El Pretere

Se Tillinghast vere estus frenezulo, do kio fariĝis de la korpoj de la servistoj, kiujn, la polico diris, ke li estis murdinta?

Horora preter koncepto estis la ŝanĝo, kiu estis okazinta en mia plej bona amiko, Crawford Tillinghast. Mi ne vidis lin post tiu tago, du monatojn kaj duonon antaŭe, kiam li diris al mi, al kiu celo liaj fizikaj kaj metafizikaj esploroj estis kondukantaj; kiam li ja respondis al miaj miregaj kaj preskaŭ timaj protestoj per elpeli min de lia laboratorio kaj lia domo en eksplodo de fanatika kolerego, mi ja sciis ke li nun plejparte restadis enfermite en la mansarda laboratorio kun tiu malbenita elektra maŝino, manĝante malmulte kaj ekskludante eĉ la servistojn, sed mi ne pensis ke mallonga periodo de dek semajnoj povus tiel ŝanĝi kaj misformi iun homan estaĵon. Ne plaĉas vidi korpulentan homon kiu subite maldikiĝis, kaj estas des pli malbona kiam la loza haŭto flaviĝas aŭ griziĝas, la okuloj kavintaj, malhel-ringitaj, kaj preternature brilanta, la frunto vejnita kaj ondumita, kaj la manoj tremaj kaj tikadantaj. Kaj se al tio aldoniĝus forpuŝema maltualetiteco; sovaĝa malordo de vesto, amaso de malluma hararo, blanka je la radikoj, kaj senbrida kreskaĵo de blanka barbo sur vizaĝo, iam pure razita, la akumula efiko estas tute ŝokiga. Sed tia estis la aspekto de Crawford Tillinghast tiunokte, kiam lia duon-kohera mesaĝo venigis min al lia pordo post miaj semajnoj de ekzilo; tia estis la fantomo, kiu tremis dum ĝi enlasis min, kandelo en mano, kaj retroekrigardis ŝtele trans sia ŝultro kvazaŭ timoplena pro neviditaj aĵoj en la antikva, soleca domo, sufiĉe aparta de la Strato de Bonvolo.

Ke Crawford Tillinghast iam ajn studis sciencon kaj filozofion estis eraro. Ĉi tiuj aferoj devus estu lasitaj al la frida kaj senpersoneca esploristo, ĉar ili prezentas du egale tragediajn alternativojn por la homo de sento kaj ago; malesperon, se li malsukcesos en sia misio, kaj teruraĵojn neesprimeblajn kaj neimageblajn se li sukcesos. Tillinghast iam antaŭe estis la predo de fiasko, soleca kaj melankolia; sed nun mi sciis, kun miaj propraj naŭzantaj timoj, ke li estis la predo de sukceso. Mi ja avertis lin dek semajnoj antaŭe, kiam li eksplodis kun sia rakonto pri tio, kion li sentis, ke li baldaŭ malkovros. Li estis ruĝ-vizaĝa kaj ekscitita tiam, parolante per alta kaj kontraŭnatura, tamen ĉiam pedanta voĉtono.

