La Mortodanco
Braŭno iris al la balo sentante sin vere deprimita, ĉar la kuracisto ĵus avertis lin, ke lia koro estas malforta kaj ke li devas treege singardi pri la afero de streĉo.
“Dancado?” li demandis, kun tiu ŝajniga leĝereco kiun kelkaj naturoj afektas alfronte severan ŝokon—la kuraĝa instinkto kaŝi doloron.
“Nu—modere, eble,” zumis la kuracisto. “Ne sovaĝe!” li aldonis, kun rideto ke perfidis io pli ol nura profesia simpatio.
En ajna alia tempo Braŭno verŝajne ridus, sed la serioza maniero de la kuracisto metis tuŝon da glacio sur la fontojn de rideco. En la aĝo de dudek ses jaroj oni apenaŭ konscias morton; la vivo estas ankoraŭ senfina; kaj estas nur maljunuloj kiuj havas “korojn” kaj tiajn afliktojn. Tiel ĝi estis ke la profesia verdikto venis kiel vera ŝoko; kaj kun ĝi ankaŭ, kiel subita revelacio, venis tiu eta pliiĝo de simpatio por aliaj, kiu estas parto de ĉiu profunda sperto dum la jaroj alvenas kaj preterpasas.
Komence li pensis sendi ekskuzon. Li ĉirkaŭe iris singarde, postulante ke la ’busoj haltu kiel mortinte antaŭ ol li elirus, kaj suprenirante ĉiujn ŝtupojn tre malrapide. Tiam, grade li pli alkutimiĝis al la ŝarĝo pro sia terura sekreto: la ordinaraj eventoj de la tago; la malamitan tedan laboradon de la oficejo, kie li estis subpaga komizo; la interago kun aliaj viroj, kiuj portis similajn afliktojn kun supozita indiferenteco; la troa kritikado de la administranto, timigante lin pri sia posteno—ĉio ĉi helpis malpliigi la senton de komenca alarmo, kaj, anstataŭ sendi senkulpigon, li iris al la balo, kiel ni vidis, sentante sin profunde deprimita kaj moviĝanta ĉiam kvazaŭ li portis en la flanko rompiĝan vitran globon, kiu eĉ de la plej malgranda frapiĝo eble rompiĝus en mil pecojn.
La spontanea gajeco, kiu estas natura al balo por gejunuloj servis, tamen por emfazi vive la kontraston de sia propra humoro, kaj tre konsciigis lin denove pri lia malgranda kaŝita fonto de doloro. Sed, kvankam li volonte utiligus simpatian orelon inter la multaj tie, kiujn li intime konis, li tamen ekzercis sin al sindeteno kiu estas natura en sia karaktero, kaj evitis ajnan aludon pri la afero, kiu faris sin tiel ampleksa en lia konscio. Unu-dufoje li estis tentata, sed antaŭvido de la verŝajna konversacio, kiu sekvus, haltigis lin ĉiam ĝustatempe: “Ho, mi tre bedaŭras, Sinjoro Braŭno, kaj vi devas ne danci tro vigle, kiel vi scias,” kaj tiam lia senzorga rido dum li rimarkis, ke tio ne iomete gravas, kaj lia malgranda ŝerco dum li girigis sian kun’danc’ant’inon por denove turni sin.
Li sciis, kompreneble, ke nenio estas tre sensacia pri oni esti dirata, ke onies koro malfortas.
