Pirato Ĵenifro

Sinjoroj, hodiaŭ vi vidas min lavi glasojn
Kaj mi pretigas la liton por ĉiuj
Kaj vi donas al mi pencon, kaj mi dankas rapide
Kaj vi vidos miajn ĉifonojn kaj ĉi tiun hotelaĉon
Kaj vi ne scias, kiun vi alparolas
Kaj vi ne scias, kiun vi alparolas
Tamen, iun vesperon, estos kriado ĉe la haveno
Kaj oni demandos: Kia kriado estas tio?
Kaj oni vidos min rideti ĉe miaj glasoj
Kaj oni demandos: “Kial tiu dume ridetas?”

Kaj ŝipo kun ok veloj
Kaj kun kvindek kanonoj
Kuŝos ĉe la kajo

Oni diras: Ek-viŝu viajn glasojn, kara infano
Kaj oni donas al mi la pencon
Kaj la penco estos prenita, kaj la lito farita!
(Neniu plu dormos en ĝi ĉi-nokte.)
Kaj ili ankoraŭ ne scias, kiu mi estas.
Kaj ili ankoraŭ ne scias, kiu mi estas.
Tamen, iun vesperon, estos bruego ĉe la haveno
Kaj oni demandos: Kia bruego estas tio?
Kaj oni vidos min stari malantaŭ la fenestro
Kaj oni demandos: Kial tiu ridetas tiel malice?

Kaj ŝipo kun ok veloj
Kaj kun kvindek kanonoj
Bombardos la urbon

Sinjoroj, jen tiam verŝajne via rido haltos
Ĉar la muroj disfalos
Kaj la urbo estos alniveligita al la tero
Nur hotelaĉo estos ŝparita de la frapo
Kaj oni demandos: Kiu aparte loĝas tie?
Kaj oni demandos: Kiu aparte loĝas tie?
Kaj ĉi-nokte estos kriado ĉirkaŭ la hotelo
Kaj oni demandos: Kial la hotelo estos ŝparita?
Kaj oni vidos min paŝi el la pordo matene
Kaj oni diras: Ĉu tiu ja loĝis tie?

Kaj ŝipo kun ok veloj
Kaj kun kvindek kanonoj
Flagos la maston

Kaj venos cento marborden ĉirkaŭ tagmezo.
Kaj en la ombron tretos
Kaj ekkaptos ĉiun unuopulon el ĉiu pordo
Kaj katenas lin kaj kondukas lin antaŭ mi:
Kaj demandas: Kiun ni mortigu?
Kaj min demandas: Kiun ni mortigu?
Kaj ĉi-tagmeze estos kviete ĉe la haveno
Kiam oni demandas, kiu ja devas morti
Kaj tiam vi aŭdos min diri: Ĉiuj!
Kaj tiam, kiam la kapo falos, mi diras: Ho! Ha!

Kaj la ŝipo kun ok veloj
Kaj kun kvindek kanonoj
Malaperos kun mi