Kristnasko en Anglio
En lastatempa jaroj, kiam estis apenaŭ sufiĉe da neĝo sur la tero je la tempo de Kristnasko por doni al la lando eĉ sezonan aspekton, ŝajnis preskaŭ mokataĵo daŭre festi la samajn malnovajn kutimojn kaj plenumi la samajn ceremoniojn, kiuj estas ligitaj de post tempo nememorebla en la mensoj de la angla popolo kun vintra ĉielo kaj pejzaĝo, kiuj, en la tempo de niaj prapatroj, tiom malofte forestis en ĉi tiu sezono de la jaro. Tamen kiel tiu estu, la kutimojn ĉiam asociitajn kun malmoderna Kristnask’tempo ankoraŭ estas multe praktikitaj; la amasigitaj lignaj fajroj ankoraŭ kraketas kaj brulas same hele kiel ĉiam en la ampleksaj malnovaj kradoj, kaj la dike kruraj kverkaj tabloj ankoraŭ subtenas kiel molan rostitan bovaĵon kaj same bongustan kaj nedigesteblan prunpudingon kiel ili iam faris pra'antaŭe.
En Anglio Kristnasko estas universala ferio. En la urboj la bankoj estas fermitaj; oficejoj estas dezerta. La vendejoj en la urbetoj kaj vilaĝoj estas ĉiuj fermitaj, kaj kvankam la mateno de Kristnask'tago estas ĉia'maniere traktita kiel dimanĉo, la posta parto de la tago estas fordonita al kiaj ajn ekster'domaj amuzaĵoj la stato de la vetero eble igas taŭgan; la vespero vidas la [amasiĝi] de ĝojaj festoj kaj amikaj renkontiĝoj, iuj daŭras ĝis la etaj horoj de la mateno, kaj estas antaŭĝojitaj de la pli juna parto de la komunumo kun entuziasmo kiun la pasantaj jaroj emas pliigi pli ol malpliigi.
Sed por vidi Kristnaskon kiel ĝi estas vere konservita de la homoj, ni devas forlasi la urbojn kaj plonĝi profunde en la koron de la kamparo; ni devas intermiksiĝi kun la homamaso, kiu en la festa sezono eniras la pordegojn de la gastama domego de la varleto, aŭ en la longaj malaltaj ĉambroj de la malnovaj kamparaj domoj. La reala komenco de la festoj estas la Kristnask’vespero, kiam la grandaj grupoj renkontas siajn amikojn de malproksime kaj proksime ĉirkaŭ la festa festen'tablo. Tiam la tempo pasas ĝuste gaje.
La vilaĝa gastejo montra en la malsupra skizo, sendante sian ruĝecan brilon tra siaj kraditaj fenestroj, trans la neĝon, kaj kun sia bene konata signo—diru la “Ruĝa Leono”—pendanta super'porde, rikoltos konsiderindan rikolton; kaj gaja kunveno de grand'ostaj laboristoj kaj fortika kamparanoj, kun la gastiganto mem, korpulenta kaj ruĝeca, meze, igos la nigritajn tegmentajn trabarojn sonori denove per kanto kaj ŝerco dum la nokto iras. Tie ni aŭdos multajn strangajn fantazio aŭ kuriozajn superstiĉojn, kiujn la sezono de la Jul'ŝtipo kaj la ileksa bero denove estigas al iliaj memoroj. Dum ili sidas kaj parolas super siaj tasegoj, ili tre malmulte zorgas pri io ajn alia krom la fakto ke "La bona malnova Kristnask’tempo" revenis. Malmulte gravas al ili, ke la efektiva Kristnask'tago eĉ ne estis fiksita je la 25-an de decembro ĝis la kvara jarcento. Ili estas pretaj festi la tagon kiel ĝi estas, kaj esti gajaj, kio ajn okazos.
