Montetoj Kiel Blankaj Elefantoj
La montetoj trans la valo de la Ebro estis longaj kaj blankaj. Ĉi-flanke estis nenia ombreco kaj neniuj arboj, kaj la stacio troviĝis inter du relvojoj sub la suno. Proksime kontraŭ la flanko de la stacio estis la varma ombro de la konstruaĵo kaj kurteno, el fadenoj de bambuaj bidoj, pendanta trans la malferma pordo al la trinkejo, por teni la muŝojn ekstere. La usonano kaj la fraŭlino kun li sidis ĉe tablo en la ombreco, ekster la konstruaĵo. Estis tre varme kaj la eksprestrajno el Barcelono venos post kvardek minutoj. Ĝi haltadis ĉe ĉi tiu vojkruciĝo dum du minutoj kaj daŭradis al Madrido.
“Kion ni trinku?” la fraŭlino demandis. Ŝi estis demetinta sian ĉapelon kaj metinta ĝin sur la tablon.
“Sufiĉe varmegas,” la viro diris.
“Ni trinku bieron.”
“Dos cervezas,”1 la viro diris en la kurtenon.
“Ĉu grandajn?” virino demandis el la pordejo.
“Jes. Du grandajn.”
La virino alportis du glasojn da biero kaj du feltajn kusenetojn. Ŝi metis la feltajn kusenetojn kaj la bierglasojn sur la tablon kaj rigardis la viron kaj la fraŭlinon. La fraŭlino foren rigardis la montetaron. Ili estis blankaj en la suno kaj la tereno estis bruna kaj seka.
“Ili aspektas kiel blankaj elefantoj,” ŝi diris.
“Mi neniam vidis tian,” la viro trinkis sian bieron.
“Ne, vi ne farus.”
“Mi eble farus,” la viro diris. “Nur ĉar vi diras, ke mi ne farus, ne pruvas ion ajn.”
La fraŭlino rigardis la bidan kurtenon. “Oni pentris ion sur ĝi,” ŝi diris. “Kion ĝi diras?”
“Anis del Toro.2 Ĝi estas trinkaĵo.”
“Ĉu ni povus provi ĝin?”
La viro vokis “Aŭskultu” tra la kurteno. La virino eliris el la trinkejo.
“Kvar reales.”3
“Ni volas du Anis del Toro.”4
“Ĉu kun akvo?”
“Ĉu vi volas ĝin kun akvo?”
“Mi ne scias,” la fraŭlino diris. “Ĉu ĝi estas bona kun akvo?”
“Ĝi estas sufiĉe bona.”
“Ĉu vi volas ilin kun akvo?” demandis la virino.
“Jes, kun akvo.”
“Ĝi gustas kiel glicirizo,” la fraŭlino diris kaj demetis la glason.
“Tiel estas kun ĉio.”
“Jes,” diris la fraŭlino. “Ĉio gustas je glicirizo. Precipe ĉiuj aferoj, kiujn oni tiel longe atendis, kiel absinto.”
“Ho, ĉesu.”
“Vi komencis ĝin,” la fraŭlino diris. “Mi amuziĝis. Mi pasigis bonan tempon.”
“Nu, ni provu havi bonan tempon.”
“Bone. Mi provis. Mi diris, ke la montoj aspektis kiel blankaj elefantoj. Ĉu tio ne estis hela?”
“Tio estis hela.”
“Mi volis provi ĉi tiun novan trinkaĵon. Tio estas ĉio, kion ni faras, ĉu ne—rigardi aferojn kaj provi novajn trinkaĵojn?”
“Mi supozas, jes.”
La fraŭlino transen rigardis la montetojn.
“Ili estas belegaj montetoj,” ŝi diris. “Ili ne vere aspektas kiel blankaj elefantoj. Mi nur signifis, pri la koloriĝo de ilia haŭto tra la arboj.”
“Ĉu ni devus havi plian trinkaĵon?”
“Bone.”
La varma vento blovis la bidan kurtenon kontraŭ la tablo.
“La biero estas agrable malvarma,” la viro diris.
“Ĝi estas agrablega,” la fraŭlino diris.
“Ĝi vere estas terure simpla operacio, Ĵigo,” la viro diris. “Ĝi ne vere estas operacio entute.”
La fraŭlino rigardis la teron, sur kiu la tablokruroj restis.
“Mi scias, ke vi ne kontraŭetus ĝin, Ĵigo. Ĝi vere ne estas io ajn. Ĝi estas nur por enlasi la aeron.”
La fraŭlino ne diris ion ajn.
“Mi iros kun vi kaj mi restos kun vi dum la tuta tempo. Ili nur enlasas la aeron kaj, tiam ĉio estas tute natura.”
“Tiam kion ni faros poste?”
“Ni bonos poste. Ĝuste kiel ni estis antaŭe.”
“Kio igas vin tiel pensi?”
“Tio estas la sola afero, kiu ĝenas nin. Ĝi estas la sola afero, kiu malfeliĉigis nin.”
La fraŭlino rigardis la bidan kurtenon, etendis sian manon, kaj ekprenis du el la fadenoj de bidoj.
“Kaj vi pensas, ke tiam ni fartos bone kaj feliĉos.”
“Mi scias, ke ni fartos. Vi ne devas timi. Mi konis multaj homoj, kiuj faris ĝin.”
“Ankaŭ mi,” diris la fraŭlino. “Kaj poste ĉiuj el ili estis tiel feliĉaj.”
“Nu,” la viro diris, “se vi ne volas, vi ne devas. Mi ne igus vin fari ĝin, se vi ne volus. Sed mi scias, ke ĝi estas tute simpla.”
“Kaj vi vere volas?”