“Kion ni scias,” li diris, “pri la mondo kaj la universo ĉirkaŭ ni? Niaj rimedoj por ricevi impresojn estas absurde malmultaj, kaj niaj nocioj pri ĉirkaŭaj objektoj senfine mallarĝaj. Ni vidas aferojn nur kiel ni estas konstruitaj por vidi ilin, kaj povas akiri nenian ideon pri ilia absoluta naturo. Kun kvin feblaj sencoj ni ŝajnigas kompreni la senlime kompleksan kosmon; tamen aliaj estaĵoj kun pli larĝa, pli forta, aŭ malsama gamo de sencoj eble ne nur vidus tre malsame la aferojn, kiujn ni vidas, sed vidus kaj studus tutajn mondojn de materio, energio, kaj vivo, kiujn kuŝas proksime ĉe la mano, tamen neniam povas esti malkovritaj, per la sencoj kiujn ni havas. Mi ĉiam kredis, ke tiaj strangaj, nealireblaj mondoj ekzistas ĉe niaj propraj kubutoj, kaj nun mi kredas ke mi trovis manieron por diserigi la barojn. Mi ne ŝercas. En dudek kvar horoj, tiu maŝino proksime de la tablo generos ondojn, kiuj agos sur nerekonataj sensorganoj, kiuj ekzistas en ni kiel atrofiaj aŭ rudimentaj vestiĝoj. Tiuj ondoj malfermos al ni multajn horizontojn nekonatajn al homo, kaj plurajn nekonatajn al io ajn, kiun ni konsideras organikan vivon. Ni vidos tion, al kio hundoj hurlas en la mallumo, kaj tion, al kio katoj alsuprigas siajn orelojn post noktomezo. Ni vidos ĉi tiujn aĵojn, kaj aliaĵojn kiujn neniu spiranta estaĵo ankoraŭ vidis. Ni pretersaltos tempon, spacon, kaj dimensiojn, kaj sen korpa movo enrigardos la fundon de kreitaro.”

Kiam Tillinghast diris ĉi tiujn aferojn, mi protestis, ĉar mi konis lin sufiĉe bone por timi anstataŭ amuziĝi; sed li estis fanatikulo, kaj elpelis min el la domo. Nun li ne estis malpli fanatikulo, sed lia deziro paroli estis superinta lian rankoron, kaj li skribis al mi imperativ-tone per skribkaraktero, kiun mi apenaŭ povis rekoni. Kiam mi eniris la loĝejon de la amiko tiel subite metamorfozitan en tremantan gargojlon, mi infektiĝis de la teruro, kiu ŝajnis kaŝpaŝi en ĉiuj ombroj. La vortoj kaj kredoj, esprimitaj antaŭ dek semajnoj ŝajnis korpe formiĝi en la mallumo preter la malgranda cirklo de kandellumo, kaj mi ekmalsaniĝis pro la kava, aliigita voĉo de mia gastiganto. Mi deziris, ke la servistoj ĉeestus, kaj ne ŝatis ĝin, kiam li diris, ke ĉiuj foriris tri tagojn antaŭe. Ŝajnis strange, ke la maljuna Gregorio, almenaŭ, forlasus sian majstron sen diri al tiel elprovita amiko kiel mi. Estis li, kiu donis al mi la tutan informon, kiun mi havis pri Tillinghast post kiam mi estis furioze repuŝita.

Tamen mi baldaŭ subigis ĉiujn miajn timojn al mia kreskanta scivoleco kaj fascinado. Ĝuste kion Crawford Tillinghast nun deziris de mi, mi povis nur diveni, sed pri tio, ke li havis ian kolosan sekreton aŭ malkovron por sciigi, mi ne povis dubi. Antaŭe mi protestis kontraŭ liaj kontraŭnaturaj sondadoj en la nepensebla; nun, kiam li evidente sukcesis iugrade, mi preskaŭ kunhavis lian spiriton, kvankam la kosto de venko ŝajnis terura.


Supren tra la malluma malpleneco de la domo mi sekvis la balanciĝantan kandelon en la mano de ĉi tiu tremanta parodio de homo. La elektro ŝajnis esti elŝaltita, kaj kiam mi demandis al mia gvidanto, li diris, ke estis por difinita kialo.

“Troe estus⁠ ⁠… mi ne aŭdacus,” li daŭrigis grumbli; mi precipe notis lian novan kutimon grumbladi, ĉar ne estis lia kutimo paroli al si mem.

Ni eniris la laboratorion en la mansardo, kaj mi rimarkis tiun abomenindan elektran maŝinon, brilantan per malsaneca, minace viola aŭrolumo. Ĝi estis ligita al potenca kemia pilo, sed ŝajnis ricevi neniun kurenton; ĉar mi rememoris ke en ĝia eksperimenta stadio ĝi balbute baraktis kaj ronronis dum ago. En respondo al mia demando, Tillinghast grumblis, ke ĉi tiu konstanta brilo ne estis elektra laŭ iu senco, kiu mi povis kompreni.