Eĉ la kuracisto ridetis iomete; kaj li nun rememoris pli ol unu konaton, kiuj havis la saman problemon kaj traktis ĝin malserioze. Tamen ĝi sonis en la vivo de Braŭno kiel noto de profunda kaj minaca malgajo. Ĝi forkaptis ekster lia atingo per unuopa svingo ĉion, kion li plej amis kaj ĝuis, detruante mil revojn, kaj pentrante la estontecon per malbrila koloro senespera. Li estis idealisto je koro, malamante la sordidan rutinon de la vivo kiun li vivis kiel komerca subulo. Liaj revoj estis pri la malferma aero, pri montoj, arbaroj kaj grandaj ebenaĵoj, pri la maro kaj pri la solecaj lokoj de la mondo. Vento kaj pluvo parolis intime al lia animo, kaj la ŝtormoj de la ĉielo, kiam li aŭdis ilin furiozi nokte ĉirkaŭ lia alta ĉambro en Blumsberio, ekscitis sovaĝajn sopirojn, kiuj hantis lin dum tagojn poste per la voĉoj de la dezerto. Kelkfoje dum la tagmanĝa horo, kiam li provizore eskapis el la artefarita lumo kaj la malvasta aero de sia alta oficeja tabureto, por vidi la blankajn nubojn velantajn supre, kaj aŭdi la venton kantanta en la dratoj, ĝi metis tian febron en lian sangon, ke dum la cetero de la posttagmezo li trovis neeble koncentriĝi pri sia laboro, kaj tiel ĉagrenis la laŭtan voĉan administranton preskaŭ ĝis frenezo.
Havante neniujn anticipojn, kaj tute neniun praktikan komercan kapablon, li estis fortuna, tamen, ĉar li havis “lokon” eĉ ĉi tiun, kaj la malmola fakto, ke promocio estis neverŝajna farigis lin des pli singarda por teni siajn revojn en ilia loko, fari sian laboron kiel eble plej bone, kaj por ŝpari la malmulton, kiom li povis.
Liaj ferioj estis la nuraj punktoj el lumo en alie malgaja ekzisto. Kaj iun tagon, kiam li devus esti sufiĉe ŝparinta, li malklare antaŭĝojis pri vivo proksima al la Naturo, eble kiel paŝtisto sur cent montetoj, loĝanto en la arbaro, proksime al la sono de siaj amataj arboj kaj akvoj, kie la odoro de la tero kaj tendara fajro estus ĉiam en liaj naztruoj, kaj la fluanta rivereto ĉiam preta por rapide forporti lian boaton en feliĉon.
Kaj nun la sciaĵo, ke li havas malfortan koron, venis por difekti ĉion. Ĝi skuis lian revon tute ĝis la fundamentoj. Ĝi tute deprimis lin. En iu ajn momento la bato eble falus. Ĝi eble kaptus lin en la akvo, naĝante, aŭ duonvoje supren sur la monto, aŭ meze de unu el liaj solecaj vagadoj, ĝuste kiam lia ĝuo plej dependis de lia malzorgemo kaj forgesemo pri korpaj limoj—tiu libereco de la spirito en la sovaĝejo, kiun li tiom amis. Li eĉ povus esti devigita pasigi sian ferion, sen paroli pri la revo de la malproksima estonteco, en iu kampara domo “kviete,” anstataŭ ol glore en la ne’sur’tret’itaj sovaĝejoj. La penso kolerigis lin pro doloro. La tutan tagon li estis hantita kaj konsternita, kaj la tutan tagon li aŭdis la venton flustranta inter branĉoj kaj la akvon plaŭdanta ie kontraŭ sablaj bordoj en la suno.
La balo estis malgranda abona okazaĵo, haste aranĝita kaj ĝoje neformala. Ĝi okazis en granda halo, kiu estis uzata tage kiel gimnastikejo, sed la planko estis bona kaj la muziko ege bona. Skermaj glavoj kaj skermaj kaskoj pendis ĉirkaŭe la muroj, kaj alte sub la brunaj tegmenta trabaro troviĝis ŝnuroj, ringoj kaj trapezoj volvitaj for ekster atingo, ilia malbeleco plu kaŝita de aro da hele koloraj flagoj. Nur la lumo ne estis la plej bona, ĉar la halo estis tre longa, kaj la galerio ĉe la malproksima fino ŝvebis en speco de krepusko, kiun plu profundigis la ombroj de la flagoj supre. Sed ĝiaj benkoj disponigis bonegajn lokojn por sidi rande, kie forta lumo ne ĉiam estis esenco por feliĉo, kaj neniu konsideris kritiki.