“Mi pensas, ke ĝi estas la plej bona afero por fari. Sed mi ne volas, ke vi faru ĝin, se vi ne vere volas.”
“Kaj se mi faros ĝin, ĉu vi feliĉos kaj aferoj estos kiel ili estis, kaj vi amos min?”
“Mi amas vin nun. Vi scias, ke mi amas vin.”
“Mi scias. Sed se mi faros ĝin, tiam ĉu estos denove agrable, se mi diros, ke aferoj estas kiel blankaj elefantoj, kaj ĉu vi ŝatos ĝin?”
“Mi amos ĝin. Mi amas ĝin nun, sed mi nur ne povas pensi pri ĝi. Vi scias kiel mi fariĝas, kiam mi maltrankviliĝas.”
“Se mi faros ĝin, ĉu vi neniam maltrankviliĝos?”
“Mi ne maltrankviliĝos pri tio, ĉar ĝi estas tute simpla.”
“Do, mi faros ĝin. Ĉar mi ne zorgas pri mi.”
“Kion vi volas diri?”
“Mi ne zorgas pri mi.”
“Nu, mi zorgas pri vi.”
“Ho, jes. Sed mi ne zorgas pri mi. Kaj mi faros ĝin, kaj tiam ĉio bonos.”
“Mi ne volas, ke vi faru ĝin, se vi sentas tiel.”
La fraŭlino stariĝis kaj paŝis ĝis la fino de la stacio. Trans, ĉe la alia flanko, estis grenkampoj kaj arboj laŭ la bordo de la Ebro. Malproksime, preter la rivero, estis montoj. La ombro de nubo moviĝis tra la grenkampo kaj ŝi vidis la riveron tra la arboj.
“Kaj ni povus havi ĉi ĉion,” ŝi diris. “Kaj ni povus havi ĉion, kaj ĉiutage ni igas ĝin des pli neebla.”
“Kion vi diris?”
“Mi diris, ke ni povus havi ĉion.”
“Ni povas havi ĉion.”
“Ne, ni ne povas.”
“Ni povas havi la tutan mondon.”
“Ne, ni ne povas.”
“Ni povas iri ĉien.”
“Ne, ni ne povas. Ĝi ne plu estas nia.”
“Ĝi estas nia.”
“Ne, ĝi ne estas. Kaj post kiam ili forprenas ĝin, oni neniam reakiros ĝin.”
“Sed ili ne forprenis ĝin .”
“Ni atendos kaj vidos.”
“Venu ja reen en la ombrecon,” li diris. “Vi devas ne senti tiel.”
“Mi ne sentas iel,” la fraŭlino diris. “Mi nur scias iojn.”
“Mi ne volas, ke vi faru ion ajn, kion vi ne volas fari ⸻”
“Nek ion, kio ne bonus por mi,” ŝi diris. “Mi scias. Ĉu ni povus havi plian bieron?”
“Bone. Sed vi devas kompreni ⸻”
“Mi komprenas,” la fraŭlino diris. “Ĉu ni ne eble povas ĉesi paroli?”
Ili sidiĝis ĉe la tablo, kaj la fraŭlino transen rigardis la montetojn ĉe la seka flanko de la valo, kaj la viro rigardis ŝin kaj la tablon.
“Vi devas kompreni,” li diris, “ke mi ne volas, ke vi faru ĝin, se vi ne volas. Mi tute emas trairi ĝin, se ĝi iel gravas al vi.”
“Ĉu ĝi ne iel gravas al vi? Ni povus bonfarti.”
“Kompreneble, ĝi gravas. Sed mi ne volas iun ajn krom vin. Mi ne volas iun alian. Kaj mi scias, ke ĝi estas tute simpla.”
“Jes, vi scias, ke ĝi estas tute simpla.”
“Estas bone por vi diri tion, sed mi ja scias ĝin.”
“Ĉu vi farus ion por mi nun?”
“Mi farus ion ajn por vi.”
“Ĉu vi bonvolu bonvolu bonvolu bonvolu bonvolu bonvolu bonvolu ĉesi paroli?”
Li ne diris ion ajn, sed rigardis la valizojn kontraŭ la muro de la stacio. Estis etikedoj sur ili de ĉiuj hoteloj, kie ili tranoktis.
“Sed mi ne volas, ke vi faru,” li diris, “mi tute ne zorgas pri ĝi.”
“Mi kriegos,” la fraŭlino diris.
La virino eliris tra la kurtenoj kun du glasoj da biero kaj metis ilin sur la malsekajn feltajn kusenetojn. “La trajno alvenos post kvin minutojn,” ŝi diris.
“Kion ŝi diris?” demandis la fraŭlino.
“Ke la trajno alvenos post kvin minutojn.”
La fraŭlino ridetis hele al la virino por danki ŝin.
“Mi devus transporti la valizojn al la alia flanko de la stacio,” la viro diris. Ŝi ridetis al li.
“Bone. Tiam revenu kaj ni finos la bieron.”
Li levis la du pezajn valizojn kaj portis ilin ĉirkaŭ la stacio al la aliaj trakoj. Li rigardis laŭ la trakoj, sed ne povis vidi la trajnon. Revenante, li paŝis tra la trinkĉambro, kie homoj atendantaj la trajnon trinkis. Li trinkis Anis ĉe la bufedo kaj rigardis la homojn. Ili ĉiuj prudente atendis la trajnon. Li eliris tra la bida kurteno. Ŝi sidis ĉe la tablo, kaj ridetis al li.
“Ĉu vi fartas pli bone?” li demandis.
“Mi fartas bone,” ŝi diris. “Nenio malĝustas al mi. Mi fartas bone.”