Li nun sidigis min proksime al la maŝino, tiel ke ĝi estis je mia dekstra, kaj turnis ŝaltilon ie sub la kroniĝanta fasko de vitraj ampoloj. La kutima balbuta barakto komenciĝis, iĝis fajfaĉon, kaj finiĝis en zumo sufiĉe milda, por sugesti resilentiĝon. Dume la aŭrolumo pliiĝis, malkreskis denove, tiam alprenis palan, preterkonvenan koloron aŭ miksaĵon de koloroj, kiun mi povis nek rekoni nek priskribi. Tillinghast estis rigardanta min, kaj notis mian konfuzitan mienon.

“Ĉu vi scias, kio tio estas?” li flustris. “Tio estas ultraviola.” Li subridis strange pro mia surprizo. “Vi pensis, ke ultraviola estas nevidebla, kaj tiel ĝi estas⁠—sed vi povas vidi tion kaj multajn aliajn nevideblajn aĵojn nun.

“Aŭskultu min! La ondoj de tiu aĵo vekas mil dormantajn sentojn en ni; sentojn kiujn ni heredis el eonoj da evoluado, el la stato de senligaj elektronoj ĝis la stato de organika homaro. Mi vidis la veron, kaj mi intencas montri ĝin al vi. Ĉu vi scivolas kiel ĝi ŝajnos? Mi rakontos al vi.”

Ĉi-momente Tillinghast sidigis sin rekte kontraŭ mi, estingante sian kandelon kaj fikse rigardante hide en miajn okulojn.

“Viaj efektivaj sensorganoj⁠—oreloj, unue, mi kredas⁠—perceptos multajn el la impresoj, ĉar ili estas intime ligitaj al la dormantaj organoj. Tiam estos aliaj. Ĉu vi aŭdis pri la pineala glando? Mi mokridas la malprofundan endokrinologon, sam-dupon kaj sam-parvenuon de la Freŭdisto. Tiu glando estas la supera sensorgano de organoj⁠—mi malkovris. Ĝi estas kiel vido finfine, kaj transmetas vidajn bildojn al la cerbo. Se vi estas normala, tiu estas la maniero per kiu vi devus ricevi la plejparton de ĝi⁠ ⁠… mi volas diri ricevi la plejparton de la atesto el pretere.”

Mi ĉirkaŭrigardis la grandegan mansard-ĉambron kun la kliniĝanta suda muro, malhele lumigita per radioj, kiujn la kutima rigardo ne povas vidi. La foraj anguloj tute estis ombroj, kaj la tuta loko alprenis nebulan senrealecon kiu obskurigis ĝian naturon kaj invitis la imagon al simboleco kaj fantasmo. Dum la intertempo kiam Tillinghast silentis, mi imagis min en iu vasta kaj nekredebla templo de longe mortintaj dioj; iu malklara konstruaĵo de nenumereblaj kolonoj el nigra ŝtono etendiĝantaj supren el planko de malseketaj platoj al nubokovrita alteco preter la atingon de mia vido.

La bildo estis tre viva dum iom da tempo, sed grade cedis al pli horora konceptaĵo; tia de tuta, absoluta soleco en senfina, senvida, sensona spaco. Ŝajnis esti malpleno, kaj nenio plu, kaj mi sentis infanan timon, kiu instigis min tiri el mia kokso-poŝo la revolveron, kiun mi ĉiam portis post mallumo, ekde la nokto, kiam mi estis prirabata en Orient-Providenco. Tiam, el la plej foraj regionoj de foreco, la sono milde glitis en estiĝon. Ĝi estis senfine malforta, subtile vigla, kaj sendube muzika, sed tenis econ de supera sovaĝeco, kiu igis ĝian efikon ŝajni kiel delikata torturo de mia tuta korpo. Mi spertis sentaĵojn kiel tiujn, kiujn oni sentas, kiam akcidente ungogratas muelitan vitron. Samtempe disvolviĝis io kiel malvarma trablovo, kiu ŝajne balais preter mi el la direkto de la malproksima sono. Dum mi atendis senspire, mi perceptis ke kaj sono kaj vento pliiĝis; la efiko donis al mi strangan nocion pri mi mem, kvazaŭ ligita al paro de reloj en la vojo de giganta alproksimiĝanta lokomotivo.

