La Atesto de Randolfo Kartero

Mi ripetas al vi, sinjoroj, ke via inkvizicio estas senfrukta. Detenu min ĉi tie por eterno se vi volas; malliberigu aŭ ekzekutu min se vi devas havi viktimon por satigi la iluzion, kiun vi nomas justeco; sed mi povas diri nenion pli ol mi jam diris. Ĉion, kion mi povas memori, mi diris kun perfekta sincereco. Nenio estis distordita aŭ kaŝita, kaj se io restas malklara, estas nur pro la malluma nubo, kiu venis super mian menson⁠—tiu nubo kaj la nebula naturo de la teruroj, kiuj alportis ĝin al mi.

Denove mi diras, ke mi ne scias kio okazis al Harlejo Vareno; tamen mi pensas⁠—preskaŭ esperas⁠—ke li estas en paca nekonscio, se estas ie, tia benata afero. Estas vera, ke dum kvin jaroj mi estis lia plej proksima amiko, kaj parta kunhavanto de liaj teruraj esploroj pri la nekonato. Mi ne neos, kvankam mia memoro estas necerta kaj malklara, ke atestanto de vi eble vidis nin kune, kiel li diras, sur la Gajnesvila Vojo, promenante al la Granda Cipresa Marĉo, je la dek unu kaj duono en tiu terura nokto. Ke ni portis elektrajn lanternojn, ŝpatojn, kaj kuriozan bobenon de drato kun alfiksataj instrumentoj, mi eĉ atestos; ĉar ĉiuj tiuj aferoj ludis rolon en la ununura hida sceno, kiu restas bruligita en mia skuita memoro. Sed pri tio, kio sekvis, kaj pri la kialo, pro kiu oni trovis min sola kaj stuporita en la rando de la marĉo en la sekvan matenon, mi devas insisti, ke mi scias nenion krom tion, kion mi jam diris al vi denove kaj denove. Vi diras al mi, ke estas nenio en la marĉo aŭ proksime de ĝi, kio povus formi la scenejon de tiu timiga epizodo. Mi respondas, ke mi sciis nenion krom tion, kion mi vidis. Vizio aŭ koŝmaro, ĝi eble estis⁠—vizio aŭ koŝmaro, mi fervore esperas, ke ĝi estis⁠—tamen ĝi estas ĉio, kion mia menso konservas pri tio, kio okazis en tiuj ŝokaj horoj post kiam ni foriris el la vido de homoj. Kaj kial Harlejo Vareno ne revenis, li aŭ lia ombra animo⁠—aŭ ia sennomaĵo, kiun mi ne povas priskribi⁠—sola povas diri.

Kiel mi jam diris antaŭe, la strangaj studoj de Harlejo Vareno estis bone konataj de mi, kaj iom partoprenataj de mi. El lia vasta kolekto de strangaj, maloftaj libroj pri malpermesitaj temoj, mi legis ĉiujn, kiuj estas skribitaj en la lingvoj, pri kiuj mi estas majstro; tamen tiuj estas malmultaj kompare kun tiuj en lingvoj, kiujn mi ne povas kompreni. Plejparto, mi kredas, estas en la araba; kaj la diablo-inspirita libro, kiu alportis la finon⁠—la libro, kiun li portis en sia poŝo el la mondon⁠—estis skribita en signoj, kies similaĵon mi neniam vidis aliloke. Vareno neniam dirus al mi, precize kio estis en tiu libro. Pri la naturo de niaj studoj⁠—ĉu mi devas diri denove, ke mi ne plu konservas plenan komprenon? Ŝajnas al mi sufiĉe kompatema, ke mi ne faras, ĉar ili estis teruraj studoj, kiujn mi sekvis pli pro malvolonta fascino ol pro vera inklino. Vareno ĉiam dominis min, kaj foje mi timis lin. Mi rememoras, kiel mi tremis pro lia vizaĝa esprimo en la nokto antaŭ la terura okazaĵo, kiam li parolis tiel senĉese pri sia teorio, kial apartaj kadavroj neniam putras, sed ripozas firmaj kaj grasaj en siaj tomboj dum mil jaroj. Sed mi ne timas lin nun, ĉar mi suspektas, ke li konis teruraĵojn preter mia scio. Nun mi timas pri li.

Denove mi diras, ke mi havas neniun klaran ideon pri nia celo en tiu nokto. Certe, ĝi tre rilatis al io en la libro, kiun Vareno kunportis⁠—tiun antikvan libron per nedeĉifreblaj signoj, kiu venis al li el Hindio antaŭ unu monato⁠—sed mi ĵuras, ke mi ne scias, kion ni atendis trovi. Via atestanto diras, ke li vidis nin je la dekunua kaj duono sur la Gajnesvila Vojo, direktiĝantaj al la Grandan Cipresan Marĉon.11 Ĉi tiu verŝajne estas vera, tamen mi havas neniun klaran memoron pri ĝi. La bildo bruligita en mian animon estas de unu sola sceno, kaj la horo certe estis longe post noktomezo; ĉar malkreskanta lunarko estis alta en la vaporaj ĉieloj.