Komence li dancis singarde, sed grade la spirito de la tempo kaj de la loko mildigis lian deprimon kaj helpis lin forgesi. Li verŝajne troigis la gravecon de sia malsano. Multaj aliaj uloj, eĉ tiel junaj kiel li estis, havis malfortajn korojn kaj pensis nenion pri tio. La tutan tempon, tamen, estis subfluo de malĝojo kaj seniluziiĝo, kiu ne povis esti neita. Io estis foririnta el la vivo. Noto de mallumo estis enŝteliĝinta. Li trovis siajn kun’danc’ant’inojn enuigaj, kaj ili sendube trovis lin eĉ pli enuiga.
Tamen ĉi tiu balo, sen io ajn ŝajne por distingi ĝin de cent aliaj, elstaris en lia tuta sperto kun neforigebla ruĝa marko kontraŭ ĝi. Estas ofta ruzo de la Naturo—kaj profunde signifa—ke, ĝuste kiam malespero estas plej profunda, ŝi svingas magian bastoneton antaŭ la lacaj okuloj kaj faras laŭeble por veki neeblan esperon. Ŝia ideo, supozeble, estas konservi sian viktimon aktive iranta ĝis la fina fino de la ĉapitro, por ke li ne perdus ion el la leciono, kiun ŝi deziras instrui, pro indiferenteco.
Tiel estis, ke meze de la balo, la senenergia ĵeta rigardo de Braŭno falis sur certan fraŭlinon, kies aspekto tuj galvanizis lin en staton de plej akra ebla deziro. Ekbrilo de blanka lumo eniris lian koron kaj tute flamigis lin por koni ŝin. Ŝi altiris lin ege. Ŝi estis vestita en pala verdo, kaj ĉiam dancis kun la sama viro—viro ĉirkaŭ lia propra alteco kaj kolorigo, kies vizaĝon, tamen, li neniam povis ĝuste vidi. Ili sidis rande kune dum grandan parton de la tempo—ĉiam en la galerio kie la ombroj estis plej profundaj. La vizaĝon de la fraŭlino li vidis klare, kaj estis io pri ŝi, kiu simple levis lin korpe eksteren el si mem kaj sendis strangajn ekscitojn de ĝojo trakurantajn tra li kiel elektraj ŝokoj. Plurfoje iliaj okuloj renkontiĝis, kaj kiam tio okazis, li ne povis forŝiri sian rigardon de ŝi. Ŝi fascinis lin, kaj ĉiuj fortoj en lia esteco kunfandiĝis en unuopa deziro esti kun ŝi, danci kun ŝi, paroli kun ŝi, kaj scii ŝian nomon. Precipe li scivolis, kiu estis la viro, kiun ŝi tiel favoris; li tiel strange rememorigis pri al si mem. Neniu scias precize kiel li mem aspektas, sed ĉi tiu alta malhela figuro, kies vizaĝon li neniam povis aranĝi por vidi, ekigis en li la strangan penson, ke ĝi estas lia propra sozio.
Vane li provis plani enkondukon al ĉi tiu fraŭlino. Neniu ŝajnis koni ŝin. Ŝia robo, ŝia hararo, kaj certa mirinda svelta gracio pensigis lin pri juna arbo, svinganta en la vento; pri hederaj folioj; pri io, kio apartenis al la vivo de la arbaro anstataŭ ol al ordinara homaro. Ŝi posedis lin, plenigante liajn pensojn per sovaĝaj arbaraj sonĝoj. Unufoje, ankaŭ, li estis certa, kiam iliaj okuloj renkontiĝis, ke ŝi ridetis al li, kaj la alvoko estis preskaŭ nerezistebla, ke li preskaŭ faligis la brakon de sia kun’danc’ant’ino por postkuri ŝin.
Sed ŝajnis neeble ricevi enkondukon de iu ajn.
“Ĉu vi scias, kiu estas tiu fraŭlino tie?” li demandis unu el siaj kun’danc’ant’inoj, dum li sidis rande de kvadrila danco, duone lacega pro siaj streĉoj; “tiu supre en la galerio?” “Rozkolore?”