Kiel antaŭe aludis, superstiĉo de la plej absurda speco ĉie tre abundas je ĉi tiu sezono, kaj malmultaj personoj kiuj ne pasigis Kristnaskon inter la homoj en la kamparaj vilaĝoj povas havi ia ideon pri kiom ĝi regas. En lia Angla Kampara Vivo, Tomaso Milero rakontas al ni, kiel li faris la malplezuron de parenco [per] malobei regulon, kiun certa superstiĉo faris necesa. Li diras: “Doni al homo lumon inter Kristnasko kaj la Dekdua Nokto estas porti al vin mem malbon'fortuno dum tiu tuta jaro. Mi bone memoras, ke mi perdis la bonvolon de mia maljuna avino per permesante nokte kaptita ĉaristo ekbruligi sian lanternon dum ŝia dorso estis turnita, kaj pasis multe da semajno antaŭ ol la maljunulino pardonis min.”
En la malnovaj tagoj niaj prauloj kutimis daŭrigi la gajan sezonon en preskaŭ la sama maniero, sed dum la Mezepoko regis kutimo, kiu de tiam perdis sian karakteron, se ĝi ne tute formortis. Tiel, en la pli grandaj urboj rolis certajn misterojn—dramajn prezentojn—en kiuj la ludantoj portis groteskajn robojn kaj maskojn. Tiuj ĉi estis festitaj per granda pompo kaj ceremonio, kaj la kamparanoj amasiĝis de malproksime kaj proksime por vidi ilin. La nura kutimo, kiu montras iom ajn da similo al ĉi tiuj, kaj kiu troviĝas nur nun en certaj partoj de la mezlandaj graflandoj, estas nomita la “Decembraj Liberecoj,” aŭ la festeno de malsaĝuloj kaj azenoj, kiu estas priskribita kiel “groteska saturnalio, en kiu ĉio grava estis ridindigita.” Tutaj vilaĝoj elirus por danci, portante torĉojn kaj ĉiamverdojn, ĵetante strangajn ombrojn sur la fulmetada neĝo.
Intern'dome la domoj je la tempo de Kristnasko estas tre gajaj kaj helaj. Sur la larĝa ŝtona kameno Jul'ŝtipo brulas, vigle ĵetante ruĝecan brilon sur ĉion ĉirkaŭe, dum la muroj kaj bildoj estas ornamitaj per ilekso, hedero kaj pluraj faskoj da visko penditaj supre en evidentaj lokoj pro [same] evidentaj kialoj. Ĉi tiuj ornamaĵoj estas kutime konservitaj ĝis Dekdua Nokto aŭ malnova Kristnask'tago. Ankaŭe en ĉi tiu sezono, estas planto nomata rosmareno, kiu floras ĉirkaŭ la tempo de Kristnasko. Ĝi estis estimata de de niaj prauloj, kvankam la celoj pri ili uzis nun estas ĉesinta rimarki. Ili okazigis altan ferion de Kristnask'tago ĝis Kandelfesto (2-a de februaro), kaj ilia unua festeno estis la okazo por enporti la kapon de la sovaĝa apro,
"Sur arĝenta plado kun menestrelaĵo."
Tiam, post kiam la grandaj tasegoj estis plenigitaj, estis la kutimo kirli la ŝaŭma trinkaĵojn [per] branĉetoj da rosmareno. Ĝi estis ankaŭ konsiderita aŭspicia uzi ĝin en du aliaj okazoj de tre kontraŭa naturo, nome, geedziĝo kaj entombigo. Branĉoj de la planto estis portitaj antaŭ la novedzino aŭ metitaj sur la tombon, kiel la okazo postulis, kaj aludante tiun malnovan kutimon en siaj Hesperidoj, Herrick diras ke la rosmaren'planto
“Kreskas por du celoj; nesignifas ĉu
Por mia nupto aŭ por tombo estus."