La loko estis antikva tombejo; tiel antikva, ke mi tremis pro la multnombraj signoj de nememoreblaj jaroj. Estis en profunda, malseketa valeto, superkreskita per trokreskanta herbo, musko, kaj strangaj rampantaj herbaĉoj, kaj plena de malklara fetoro, kiun mia senokupa imago absurde asociis kun putranta ŝtono. Ĉiuflanke estis signoj de neglekto kaj kadukiĝo, kaj mi ŝajnis plagita de la nocio ke Vareno kaj mi estis la unuaj vivantaj estaĵoj, invadinte la mortigan silenton de jarcentoj. Super la rando de la valo, pala malkreskanta lunarko elrigardis tra la naŭzaj vaporoj, kiuj ŝajnis emani el neaŭditaj katakomboj, kaj per ĝiaj malfortaj, ŝancelantaj radioj mi povis distingi forpuŝeman aranĝon de antikvaj slaboj, urnoj, cenotafoj kaj maŭzoleaj fasadoj; ĉiuj diseriĝantaj, muske kreskitaj, kaj makulitaj de malsekeco, kaj parte kaŝitaj de la ampleksa lukseco de la malsana vegetaĵaro.

Mia unua viva impreso pri mia propra ĉeesto en tiu terura nekropolo rilatas al la ago paŭzi kun Vareno antaŭ aparta duone detruita sepultejo, kaj terĵeti kelkajn ŝarĝojn, kiujn ŝajnis, ke ni estis portantaj. Mi ĉi tiam rimarkis, ke mi havis kun mi elektran lanternon kaj du ŝpatojn, dum mia kunulo estis provizita per simila lanterno kaj portebla telefonaparato. Neniu vorto estis eldirita, ĉar la loko kaj la tasko ŝajnis konataj de ni; kaj senprokraste ni prenis niajn ŝpatojn kaj komencis forigi la herbon, herbaĉojn, kaj drivitan teron de la plata, arkaika mortejo. Post malkovri la tutan surfacon, kiu konsistis el tri grandegaj granitaj slaboj, ni retropaŝis ioman distancon por superrigardi la tomban scenon; kaj Vareno ŝajnis fari iom da mensaj kalkuloj. Tiam li revenis al la sepultejo, kaj, uzante sian ŝpaton kiel levilon, klopodis perforte levi la slabon kuŝantan plej proksime al ŝtona ruino, kiu eble estis monumento en sia propra epoko. Li ne sukcesis, kaj signis al mi veni por helpi. Fine nia kunigita forto malfiksis la ŝtonon, kiun ni levis kaj suprenklinis al unu flanko.

La forigo de la slabo rivelis nigran aperturon, el kiu torentis elfluo de miasmaj gasoj tiel naŭza, ke ni konsterniĝe resaltis pro teruro. Post intertempo, tamen, ni alproksimiĝis al la tombofoso denove, kaj trovis la elspirojn malpli neelteneblaj. Niaj lanternoj malkaŝis la supron de ŝtona ŝtuparo, gutanta per ia abomeninda ikoro de la profunda tero, kaj ĉirkaŭata de malseketaj muroj enkrustitaj de salpetro. Kaj nun unuafoje mia memoro notas parolan diskurson, Vareno alparolante min laŭlonge per sia milda tenora voĉo; voĉo aparte senperturba de niaj imponaj ĉirkaŭaĵoj.

“Mi bedaŭras, ke mi devas peti vin resti sur la surfaco,” li diris, “sed estus krimo lasi iun kun viaj malfortaj nervoj iri malsupren tien. Vi ne povas imagi, eĉ per tio, kion vi legis kaj per tio, kion mi diris al vi, la aferojn, kiujn mi devos vidi kaj fari. Estas diabla laboro, Kartero, kaj mi dubas, ĉu iu ajn homo sen kirasaj sentemoj iam povus travivi ĝin kaj supreniri viva kaj mense sana. Mi ne volas ofendi vin, kaj la ĉielo scias, ke mi estus sufiĉe feliĉa havi vin kun mi; sed la respondeco estas iusence mia, kaj mi ne povus treni faskon de nervoj kiel vi malsupren al verŝajna morto aŭ frenezo. Mi diras al vi, vi ne povas imagi kiel la aĵo vere estas! Sed mi promesas teni vin informita per la telefono pri ĉiu movo⁠—vi vidu, ke mi havas sufiĉe da drato ĉi tie por atingi la centron de la tero kaj reen!”