“Ne, tiu verde, mi celas.”
“Ho, apud la mura floro, la sinjorino en ruĝo!”
“En la galerio, ne sub ĝi,” li klarigis senpacience.
“Mi ne povas vidi supren tie. Estas tiel mallume,” respondis la fraŭlino post atenta superrigardo per okulvitroj. “Mi ne pensas, ke mi vidas iun ajn.”
“Estas sufiĉe mallume,” li rimarkis.
“Kial? Ĉu vi scias, kiu ŝi estas!” ŝi demandis malsaĝe.
Li ne ŝatis insisti. Ĝi ŝajnis tiel malĝentila al lia kun’danc’ant’ino. Sed tia afero okazis unu-dufoje. Evidente neniu konis ĉi tiun fraŭlinon en verdo, aŭ alie li priskribis ŝin tiel malprecize, ke la homoj, kiujn li demandis, rigardis iun alian anstataŭe.
“En tiu verda iome hedere aspekta robo,” li provis alian.
“Kun la rozo en ŝia hararo kaj la ruĝa nazo? Aŭ tiu, kiu sidas rande?”
Post tio li rezignis ĝin finfine. Liaj kun’danc’ant’inoj ŝajnis ekmovi la nazon iomete kiam li demandis. Evidente la dezirata ne estis populara fraŭlino. Baldaŭ poste, ankaŭ, ŝi malaperis, kaj li perdis ŝin el la vido. Tamen la penso, ke ŝi eble iris hejmen, igis lian koron sinki en ia terura nigreco.
Li lantis multe pli malfrue ol li intencis esperante ricevi enkondukon, sed finfine, kiam li plenigis ĉiujn siajn rendevuojn, aŭ preskaŭ ĉiujn, li decidis elgliti kaj iri hejmen. Jam estis malfrue, kaj li devis esti en la oficejo—tiu malaminda oficejo—akurate je la naŭa. Li sentis sin laca, terure laca, pli ol iam antaŭe ĉe balo. Ĝi estis, kompreneble, lia malforta koro. Li ankoraŭ lantis dum iom da tempo, tamen, esperante pri alia ekvido de la silfino en verda, malsatante je lasta rigardo, kiun li povus kunporti hejmen kaj eble intermiksigi kun siaj revoj. La nura penso pri ŝi plenigis lin per doloro kaj ĝojo, kaj ia rara delico, kiun li neniam antaŭe konis. Sed li ne povis atendi eterne, kaj jam estis preskaŭ la dua matene. Liaj ĉambroj estis nur mallongan distancon laŭ la strato; li ekbruligus cigaredon kaj promenus hejmen. Ne; li estis forgesinta por momento; sen cigaredo: la kuracisto estis tre severa pri tiu punkto.
Li estis en la ago de turni sian dorson al la girado de dancantaj figuroj, kiam la flagoj ĉe la malproksima fino de la ĉambro disiĝis dum momento en la moviĝanta aero, kaj lia rigardo ripozis sur la galerio apenaŭ videbla inter la ombroj.
Granda doloro rapide trakuris lian koron dum li rigardis.
Tie sidis nur du figuroj: la alta malhela viro, kiu estis lia sozio, kaj la hedera fraŭlino en verda. Ŝi rigardis rekte lin laŭ la longo de la ĉambro, kaj eĉ je tiu distanco li povis vidi, ke ŝi ridetas.
Li haltis subite. La flagoj svingiĝis returne kaj kaŝis la bildon, sed tuje li decidis agi. Tie, inter ĉi tiu malgaja amaso da dancantaj pupoj, estis iu, kiun li vere volis koni, kunparoli, tuŝi—iu, kiu altiris lin pli ol ĉio, kion li iam ajn konis, kaj igis lian animon krii laŭte. La ĉambro estis plena per aŭtomataj manekenoj, sed jen iu viva. Li devas koni ŝin. Estis neeble iri hejmen sen parolo, tute neeble.
