Transiro

Johano Kotburio estis survoje hejmen de la butikoj, liaj brakoj plenaj de Kristnaskaj donacoj. Estis post la sesa kaj la stratoj estis tre plenplenaj. Li estis ordinara viro, loĝis en ordinara suburba apartamento, kun ordinara edzino kaj kvar ordinaraj infanoj. Li ne opiniis ilin ordinaraj, sed ĉiuj aliaj opiniis ilin. Li havis ordinarajn donacojn por ĉiu, malmultekostan inksorbilo por sia edzino, malmultekostan aerpafilon por la plej aĝa knabo, kaj tiel plu. Li estis pli ol [kvindekjara], kalva, en oficejo, deca en menso kaj kutimoj, de necertaj opinioj, necerta politiko kaj necerta religio. Tamen li konsideris sin decidita, pozitiva sinjoro, tute nekonscia, ke la matena gazeto determinis liajn opiniojn por la tago. Li nur vivis⁠—de tago al tago. Fizike, li estis sufiĉe kapabla, krom malforta koro (kiu neniam ĝenis lin); kaj lia somera ferio estis malbona golfo, dum la infanoj banis kaj lia edzino legis “Garvice” sur la sabloj. Kiel la plimulto de la homoj, li sonĝis senlabore pri la pasinteco, malklarigis la nunecon kaj divenis malklare⁠—post imagiva legado foje⁠—pri la estonteco.

“Mi ŝatus pluvivi, jes,” li diris, “kondiĉe ke ĝi estu pli bona ol ĉi tio,” pririgardante siajn edzinon kaj infanojn, kaj pensante pri sia ĉiutaga laboro. “Alie⁠—!” kaj li levis la ŝultrojn, kiel kuraĝulo devus.

Li iris al la preĝejo regule. Sed nenio en la preĝejo konvinkis lin, ke li efektive pluvivis, same kiel nenio en la preĝejo logis lin esperi, ke li faros. Aliflanke, nenio en la vivo persvadis lin, ke li ne faras, ne farus, ne povus {new faras, ne faros, ne povos.}. “Mi estas Evoluiisto,” li amis diri al pripensemaj kunuloj (super glaso), neniam aŭdinte, ke darvinismo estis iam pridubita.⁠ ⁠…

Kaj tiel li venis hejmen gaje, feliĉe, kun sia aro da Kristnaskaj donacoj “por la edzino kaj etuloj,” karesante sin pro ilia fervora ĝuo kaj ekscito. La antaŭan nokton li prenis “la edzinon” por vidi Magion ĉe fajna Londona teatro kie la Intelektularo iris⁠—kaj estis eksterordinare ekscitita. Li iris demande, tamen atendante ion ekster de al ordinara. “Ĝi ne estas muzika,” li avertis ŝin, “nek farso, nek komedio, por tiel diri”; kaj responde al ŝia demando pri tio, kion diris la Kritikistoj, li tordiĝis, suspiris kaj rektigis sian malŝika kravaton kvar fojojn en rapida sinsekvo. Ĉar neniu “Viro en la Strato,” kun ia pretendo je memrespekto, povus esti atendita kompreni tion, kion la Kritikistoj diris, eĉ se li komprenus la Teatraĵon. Kaj Johano respondis vere: “Ho, ili nur diris aferojn. Sed la teatro ĉiam estas plena⁠—kaj tio estas la sola provo.”

Kaj ĵus nun, dum li transiris la plenplenan Cirklon por kapti sian buson, hazarde okazis, ke lia menso (ekvidinte reklamon) estis plena de ĉi tiu aparta Teatraĵo, aŭ, pli ĝuste, de la efiko, kiun ĝi al li produktis tiutempe. Ĉar ĝi ekscitis lin⁠—neklarigeble: per sia mirinda spekulativa indiko, sia granda aŭdaco, sia vigla kaj spirita beleco.⁠ ⁠… Penso plonĝis por trovi ion⁠—plonĝis post tiu ĉi bizara sugesto de pli granda universo, post ĉi tiu kvazaŭ ŝercema sugesto, ke homo ne estas la sola⁠—tiam plene sin ĵetis kontraŭ frazo, kiun memoro puŝis suben lian nazon: “Scienco ne elĉerpas la Universon”⁠—kaj samtempe plene sin ĵetis kontraŭ detruo de alia speco ankaŭ⁠ ⁠… !