Mi komencis paroli al Tillinghast, kaj dum mi faris tiel, ĉiuj nekutimaj impresoj abrupte malaperis. Mi vidis nur la homon, la brilantan maŝinon, kaj la malheletan apartan ĉambron. Tillinghast ridaĉis repuŝe je la revolvero, kiun mi preskaŭ senkonscie eltiris, sed laŭ lia esprimo mi estis certa, ke li vidis kaj aŭdis tiom, kiom mi, se ne multe pli. Mi flustris tion, kion mi spertis, kaj li ordonis, ke mi restu tiel kvieta kaj akceptema kiel eble.

“Ne moviĝu,” li avertis, “ĉar en ĉi tiuj radioj ni povas esti vidataj same kiel vidi. Mi diris al vi, ke la servistoj foriris, sed mi ne diris al vi kiel. Estis tiu sensprita mastrumistino⁠—kiu ŝaltis la lumojn en la alsupra etaĝo eĉ post kiam mi avertis ŝin ne fari tion, kaj la dratoj kaptis simpatiajn vibrojn. Ĝi devus esti terura⁠—mi povis aŭdi la kriojn ĉi tie supre malgraŭ ĉion, kion mi vidis kaj aŭdis el alia direkto, kaj poste estis sufiĉe terure trovi tiujn malplenajn amasojn da vestaĵoj tra la domo. La vestaĵoj de sinjorino Updike estis proksime al la ŝaltilo en la vestiblo⁠—tiel mi scias, ke ŝi faris tion. Ĝi kaptis ilin ĉiujn. Sed tiom longe, kiom ni ne moviĝos, ni estas iom sekuraj. Memoru, ke ni alfrontas hidan mondon en kiu ni estas preskaŭ senhelpaj⁠ ⁠… Restu senmove!


La kombinita ŝoko de la revelacio kaj de la subita ordono donis al mi specon de paralizo, kaj en mia teruraĵo mia menso denove malfermiĝis al la impresoj venantaj el tio, kio Tillinghast nomis “pretere.” Mi nun estis en vortico de sono kaj movado, kun konfuzaj bildoj antaŭ miaj okuloj. Mi vidis la neklarajn konturojn de la ĉambro, sed el iu punkto en la spaco ŝajnis verŝiĝi bolanta kolono de nerekoneblaj formoj aŭ nuboj, penetranta la solidan tegmenton ĉe punkto antaŭe kaj dekstre de mi. Tiam mi ekvidis denove la kvazaŭ-templan efekton, sed ĉi-foje la pilieroj supren atingis en aeran oceanon de lumo, kiu sendis malsupren unu blindigan radion laŭ la vojo de la nuba kolono, kiun mi antaŭe vidis.

Poste la sceno estis preskaŭ tute kalejdoskopa, kaj en la miksaĵo de vidaĵoj, sonoj, kaj neidentigitaj sencaj impresoj, kiujn mi sentis kvazaŭ mi estis solviĝota aŭ iel perdi la solidan formon. Unun difinitan ekbrilon mi eterne memoros. Mi ŝajnis momente rigardi pecon de stranga nokta ĉielo plena de brilantaj, turniĝantaj sferoj, kaj dum ĝi retroiris, mi vidis, ke la lumantaj sunoj formis konstelacion aŭ galaksion de muntiĝinta formo; ĉi tiu formo estante la distordita vizaĝo de Crawford Tillinghast. Je alia tempo, mi sentis grandegan animitajn aĵojn tuŝeti min preterpasante kaj foje marŝante aŭ drivanta tra mia supozeble solida korpo, kaj kredis vidi Tillinghast rigardi ilin kvazaŭ liaj pli bone trejnitaj sencoj povis kapti ilin vide. Mi rememoris kion li diris pri la pineala glando, kaj pripensis kion li vidis per ĉi tiu preternatura okulo.