Freŝa piko de doloro, pli malbona ol la unua, donis al li momentan paŭzon. Li apogis sin al la muro por momento tuj sub la horloĝo, kie la montriloj montris al du, atendante ĝis la svenigema nigreco forirus. Tiam li pasis plu, ignorante ĝin tute. Ĝi liveris al li, vere, la malgrandan kroman impeton, kiun li bezonis por meti la volon en viglan agon, ĉar ĝi devigante rememorigis lin pri tio, kio povus okazi. Lia tempo povus esti mallonga; li konis sufiĉe malmultajn el la bonaj aferoj de la vivo; li kaptus tion, kion li povus. Li havis neniun enkondukon, sed—al la diablo kun la konvencioj. La risko estis nenio. Renkonti ŝiajn okulojn de proksime, aŭdi ŝian voĉon, scii ion pri la parfumo de tiu hararo kaj robo—kio estis la risko de malakcepto kompare kun tio?
Li glitis laŭ la flanko de la longa ĉambro, evitante la dancantojn kiel plej bone li povis. La alta viro, li perceptis, foriris de la galerio, sed la fraŭlino sidadis sola. Li iris supren rapide laŭ la lignaj ŝtupoj, malpeze kiel aero, tremante per anticipo. Lia koro batis kiel rapida kusenetita martelo, kaj la sango ludis tamburinon en liaj oreloj. Estis strange, ke li ne renkontis la altan viron sur la ŝtuparo, sed sendube estis alia elirejo el la galerio, kiun li ne observis. Li atingis la supron de la ŝtuparo kaj turniĝis ĉe la angulo. Per Jovo, ŝi ankoraŭ estis tie, kelkajn futojn antaŭ li, sidanta kun la brakoj sur la balustrado, rigardante malsupren al la dancantoj sube. Liaj okuloj naĝis dum momento, kaj io kaptis la radikojn mem de lia esteco.
Sed li ne hezitis. Li alproksimiĝis tre proksime preter la malplenaj seĝoj, intencante demandi nature kaj simple ĉu li povus petegi la plezuron de danco. Tiam, kiam li estis je kelkaj futoj de ŝia flanko, la fraŭlino subite turniĝis kaj frontis lin, kaj la vortoj formortis sur liaj lipoj. Ili ŝajnis absolute malsaĝaj kaj nesufiĉaj.
“Jes, mi estas preta,” ŝi diris kviete, rigardante rekte en liajn okulojn; “sed vi prenis tiom longe por veni. Ĉu estis tiom granda peno foriri?”
La formo de la demando ŝajnis al li stranga, sed li estis tro feliĉa por paŭzi. Li transfiguriĝis pro ĝojo. La sono de ŝia voĉo tuj superbruis la tutan klakon de la bala salono, kaj ŝajnis al li la sola afero en la tuta mondo. Ĝi ne rompiĝis je la konsonantoj kiel plej multaj homaj paroloj. Ĝi fluis glate; estis la sono de vento inter branĉoj, de akvo fluanta super ŝtonetoj. Ĝi balais en lin kaj forkaptis lin, tiel ke dum momento li vidis siajn amatajn arbarojn kaj montetojn kaj marojn. La steloj estis ie en ĝi ankaŭ, kaj la murmuro de la ebenaĵoj.
Je la dioj! Jen fraŭlino, kun kiu li povis paroli per la vortoj de silento; ŝi streĉis ĉiun ŝnureton en lia animo kaj poste ludis sur ili. Lia spirito pligrandiĝis pro vivo kaj feliĉo. Ŝi volonte aŭskultus ĉion, kio zorgigis lin. Al ŝi li povus paroli malkaŝe pri sia kompatinda rompita koro, ĉar ŝi simpatius. Ja, estis ĉio, kion li povis fari por deteni sin de kurado antaŭen tuj kun la brakoj etenditaj por ĉirkaŭpreni ŝin. Estis parfumo de tero kaj arbaro ĉirkaŭ ŝi.