Mi povas ankoraŭ aŭdi, memore, tiujn malvarme diritajn vortojn; kaj mi povas ankoraŭ rememori miajn protestojn. Mi ŝajnis malespere anksia por akompani mian amikon en tiujn sepultejajn profundojn, tamen li pruviĝis neflekseble obstina. Iam li minacis forlasi la ekspedicion se mi persistus; minaco tiu pruviĝis efika, ĉar li sole tenis la ŝlosilon por la aĵo. Ĉion ĉi mi ankoraŭ povas rememori, kvankam mi ne plu scias kian aĵon ni serĉis. Post kiam li akiris mian malvolantan malproteston pri lia projekto, Vareno reprenis la bobenon de drato kaj ĝustigis la instrumentojn. Je lia kapjeso, mi prenis unu el la ĉi-lastaj, kaj sidiĝis sur aĝinta, diskolora tomboŝtono proksime al la ĵus malkovrita aperturo. Tiam li skuis mian manon, surŝultrigis la bobelon de drato, kaj malaperis en tiun nepriskribeblan ostejon.

Dum momento mi konservis vidon de la lumo de lia lanterno, kaj aŭdis la susuron de la drato kiam li demetis ĝin post si; sed la lumo baldaŭ abrupte malaperis, kvazaŭ turniĝo en la ŝtona ŝtuparo estus renkontita, kaj la sono formortis preskaŭ tiel rapide. Mi estis sola, tamen ligita al la nekonataj profundoj per tiuj magiaj fadenoj, kies izolaĵita surfaco kuŝis, verda, sub la baraktantaj radioj de tiu malkreskanta lunarko.


En la sola silento de tiu aĝe griza kaj dezerta urbo de la mortintoj, mia menso konceptis la plej makabrajn fantaziojn kaj iluziojn; kaj la groteskaj sanktejoj kaj monolitoj ŝajnis alpreni hidan personecon⁠—duon-sentemon. Senformaj ombroj ŝajnis kaŭri en la pli mallumaj recesoj de la herbaĉe strangolita valeto kaj flirti kvazaŭ en ia blasfema ceremonia procesio preter la pordegoj de la diseriĝantaj tomboj en la montetflanko; ombroj, kiuj ne povus esti ĵetitaj de tiu pala, elrigardanta lunarko.

Mi konstante konsultis mian horloĝon per la lumo de mia elektra lanterno, kaj aŭskultis kun febra anksio ĉe la aŭskultilo de la telefono; sed dum pli ol kvarono da horo aŭdis nenion. Tiam malforta klakado venis el la aparato, kaj mi vokis malsupren al mia amiko per streĉita voĉo. Antaŭtima, kiel mi estis, mi tamen estis senprepara por la vortoj kiuj venis supren el tiu preternatura kripto per akĉentoj pli alarmitaj kaj tremantaj ol iujn, kiujn mi antaŭe aŭdis de Harlejo Vareno. Li, kiu tiel trankvile forlasis min iom da tempo antaŭe, nun vokis de malsupre per tremanta flustro pli malbonaŭgura ol la plej laŭta ŝriko:

“Dio! Se vi povus vidi tion, kion mi vidas!”

Mi ne povis respondi. Senparole, mi povis nur atendi. Tiam la frenezaj tonoj revenis:

“Kartero, ĝi estas terura⁠—monstra⁠—nekredebla!”

Ĉi-foje, mia voĉo ne malsukcesigis min, kaj mi verŝis en la sendilon inundon da ekscititaj demandoj. Terurita, mi daŭris ripeti, “Vareno, kio ĝi estas? Kio ĝi estas?”

Denove venis la voĉo de mia amiko, ankoraŭ raŭka pro timo, kaj nun ŝajne tinkturetita de malespero:

“Mi ne povas rakonti al vi, Kartero! Ĝi estas tro tute preter penso⁠—Mi ne aŭdacas rakonti al vi⁠—neniu homo povus scii ĝin kaj vivi⁠—Granda Dio! Mi neniam sonĝis pri tio ĉi!”

Senmoveco denove, krom mia nun nekohera torento de tremanta demandado. Tiam la voĉo de Vareno en piĉo de pli sovaĝa konsterno:

“Kartero! pro la amo de Dio, remetu la slabon kaj eliru el ĉi tio se vi povas! Rapidu!⁠—lasu ĉion alian kaj penu atingi eksteren⁠—tio estas via sola ŝanco! Faru kiel mi diras, kaj ne petu min klarigi!”