Subite mi mem eke iĝis posedanto de speco de plifortigita vido. Super kaj trans la luma kaj ombreca ĥaoso leviĝis bildo, kiu, kvankam malklara, tenis la erojn de konstanteco kaj daŭremo. Ĝi ja estis iomete konata, ĉar la nekutima parto estis supermetita sur la kutima surtera sceno multe kiel kina vidaĵo povus esti ĵetita sur la pentrita kurteno de teatro. Mi vidis la mansardan laboratorion, la elektran maŝinon, kaj la malbelan formon de Tillinghast kontraŭ mi; sed el la tuta spaco neokupita de konataj objektoj, ne eĉ unu partiklo estis vaka. Nepriskribeblaj formoj, kaj vivaj kaj alie, estis miksitaj en abomeninda disaranĝo, kaj proksime al ĉiu konata afero estis tutaj mondoj de neteraj, nekonataj entoj. Ĝi ankaŭ ŝajnis, ke ĉiuj el la konataj aĵoj eniris la kunmetaĵon de aliaj nekonataj aĵoj, kaj inverse.

Ĉefe inter la vivaj objektoj estis inkaj, ĵeleaj monstraĵoj kiuj molaĉe tremis harmonie laŭ la vibroj el la maŝino. Ili ĉeestis en abomeninda abundo, kaj mi vidis je mia hororo, ke ili interkovriĝis; ke ili estis duone fluaj kaj kapablaj pasi tra unu la aliajn, kaj tra tio, kion ni konas kiel solidojn. Ĉi tiuj aĵoj neniam restis senmove, sed ĉiam ŝajnis flosi ĉirkaŭe kun iu maligna intenco. Kelkfoje ili ŝajnis vori unu la alian, la atakanto alĵetante sin al sia viktimo kaj tuj neniigante la ĉi-lastan el videblo. Ektremante mi sentis ke mi sciis kio neniigis la malbonŝancajn servistojn, kaj ne povis eligi la aĵojn el mia menso dum mi strebis rimarki aliajn ecojn de la nove videbla mondo, kiu kuŝas nevidita ĉirkaŭ ni. Sed Tillinghast jam rigardis min, kaj estis parolanta.

“Ĉu vi vidas ilin? “Ĉu vi vidas ilin? Ĉu vi vidas la aĵojn kiuj flosas kaj falaĉas ĉirkaŭ vi kaj tra vi dum ĉiun momenton en via vivo? Ĉu vi vidas la estaĵojn kiuj formas tion, kion viroj nomas la puran aeron kaj la bluan ĉielon? Ĉu mi ne sukcesis disrompi la baron; ĉu mi ne montris al vi mondojn kiujn neniuj aliaj vivantaj homoj iam vidis?”

Mi aŭdis lia kriegon tra la horora ĥaoso, kaj rigardis la sovaĝan vizaĝon puŝitan tiel ofende proksime al mia propra. Liaj okuloj estis kavoj de flamo, kaj ili kolere rigardis min kun tio, kion mi nun vidis esti superforta malamo. La maŝino zumis abomeninde.