“Ho, mi estas tiel terure ĝoja—” li komencis mallerte, kun la rigardo sur ŝia vizaĝo. Tiam, rememorante ion pri la teraj moroj, li aldonis:
“Mia nomo—e—estas—”
Io nekutima—io nepriskribebla—en ŝia gesto haltigis lin. Ŝi estis moviĝinta por doni al li spacon ĉe sia flanko.
“Via nomo!” ŝi ridis, tirante siajn verdajn jupojn kun milda susuro kiel folioj laŭlonge de la benko por fari spacon; “sed vi bezonas neniun nomon nun, vi scias!”
Ho, la mirindaĵo de ĝi! Ŝi komprenis lin. Li sidiĝis kun la sento, kvazaŭ li estis fluginta en libera vento kaj ripozas inter la suproj de arboj. La ĉambro fadis provizore.
“Sed mia nomo, se vi volas scii, estas Izidio,” ŝi diris, ankoraŭ ridetante.
“Fraŭlino Izidio,” li balbutis, farante alian provon ĉe la formoj de monda ĝentileco.
“Ne Fraŭlino Izidio,” ŝi ridis laŭte gaje. Ĝi certe estis la sono de vento en poploj. “Izidio estas mia antaŭnomo; do se vi nomas min io, vi devas nomi min tiel.”
La nomo estis pura muziko en liaj oreloj, sed kvankam li fuŝe serĉis en sia memoro por trovi sian propran, ĝi tute malaperis; eĉ por savi sian vivon li ne povis rememori tion, kiel liaj amikoj nomis lin. Li fikse rigardis dum momento, malklare scivolante, preskaŭ ekstaza pro ĝojo. Neniujn aliajn fraŭlinojn, kiujn li konis—ho, la ĉieloj! Ekzistis ne plu aliaj fraŭlinoj! Li neniam konis alian fraŭlinon ol ĉi tiun. Jen lia universo, enkadrigita en verda robo, kun voĉo de maro kaj vento, okuloj kiel la suno, kaj movoj de kliniĝantaj herboj. Ĉio alia estis nura ombro kaj fantazio. Unuafoje en sia ekzistado li estis viva, kaj sciis, ke li estis viva.
“Mi estis certa, ke vi venus al mi,” ŝi estis diranta. “Vi ne povis sin malhelpi.” Ŝia rigardo estis ĉiam sur lia vizaĝo.
“Mi timis komence—”
“Sed viaj pensoj,” ŝi interrompis mallaŭte, “viaj pensoj estis ĉi tie supre kun mi dum la tuta tempo.”
“Vi sciis tion!” li kriis, ĝoje.
“Mi sentis ilin,” ŝi respondis simple. “Ili—vi akompanis min, ĉar mi estadis sola ĉi tie dum la tuta vespero. Mi konas neniun alian ĉi tie—ankoraŭ.”
Ŝiaj vortoj mirigis lin. Li estis tuj demandonta, kiu estis la alta malhela viro, kiam li vidis, ke ŝi estis leviĝanta sur siajn piedojn kaj ke ŝi volis danci.
“Sed mia koro—” li balbutis.
“Ne vundos vian kompatindan koron danci kun mi, vi scias,” ŝi ridis. “Vi rajtas fidi min. Mi scipovos prizorgi ĝin.”
Braŭno sentis sin simple ekstaza; ĝi estis tro mirinda por esti vera; estis neeble—ĉi tiu renkontiĝo en Londono, ĉe ordinara enuiga balo, en la dudeka jarcento. Li vekiĝus baldaŭ el sonĝo pri arĝento kaj oro. Tamen li sentis eĉ tiam, ke ŝi tiras lian brakon ĉirkaŭ sia talio por la danco, kaj per tiu unua magia tuŝo li preskaŭ perdis la konscion kaj pasis kun ŝi en staton de pura spirito.
Konfuzis lin dum momento, kiel ili atingis la plankon tiel rapide kaj trovis sin inter la girantaj paroj. Li havis neniun memoron pri malsupreniro de la ŝtuparo. Sed dume li dancis sur flugiloj, kaj la fraŭlino en verda apud li ŝajnis flugi ankaŭ, kaj dum li premis ŝin al sia koro, li trovis neeble pensi pri io alia en la mondo krom tio—tio kaj lia miriga feliĉo.