Nur estas ĝuste, ke preĝejoj, kiuj estis konstruitaj al la honoro de Tiu, kies naskiĝon ni festas dum ĉi tiu sezono, estu tiel hele ornamitaj kiel ili estas; kaj en la malgranda kampara preĝejo certe estos plena paroĥanaro, de la varleto, kiu ne tiom estas regula en sia ĉeestado, eble, kiel li povus esti, dum la jaro, ĝis la plej maljuna kamparano, kiu el'terigas el sia jarlonga tombo antikva kastora ĉapelo, el kiu la silka poluro jam delonge fuĝis, kaj kiun li surmetas [por] honori la tagon.
Se ĝi falus iam al la sorto de fremdulo ke esti promenanta tra la kamparaj vojetoj proksime de noktomezo je Kristnask’vespero, li surpriziĝus aŭdi, je la lasta sonoro de la dekdua, la fera sonoro de la preĝejaj sonoriloj malproksima kaj proksima elsonorus la plej bonan sonorojn kiuj ili kapablas, kaj el Terfino al Johano de Kvar'pencoj (John o' Groats) neniu preĝeja turo kiu posedas sonorilojn estus silentanta. Kiam tiuj ĉesas la karolisaroj komencas siajn rundojn, kaj irante de domo al domo, kaj vilaĝo al vilaĝo, ili kantas karolojn kaj Kristnaskajn himnojn ĝis la lumo komencas brileti en la orienta ĉielo kaj alia Kristnask'tago estis tagiĝanta.
La kutimo pri kanti karolojn je la tempo de Kristnasko povas spuri malantaŭen multaj longaj jarcentoj. En la klasika urbo Oksfordo, la fortikaĵo de antikvaj kutimoj kaj antikvaj opinioj, Kristnasko estis festita dum jarcentoj kun kiom multe de la pompo kaj spektaklo de la Mezepoko. La procesia kanto de la Kapo de Apro, la "Ni Ĉiuj Ĝoju", la kantado de la koruso portanta surplisoj en la la kapelo de kolegio (kiel montrite en nia frontispico), estas daŭre celebritaj kiel en apenaŭ iu alia loko. Kaj en la Biblioteko de Bodlejo ankoraŭ povas esti vidita unu el la plej malnovaj kolektoj de karoloj konataj ekzisti. La volumo, de kiu restas nur kelkaj paĝoj, estis presita je la jaro 1521, fare de Wynkin de Worde, kaj estas titolita Kristnaskaj Karoloj. Ial Oksfordo estas precipe favora al la laŭro, kaj kiel dekoracia ĉiamverdo en la kapeloj de la malsamaj kolegioj, ĝin uzitas [al] la tuta delokeco de ilekso aŭ hedero.
Estas multaj aliaj kutimoj en la grandaj urboj, kaj malmoderna tradicioj en la lando, ankoraŭ konservitaj en multaj partoj de Anglio, kiujn limon de spaco malpermesas al ni mencii; kaj kvankam iuj el tiuj eble jam formortis kaj aliaj nun iom post iom formortas dum la jaroj ruliĝi plu, ni estas certaj pri unu afero, nome, ke Anglio ĉiam estos la hejmo de Kristnaskaj kunvenoj kaj jubiloj iaspecaj; kaj se la malmoderna amuzaĵoj kaj kuriozaj malnovaj ceremonioj cedas al aliaj malsamaspecaj, ni esperu, ke la angla popolo ĉiam danke memoros, en siaj gajeco kaj Kristnaskaj festoj, la okazon, kiam Li kiu ebligis tian feliĉon, kaj kiu faris nin, kiel nacio, kio ni estas, naskiĝis en stalo kaj lulita en staltrogo.
Sonu super ĉiuj akvoj, etendiĝu el ĉiuj teroj,
La ĥoro de voĉoj, la kunpremo de manoj,
Kantu himnojn, kantitaj de steloj matena,
Kantu kantojn de anĝeloj kiam Jesuo naskiĝis!