligno," li pripensis, leviĝante por daŭrigi sian sencelan promenon, ankoraŭ senokupe revante, “eĉ tiu peceto da rubaĵo eble havas intencon, kaj eble ŝanĝos la vivon de iu—ie!”—kaj tiam promenis tra la aroma pinaro, transirante dekduon da simila riveretoj, kaj frapante dudekojn da ŝtonoj kaj pecaĉo kaj abiaj konusoj dum li iris—ĝis li finfine atingis sian Gastejon horon poste, kaj trovis letereton de ŝi: “Ni atendos vin ĉirkaŭ la tria horo. Ni pensis veturi. La aliuloj fartas tiom pli bone.”
Ĝi estis malkovra nuanco—la maniero kiel ŝi imputis ĝin al “la aliuloj.” Li decidiĝis tiam kaj tie—tiel malgrandetaj aferoj disigas la kursadon de vivo—ke li neniam povus esti feliĉa kun tia “afekta estaĵo.” Li iris por tiu veturado, sidis apud ŝia konsumema beleco, pasie proponis geedziĝon al ŝi survoje reen, estis akceptata antaŭ ol li povus ŝanĝi sian opinion, kaj nun estas la patro de pluraj sanaj infanoj—kaj same timema pri malsaniĝi, aŭ ke ili malsaniĝu, kiel ŝi estis antaŭ dek kvin jaroj. La ino, ja vere, maturiĝas longe, longe antaŭ la masklo, li pripensis, pripensante la aferon en sia studejo unufoje …
Kaj tiu peceĉo de ligno, kiun li senokupe ekmovis pro impulso ankaŭ iris laŭ sia destinita vojo sur la rapidanta akvo kiu neniam kuraĝis halti. Fiera pro sia nove trovita movo, ĝi gaje balanciĝis malsupren, ŝpiniĝante kaj turniĝante dum mejlo aŭ pli, dancante gaje super sunaj herbejoj, tuŝetante la kliniĝantajn ranunkolojn dum ĝi preterpasis, tra vinberejoj, arbaroj, kaj sub polvaj vojoj en puraj, malvarmetaj defluiloj, kaj ruliĝante impete super malgrandaj akvofaloj, ĝis ĝi proksimiĝis al la ebenaĵo. Kaj tiel finfine, ĝi venis al ligna trogo kiu forkondukis iom el la altvalora akvo al segejo kie senmanikaj viroj faris praktikajn kaj necesajn aferojn. Ĉe la disiĝo de la vojoj ĝiaj anguloj prokrastis ĝin por momento, nedecidite pri kiu vojo preni. Ĝi voblis. Kaj, sur tiu momento da voblo pendis tragediaj aferoj—aferoj pri vivo kaj morto.
Nekonanta (tamen certe ne nekonata), ĝi elektis la trogon. Ĝi svingiĝis facilanime en la ŝirantan kluzon. Ĝi kirliĝis per la ŝprucanta akvo al la rado, knalis, ŝpiniĝis, tremis, kaptiĝis firme en la flanko kie la dentradaj dentoj hazarde troviĝis—kaj abrupte ĉesigis la radon. En iu ajn alia loko la premo de la akvo certe frakasus ĝin en pulpo, kaj la rado estus daŭrinta kiel antaŭe; sed ĝi estis kaptita en la unu loko kie la diversaj streĉoj tenis ĝin firme nemoveble. Ĝi haltigis la radon, kaj tiel la maŝinaron de la tuta muelilo. Ĝi fiksiĝis kiel fero. La specifa angulo, ĉe kiu la duoble tenila segilo, tenata per du lacaj kaj ŝvitantaj viroj, detranĉis ĝin antaŭ jaro, ĝuste ebligis ĝin taŭgi kaj kojni sin kun nerezistebla precizeco. La premo de la ŝiranta akvo, kombiniĝis kun la pezo de la grandega rado por fiksi ĝin strikte kaj rigide. Kaj post iom da tempo laboristo—estis la laborestro de la muelilo—elvenis el sia posteno ene por fari enketojn. Li malkovris la iritantan aferon, kiu kaŭzis la ĝenon. Li metis sian pezon en specifa pozicio; li streĉis siajn fortajn muskolojn; li sakris—kaj la pecaĉo da ligno estis facile elpelita. Li elprenis fiŝe la mordaĵon, kaj ĵetis ĝin sur la bordon, kaj kraĉis sur ĝin. La granda rado ekmoviĝis kun potenca ĝemego. Sed ĝi ekmoviĝis frakcion da sekundo pli antaŭe ol li estus atendinta, ke ĝi ekmoviĝos. Li tro balanciĝis, ekkaptante la turniĝantan kadraro kun freneza peno, kriis, sakris, saltis al nenio, kaj falis en la verŝiĝantan inundon. Tuje, li renversiĝis, estis englutita, dronis. Li estis fianĉiĝita, kaj estis ŝparinta mil kronojn en la Tirola Ŝparbanko. Li estis sobra kaj laborema viro. …
Estis paragrafo en la loka jurnalo du tagojn poste. La anglo, petante la portiston de sia gastejo por io por paki donacon, kiun li estis elportonta al sia kuzino en la sanatorio, uzis tiun saman eldonon. Dum li faldis ĝiajn ĉifitajn kaj obstinajn foliojn kun sentimentala atento cirkaŭ la altvalora objeckto, lia okulo falis senatente sur la paragrafon. Estante de senokupa kaj pripesema temperamento, li haltis por legi ĝin—estis titolita “Akcidento,” kaj lia poezia okulo, heredita de sia malsaĝa, rimanta patro, kaptis la belan esprimon “fluanta akvo.” Li legis la unuajn kelkajn liniojn. Iu ulo kun pitoreska Tirola nomo, dronis sub rado de muelilo; li estis populara en la najbaraĵo, tiel ŝajnis; li ŝparis iom da mono, kaj estis jus geedziĝonta. Estis tre malĝoja. “La simpatio de niaj legantoj” estis kun li. … Kaj, estante de pripensema temperamento, la anglo pensis dum momento, dum li daŭre envolvis la pakaĵon. Li scivolis ĉu la viron vere amis la fraŭlinon, ĉu ŝi ankaŭ havis monon, kaj ĉu ili estus havintaj multajn infanojn kaj estus feliĉaj ĉiam poste. Kaj tiam li rapidis al la sanatorio. “Mi malfruos,” li pripensis. “Tiaj malgrandaj, malgravaj aferoj malfruigas onin … !”