Kiel ĝi okazis, li neniam precize sciis. Li vidis Monstron kolerrigardantan lin per okuloj de flamanta fajro. Estis terure! Ĝi kuregis sur lin. Li evitis.⁠ ⁠… Alia Monstro renkontis lin ĵus ĉirkaŭ la stratangulo. Ambaŭ venis al li samtempe.⁠ ⁠… Li evitis denove⁠—salto kiu eble superus obstaklon facile, sed estis tro malfrue. Inter la paro de ili⁠—lia koro laŭvorte en sia ezofago⁠—li estis senkompate kaptita.⁠ ⁠… Ostoj krakis.⁠ ⁠… Estis milda sento, glacie malvarma kaj varma kiel fajro. Kornoj kaj voĉoj muĝis. Batilajn ramojn li vidis, kaj karapacon el fero.⁠ ⁠… Poste blindigan lumon.⁠ ⁠… “Ĉiam alfrontu la trafikon!” li memoris kun freneza kriego⁠—kaj, pro ia eksterordinara sorto, eskapis mirakle sur la kontraŭan pavimon.⁠ ⁠…

Estis neniu dubo pri tio. Per la haŭto de siaj dentoj li evitis sufiĉe malbelan morton. Unue⁠ ⁠… li pripalpis por siaj donacoj⁠—ĉiuj estis sekuraj. Kaj tiam, anstataŭ sin gratuli kaj spiron preni, li rapidis hejmen⁠—piede, kio pruvis, ke lia menso perdis la regadon iomete!⁠—pensante nur, kiel seniluziigitaj la edzino kaj infanoj estus, se⁠—se io estus okazinta. ⁠ ⁠… Alia afero, kiun li ekkomprenis, sufiĉe strange, estis, ke li ne plu efektive amas sian edzinon, sed nur havis grandan korinklinon por ŝi. Kio lin ekpensigis pri tio, nur la Ĉielo scias, sed li ja ekpensis pri ĝi. Li estis honesta viro sen pretendo. Ĉi tio venis kiel malkovro iel. Li turniĝis dum momento, kaj vidis la homamason amasiĝintan ĉirkaŭ la implikitaj taksioj, la policanajn kaskojn brilantajn en la lumoj de la montrofenestroj⁠ ⁠… poste rapidis denove, liaj pensoj plenaj de la ĝojo, kiun liaj donacoj donus⁠ ⁠… de la petolantaj infanoj⁠ ⁠… kaj de lia edzino⁠—benu ŝian facilaniman koron!⁠—rigardanta la misterajn pakaĵojn.⁠ ⁠…

Kaj, kvankam li neniam povis klarigi kiel, li baldaŭ staris ĉe la pordo de la malliberejo-simila konstruaĵo, kiu enhavis lian apartamenton, marŝinte la tutajn tri mejlojn! Liaj pensoj estis tiom okupataj kaj absorbataj, ke li apenaŭ rimarkis la longecon de laciga marŝo.⁠ ⁠… “Krome,” li pripensis, pensante pri la apenaŭ eskapo, “mi havis malagrablan ŝokon. Ĝi estis d⁠⸺⁠inda proksima afero, nun kiam mi ekpensas pri ĝi.⁠ ⁠…” Li ja sin sentis iom nestabila kaj perpleksa.⁠ ⁠… Tamen, samtempe, li sentis sin eksterordinare gaja kaj facilanima. ⁠ ⁠…

Li kalkulis siajn Kristnaskajn pakaĵojn⁠ ⁠… brakumis sin en anticipa ĝojo⁠ ⁠… kaj rapide enlasis sin per sia klinka ŝlosilo. “Mi malfruas,” li ekkomprenis, “tamen kiam ŝi vidos la brunpaperajn pakaĵojn, ŝi forgesos diri eĉ vorton. Dio benu la fidelanimulon.” Kaj li milde uzis la ŝlosilon duafoje kaj eniris sian apartamenton piedpinte.⁠ ⁠… En lia menso estis la majstra impulso de tiu posttagmezo⁠—la plezuro, kiu ĉi tiuj Kristnaskaj donacoj donus al liaj edzino kaj infanoj.⁠ ⁠…

Li aŭdis bruon. Li pendigis ĉapelon kaj mantelon en la malvasta vestiblo (ili neniam nomis ĝin “halo”) kaj mallaŭte moviĝis al la salona pordo, tenante la pakaĵojn malantaŭ li. Nur pri ili li pensis, ne pri si mem⁠—pri sia familio, tio estas, ne pri la pakaĵoj. Puŝante la pordon ruze malfermete, li enrigardis kaŝe. Je lia miro, la ĉambro estis plena de homoj! Li rapide retiriĝis, scivolante, kion ĝi signifis. Ĉu festo? Kaj sen ke li sciis pri tio! Eksterordinare!⁠ ⁠… Akra seniluziiĝo trafis lin. Tamen, kiam li retropaŝis, la vestiblo, li vidis, estis plena de homoj ankaŭ.