Kaj la muziko estis ene de ili, kontraŭe al ekstere; ja ili ŝajnis krei sian propran muzikon el siaj rapidaj girantaj movoj, ĉar ĝi neniam ĉesis kaj li neniam laciĝis. Lia koro estis ĉesinta dolori sin. Aliaj kuriozaj aferoj okazis, ankaŭ, sed li apenaŭ rimarkis ilin; aŭ, pli ĝuste, ili ne plu ŝajnis strangaj. En tiu homamasa bala salono ili neniam eĉ unufoje tuŝis aliajn homojn. Lia kun’danc’ant’ino bezonis neniun gvidon. Ŝi ne faris sonon. Tiam subite li konsciis, ke liaj propraj piedoj ne faris sonon ankaŭ. Ili glitis laŭ la planko per senbruaj piedoj kiel spiritoj dancantaj. Neniu alia ŝajnis eĉ iomete rimarki ilin. La plej multaj el la vizaĝoj ŝajnis, ja, strangaj al li nun, kvazaŭ li ne vidis ilin antaŭe, sed unu-dufoje li estus povinta ĵuri, ke li preterpasas parojn, kiuj dancis preskaŭ same feliĉe kaj malpeze kie ili mem, parojn kiujn li estis koninta en pasintaj jaroj, parojn kiuj estis mortintaj.
Grade la ĉambro malpleniĝis de siaj originaj venintoj, kaj aliaj plenigis iliajn lokojn, silente, per aeraj graciaj movoj kaj feliĉaj vizaĝoj, ĝis la tuta planko finfine estis kovrita per la sensonaj piedoj kaj girantaj formoj de tiuj, kiuj jam forlasis la mondon. Kaj, dum la artefarita lumo fadis, venis en ĝia loko milda blanka lumo, kiu plenigis la ĉambron per beleco kaj faris ĉiujn vizaĝojn aspekti radiaj. Kaj, unufoje, dum ili glitis laŭ preter spegulo, li vidis, ke la fraŭlino apud li ne estis tie—ke li ŝajnis danci sole, kunpremante neniun; tamen, kiam li ĵete rigardis malsupren, tie estis ŝia magia vizaĝo ĉe lia ŝultro, kaj li sentis ŝian malgrandan formon premadi kontraŭ li.
Tia dancado, ankaŭ, li neniam eĉ sonĝis pri, ĉar ĝi estis kiel balanciĝi kun la arbaj suproj en la ventoj.
Tiam ili dancis pli foren, ĉiam pli rapide kaj pli rapide, preter la ombroj sub la galerio, sub la senmovaj pendantaj flagoj—kaj eksteren en la nokton. La muroj estis malantaŭ ili. Ili estis ne plu sur iliaj piedoj kaj la vento estis en iliaj hararoj. Ili estis leviĝantaj, leviĝantaj, leviĝantaj al la steloj.
Li sentis la malvarmetan aeron de la malferma ĉielo sur siaj vangoj, kaj kiam li rigardis malsupren, dum ili superis la supron de la mallume kuŝantaj montetoj, li vidis, ke Izidio for’fandiĝis inter lin mem kaj ili fariĝis unu estaĵo. Kaj li sciis tiam, ke lia koro neniam plu doloros lin en la mondo, nek timigos lin pro iu ajn el liaj amataj revoj.
Sed la administranto de la “malaminda oficejo” nure sciis du tagojn poste, kial Braŭno ne aperis ĉe sia skribtablo, nek sendis iun vorton por klarigi sian foreston. Li legis ĝin en la gazeto—kiel li falis mortinta ĉe balo, subite trafita de kora malsano. Ĝi okazis ĵus antaŭ la dua horo matene.
“Nu,” pensis la administranto, “li estas nenia perdo por ni ĉiaokaze. Li havis neniajn realajn komercajn instinktojn. Smito faros lian laboron tre pli bone—kaj por malpli da mono, ankaŭ.”