Mi aŭdis, tamen povis nur ripeti miajn frenezajn demandojn. Ĉirkaŭ mi estis la tomboj, kaj la mallumo, kaj la ombroj; sub mi, iu danĝero preter la radiuso de la homa imago. Sed mia amiko estis en pli granda danĝero ol mi, kaj tra mia timo mi sentis neklaran rankoron ke li opinius min kapabla forlasi lin en tiaj cirkonstancoj. Pli da klakado, kaj post paŭzo, kompatinda krio de Vareno:

“Forpiedu! Pro Dio, remetu la slabon kaj forpiedu, Kartero!”

Io en la knaba slango de mia evidente trafita kunulo deŝnuris miajn fakultojn. Mi formis kaj kriis decidecon, “Vareno, fortiĝu! Mi venos malsupren!” Sed pro ĉi tiu propono, la tono de mia aŭskultanto ŝanĝiĝis al krio de absoluta malespero:

“Ne! Vi ne povas kompreni! Estas tro malfrue⁠—kaj mia propra kulpo. Remetu la slabon kaj kuru⁠—estas nenio alian, kion vi aŭ iu ajn povas fari nun!”

La tono ŝanĝiĝis denove, ĉi-foje akirante pli mildan kvaliton, kvazaŭ de senespera rezignacio. Tamen ĝi restis streĉita pro zorgo por mi.

“Rapidu⁠—antaŭ ol estas tro malfrue!”

Mi penis ne atenti lin; penis trarompi la paralizo, kiu tenis min, kaj plenumi mian promeson rapidi suben por lia helpo. Tamen lia sekva flustro trovis min ankoraŭ tenita senmove en la ĉenoj de absoluta teruro.

“Kartero⁠—rapidu! Ne utilas⁠—vi devas iri⁠—pli bone unu ol du⁠—la slabo⁠—”

Paŭzo, pli da klakado, tiam la malforta voĉo de Vareno:

“Preskaŭ finita nun⁠—ne plimalfaciligu ĝin⁠—kovru tiujn damnindajn ŝtupojn kaj kuru por via vivo⁠—vi perdas tempon⁠—adiaŭ, Kartero⁠—ne revidos vin.”

Je nun la flustrado de Vareno ŝvelis al krio; krio, kiu grade plilaŭtiĝis al ŝriko plena je la tuta teruro de la epokoj⁠—

“Malbenu ĉi tiujn inferajn aĵojn⁠—legiojn⁠—Mia Dio! Forpiedu! Forpiedu! Forpiedu!

Post tio estis silento. Mi scias-ne, kiom da senfinaj eonoj dum mi sidis stuporite; flustrante, murmurdirante, vokante, kriegante en tiu telefono. Denove kaj denove dum tiuj eonoj mi flustris kaj murmurdiris, vokis, kriis, kaj kriegis, “Vareno! Vareno! Respondu al mi⁠—ĉu vi estas tie?”

Kaj tiam venis al mi la kronanta hororo de ĉio⁠—la nekredebla, nepensebla, preskaŭ nemenciebla afero. Mi diris, ke eonoj ŝajnis pasi post kiam Vareno elŝrikis sian lastan malesperan averton, kaj ke nur miaj propraj krioj nun rompis la hidan silenton. Tamen post iom da tempo estis plua klakado en la aŭskultilo, kaj mi streĉis miajn orelojn por aŭskulti. Denove mi vokis malsupren, “Vareno, ĉu vi estas tie?”, kaj responde aŭdis la aferon, kio alportis ĉi tiun nubon sur mian menson. Mi ne penas, sinjoroj, klarigi tiun aĵon⁠—tiun voĉon⁠—nek mi kuraĝas priskribi ĝin detale, ĉar la unuaj vortoj forprenis mian konscion kaj kreis mensan malplenon, kiu atingas ĝis la tempo de mia vekiĝo en la hospitalo. Ĉu mi diros, ke la voĉo estis profunda; kava; gelatena; fora; netera; nehoma; nekorpa? Kion mi diros? Estis la fino de mia sperto, kaj estas la fino de mia rakonto. Mi aŭdis ĝin, kaj sciis nenion plu⁠—aŭdis ĝin dum mi sidis ŝtonigita en tiu nekonata tombejo en la valeto, inter la diseriĝantaj ŝtonoj kaj la falantaj tomboj, la trokreskanta vegetaĵaro kaj la miasmaj vaporoj⁠—aŭdis ĝin suprenflui el la plej internaj profundoj de tiu damninda malferma sepultejo dum mi rigardis senformajn, mortmanĝajn ombrojn danci sub malbenita malkreskanta luno.

Kaj ĉi tiu estas kion ĝi diris:

Vi malsaĝulo, Vareno estas mortinta!