Li estis nekutime surprizita, tamen iel tute ne surprizita. Homoj gratulis lin. Estis perfekta amaso da ili. Cetere, li konis ilin ĉiujn⁠—malklare rememoris ilin, almenaŭ. Kaj ili ĉiuj konis lin.

“Ĉu ĝi ne estas ludo?” ridis iu, frapetante lin sur la dorson. “Ili ne havas la plej malgrandan ideon⁠ ⁠… !”

Kaj la parolanto⁠—estis la maljuna Johano Palmero, la librotenisto ĉe la oficejo⁠—emfazis la “ili.”

“Ne la plej malgranda ideo,” li respondis ridetante, dirante ion, kion li ne komprenis, tamen sciis esti ĝusta.

Lia vizaĝo, ŝajne, montris la absolutan konfuzon, kiun li sentis. La ŝoko de la kolizio estis pli granda ol li ekkomprenis evidente. Lia menso estis vaganta.⁠ ⁠… Eble! Nure la stranga afero estis⁠—li neniam sentis sin tiel klarkapa dum sia vivo. Dek mil aferoj subite simpliĝis. Tamen, kiel dense ĉi tiuj homoj kunpremiĝis ĉirkaŭ li, kaj kiel⁠—familiare!

“Miaj pakaĵoj,” li diris, ĝoje puŝante sian vojon tra la amaso. “Ĉi tiuj estas Kristnaskaj donacoj, kiujn mi aĉetis por ili.” Li kapindikis al la ĉambro. “Mi ŝparis dum semajnoj⁠—haltigis cigarojn kaj bilardon kaj⁠—kaj plurajn aliajn bonajn aferojn⁠—por aĉeti ilin.”

“Bona viro!” diris Palmero kun feliĉa rido. “Estas la koro, kiu gravas.”

Kotburio rigardis lin. Palmero diris mirindan veron, tamen⁠—homoj malverŝajne komprenus kaj kredus lin.⁠ ⁠… Ĉu ne?

“Ĉu?” li demandis, sentante sin farĉita kaj stulta, konfuzita ie inter du signifoj, unu el kiuj estis belega kaj la alia stulta preterkredeble.

“Bonvolu, S-ro Kotburio, enpaŝi. Ili atendas vin,” diris afabla, pompa voĉo. Kaj, akre turniĝante, li renkontis la mildajn, malsaĝajn okulojn de Sinjoro Jakobo Epifanio, direktoro de la Banko kie li laboris.

La efiko de la voĉo estis tuja pro longa kutimo.

“Ĉu ili estas?” li ridetis kore, kaj antaŭiĝis kvazaŭ pro la kutimo de multaj jaroj. Ho, kiel feliĉe kaj gaje li sin sentis! Lia korinklino al lia edzino estis reala. Romaneco ja malaperis, tamen li bezonis ŝin⁠—kaj ŝi bezonis lin. Kaj la infanojn⁠—Miljo, Biljo, kaj Ĵino⁠—li profunde amis ilin. La vivo estis vivinda vere!

En la ĉambro estis homamaso, tamen⁠—miriga silento. Johano Kotburio ĉirkaŭrigardis sin. Li antaŭiĝis al sia edzino, kiu sidis en la angula brakseĝo kun Miljo sur ŝia genuo. Multaj homoj parolis kaj cirkulis. Momente la homamaso pliiĝis. Li staris antaŭ ili⁠—antaŭ Miljo kaj sia edzino. Kaj li parolis⁠—antaŭtenante siajn pakaĵojn. “Estas Kristnaska Vespero,” li flustris timide, “kaj mi⁠—alportis ion por vi⁠—ion por ĉiuj. Rigardu!” Li tenis la pakaĵojn antaŭ iliaj okuloj.

“Kompreneble, kompreneble,” diris voĉo malantaŭ li, “tamen vi povus antaŭteni ilin tiel dum jarcento. Ili neniam vidos ilin!”

“Kompreneble ili ne faros. Tamen mi amas fari la malnovan, dolĉan aferon,” respondis Johano Kotburio⁠—tiam scivolis kun anhelo de absoluta mirego kial li diris tion.

“Mi kredas⁠—” flustris Miljo, rigardante fikse ĉirkaŭ ŝi.