“Ĉu vi kredas, ke tiuj baraktantaj aĵoj neniigis la servistojn? Malsaĝulo, ili estas sendanĝeraj! Sed la servistoj estas foririntaj, ĉu ne? Vi provis haltigi min; vi senkuraĝigis min, kiam mi bezonis ĉiun guton de kuraĝigo, kiun mi povus ricevi; vi timis la kosman veron, vi fia malkuraĝulo, sed nun mi kaptis vin! Kio kunbalais la servistojn? Kio devigis ilin kriegi tiel laŭte?⁠ ⁠… Ne scias, ĉu? Vi scios post nelonge. Rigardu min⁠—aŭskultu tion, kion mi diras⁠—ĉu vi supozas ke vere ekzistas tiaj aferoj kiel tempo kaj grando? Ĉu vi imagas, ke ekzistas tiaj aferoj, kiel formo aŭ materio? Mi diras al vi, ke mi trafis profundojn, kiujn via malgranda cerbo ne povas imagi. Mi vidis preter la limoj de infinito kaj malsupren tiris demonojn el la steloj.⁠ ⁠… Mi jungis la ombrojn kiuj paŝegas el mondo al mondon por semi morton kaj frenezon⁠ ⁠… la spaco apartenas al mi, ĉu vi aŭdas? Aĵoj persekutas min nun⁠—la aĵoj kiuj voras kaj dissolvas⁠—tamen mi scias kiel eviti ilin. Vi estas tiu, kiun ili kaptos, kiel ili kaptis la servistojn.⁠ ⁠…

“Ĉu ekmoviĝas, kara sinjoro? Mi diris al vi, ke estis danĝere moviĝi; mi savis vin ĝis nun per diri al vi, ke vi restu senmove⁠—savis vin por vidi pliajn vidindaĵojn kaj por aŭskulti min. Se vi estus moviĝinta, ili estus vin persekutintaj jam delonge. Ne maltrankviliĝu, ili ne dolorigos vin. Ili ne dolorigis la servistojn⁠—estis la vido, kio igis la mizerulojn kriegi tiel. Miaj dombestoj ne estas belaj, ĉar ili venas el lokoj kie estetikaj normoj estas⁠—tre malsamaj. Diseriĝo estas tute sendolora, mi certigas al vi⁠—sed mi volas, ke vi vidu ilin. Mi preskaŭ vidis ilin, sed mi sciis kiel halti.

“Ĉu vi ne scivolas? Mi ĉiam sciis, ke vi estas nenia sciencisto. Tremanta, ĉu? Ĉu tremante pro angoro por vidi la finfinajn aferojn, kiujn mi malkovris? Kial do vi ne moviĝas? Ĉu laca? Nu, ne maltrankviliĝu, mia amiko, ĉar ili venas.⁠ ⁠… Rigardu, rigardu, malbenu vin, rigardu⁠ ⁠… ĝi estas ĝuste super via maldekstra ŝultro⁠ ⁠…”


Kio restas rakontota estas tre mallonga, kaj eble estas konata al vi pro la gazetaraj rakontoj. La polico aŭdis pafon en la antikva domo de Tillinghast kaj trovis nin tie⁠—Tillinghast mortinta kaj mi senkonscia. Ili arestis min ĉar la revolvero estis en mia mano, sed liberigis min post tri horoj, post kiam ili trovis ke ĝi estis apopleksio, kiu finigis Tillinghast kaj vidis, ke mia pafo celis la venenan maŝinon, kiu nun kuŝas senespere frakasita sur la laboratoria planko. Mi ne rakontis multe pri tio, kion mi vidis, ĉar mi timis, ke la enketisto estis nekredema; sed laŭ la evitema konturo kiun mi ja donis, la kuracisto diris al mi tion. Mi sendube estis hipnotigita de la venĝema kaj murdema frenezulo.

Mi deziras, ke mi povus kredi tiun kuraciston. Ĝi helpus miajn trememajn nervojn se mi povus forsendi tion, kion mi nun devas pensi pri la aero kaj la ĉielo ĉirkaŭ kaj super mi. Mi neniam sentas min sola aŭ komforta, kaj hida sento de persekutado foje venas al mi malvarmige, kiam mi estas laca. Kio detenas min de kredi la kuraciston estas ĉi tiu unu simpla fakto⁠—ke la polico neniam trovis la korpojn de tiuj servistoj, kiujn ili diras, ke Crawford Tillinghast murdis.