“Nu, kion vi kredas?” ŝia patrino demandis akre. “Vi ĉiam kredas ion strangan.”

“Mi kredas,” la infano daŭris revade, “ke Paĉjo jam estas ĉi tie.” Ŝi paŭzis, poste aldonis kun la neebla konvinkiĝo de infano: “Mi certas, ke li estas. Mi sentas lin.”

Estis eksterordinara rido. Sinjoro Jakobo Epifanio ridis. La aliaj⁠—la tuta amaso da ili⁠—ankaŭ turnis siajn kapojn kaj ridetis. Sed la patrino, forpuŝante la infanon de si, leviĝis subite per perforta ekmovo. Ŝia vizaĝo estis iĝinta al kreto. Ŝi etendis siajn brakojn⁠—en la aeron antaŭ si. Ŝi aĥ-enspiris kaj tremis. Estis terura angoro en ŝiaj okuloj.

“Rigardu!” ripetis Johano, “ĉi tiuj estas la donacoj, kiujn mi alportis.”

Tamen lia voĉo ŝajne estis sensona. Kaj, kun spasmo de glacia doloro, li rememoris, ke Palmero kaj Sinjoro Jakobo⁠—antaŭ kelkaj jaroj⁠—estis mortintaj.

“Estas magio,” li kriis, “sed⁠—mi amas vin, Ĵenjo⁠—mi amas vin⁠—kaj⁠—kaj mi ĉiam estis fidela al vi⁠—tiel vera kiel ŝtalo. Ni bezonas unu la alian⁠—ho, ĉu vi ne povas vidi⁠—ni plu estados kune⁠—vi kaj mi⁠—eterne kaj eterne⁠—”

“Pensu,” interrompis delikate tenera voĉo, “ne kriu! Ili ne povas aŭdi vin⁠—nun.” Kaj, turniĝante, Johano Kotburio renkontis la okulojn de Everardo Minturno, ilia Prezidanto de la antaŭa jaro. Minturno estis sinkinta kun la Titaniko.

Li faligis siajn pakaĵojn tiam. Lia koro donis grandegan salton de ĝojo.

Li vidis ŝian vizaĝon⁠—la vizaĝon de sia edzino⁠—trarigardi lin.

Sed la infano rigardis rekte en liajn okulojn. Ŝi vidis lin.

La sekva afero, kiun li sciis, estis, ke li aŭdis ion tintetantan⁠ ⁠… treege fore. Ĝi sonis kiel mejlojn sub li⁠—ene li⁠—li mem estis sonanta⁠—ĉio tute konfuzanta⁠—kiel sonorilo. Ĝi estis sonorilo.

Miljo klinis sin malsupren kaj prenis la pakaĵojn supren. Ŝia vizaĝo brilis pro feliĉo kaj ridado.⁠ ⁠…

Sed viro eniris baldaŭ, viro kun ridinda, solena vizaĝo, krajono kaj kajero. Li portis malhele bluan kaskon. Malantaŭ li venis vico da aliaj viroj. Ili portis ion⁠ ⁠… ion⁠ ⁠… li ne povis ĝuste vidi, kio ĝi estis. Sed kiam li premis antaŭen tra la ridanta amaso por rigardi ĝin, li malklare distingis du okulojn, nazon, mentonon, profunde ruĝan ŝmiraĵon kaj paron da kunmetitaj manoj sur surtuto. Formo de virino falis sur ilin tiam, kaj⁠ ⁠… li aŭdis⁠ ⁠… mildajn sonojn de infanoj plorantaj strange⁠ ⁠… kaj aliajn sonojn⁠ ⁠… sonojn kiel de konitaj voĉoj⁠ ⁠… ridante⁠ ⁠… ridante gaje.

“Ili aliĝos al ni baldaŭ. Iras kiel ekbrilo.⁠ ⁠…”

Kaj, turniĝanta kun granda feliĉo en sia koro, li vidis, ke Sinjoro Jakobo diris ĝin, tenante Palmeron per la brako kiel kun ia natura, tamen neatendita amo de simpatia amikeco.

“Venu,” diris Palmero, ridetante kiel viro, kiu akceptas donacon en universala kunuleco, “ni helpu ilin. Ili neniam komprenos.⁠ ⁠… Tamen, ni ĉiaokaze povas provi.”

La tuta amaso antaŭiris kun ridado kaj amuziĝo. Estis momento de elkora, aŭtentika vivo finfine. Delico kaj Ĝojo kaj Paco estis ĉie.

Tiam Johano Kotburio ekkomprenis la veron⁠—ke li estis mortinta.