La Sennoma Urbo
Ĝi kuŝis silente kaj morte sub la malvarma dezerto lunlumo, sed kia stranga raso loĝis en la abismo sub tiuj ciklopaj ruinoj?
Kiam mi alproksimiĝis al la sennoma urbo, mi sciis, ke ĝi estis malbenita. Mi vojaĝis tra elsekiĝinta kaj terura valo sub la luno, kaj de fore mi vidis ĝin protrudi preternature super la sabloj kvazaŭ partoj de kadavro protrudus el aĉe farita tombo. Timo parolis el la epoke eluzitaj ŝtonoj de ĉi tiu aĝe griza supervivinto de la diluvo, ĉi tiu praavino de la plej aĝa piramido; kaj nevidebla aŭro forpuŝis min kaj ordonis retiriĝon de antikvaj kaj minacaj sekretoj, kiuj neniu homo devus vidi, kaj neniu alia homo iam ajn aŭdacis vidi.
Fore en la dezerto de Arabio kuŝas la sennoma urbo, diseriĝanta kaj neesprimiĝebla, ĝiaj malaltaj muroj preskaŭ kaŝitaj de la sabloj de nekalkulitaj epokoj. Ĝi devis esti tiel antaŭ ol la unuajn ŝtonojn de Menefro kuŝigis, kaj dum la brikoj de Babilono estis ankoraŭ nebakitaj. Estas neniu legendo sufiĉe malnova por doni al ĝi nomon, aŭ por rememori, ke ĝi estis ĉiam viva; sed estas flustre dirata pri, ĉirkaŭ tendarfajroj kaj murmure dirata pri, de avinoj en la tendoj de ŝejkoj por ke ĉiuj triboj evitas ĝin sen tute sciante kial. Estis pri ĉi tiu loko, ke Abdul-Alhazredo la freneza poeto sonĝis en la nokto antaŭ ol li kantis sian neklarigeblan duverson:
Tio ne estas morta, kio etern’ povas ripozi,
Kaj kun strangaj eonoj, eĉ mort’ povus morti.
Mi devus scii, ke la Araboj havis bonan kialon por eviti la sennoman urbon, la urbon priskribita en strangaj fabeloj sed vidita de neniu viva homo; tamen mi defiis ilin kaj eniris la nesurtretitan dezerton kun mia kamelo. Mi sola vidis ĝin, kaj pro tio neniu alia vizaĝo portas tiajn hidajn liniojn de timo kiel mian; kial neniu alia homo tremas tiel terure kiam la nokta vento kraktintas per la fenestroj. Kiam mi renkontis ĝin en la makabra senmoveco de senfina dormo ĝi rigardis min, malvarmeta pro la radioj de frida luno meze de la varmeco de la dezerto. Kaj dum mi reciprokis ĝian rigardon mi forgesis mian triumfon pri trovi ĝin, kaj haltis senmove kun mia kamelo por atendi la tagiĝon.
Dum horoj mi atendis, ĝis la oriento griziĝis kaj la steloj fadis, kaj la grizo iĝis rozkolora lumo rande orumita. Mi aŭdis ĝemadon kaj vidis ŝtormon el sablo kirliĝi inter la antikvaj ŝtonoj, kvankam la ĉielo estis klara kaj la vastaj dezertaj etendoj senmovaj. Tiam subite super la malproksima rando de la dezerto venis la flamanta rando de la suno, vidita tra la sabloŝtormeto, kiu estis forpasanta, kaj en mia febra stato mi imagis, ke de iu fora profundo venis kraŝa sono de muzika metalo por saluti la fajran diskon kiel Memnono salutas ĝin de la bordoj de la Nilo. Miaj oreloj sonoris kaj mia imago bolis dum mi kondukis mian kamelon malrapide trans la sablon al tiu senvoĉa ŝtona loko; tiun lokon tro malnovan, por Egiptujo kaj Mero memori; tiu loko, kiun nur mi el vivantaj viroj vidis.
Enen kaj eksteren inter la senformaj fundamentoj de domoj kaj palacoj mi vagis, neniam trovante ĉizaĵon aŭ surskribon por rakonti pri ĉi tiuj viroj, se viroj ili estis, kiuj konstruis ĉi tiun urbon kaj logis tie tiom longe antaŭe. La antikveco de la loko estis nesalubra, kaj mi sopiris renkonti iu signo aŭ aparato por pruvi, ke la urbo estis ja farita de homaro. Estis iuj proporcioj kaj dimensioj en la ruinoj, kiujn mi ne ŝatis. Mi havis kun mi multajn ilojn, kaj fosis multe en la murojn de la detruitaj konstruaĵoj; sed progreso estis malrapida, kaj nenio signifa estis rivelita. Kiam nokto kaj la luno revenis mi sentis malvarman venton, kiu alportis novan timon, tiel ke mi ne aŭdacis resti en la urbo. Kaj dum mi iris eksteren el la antikvaj muroj por dormi, malgranda, suspiranta sabloŝtormo kunvenis malantaŭ ol mi, blovanta super la grizaj ŝtonoj kvankam la luno estis brila kaj plejparto de la dezerto senmova.
Mi vekiĝis ĝuste je tagiĝo el procesio de teruraj sonĝoj, miaj oreloj sonorante kvazaŭ de iu metala sonorado. Mi vidis la sunon ruĝe rigardi tra la lastaj blovetoj de malgranda sabloŝtormo, kiu ŝvebis super la sennoma urbo, kaj rimarkis la kvietecon de la cetero de la pejzaĝo. Denove mi kuraĝis enen tiujn morozajn ruinojn, kiuj ŝvelis sub la sablo kvazaŭ ogro sub kovrilo, kaj denove fosis vane por relikvoj de la forgesita raso. Tagmeze mi ripozis, kaj posttagmeze mi pasigis multan tempon spurante la murojn kaj la pasintajn stratojn, kaj la konturojn de la preskaŭ malaperintaj konstruaĵoj. Mi vidis, ke la urbo estis ja potenca, kaj scivolis pri la fontoj de ĝia grandeco. Al mi mem mi imagis ĉiujn belegecojn de epoko tiel for, ke Ĥaldeio ne povis rememori ĝin, kaj pensis pri Sarnato, la Kondamnita, kiu staris en la lando Mnar, kiam homaro estis juna, kaj pri Ibo, kiu estis ĉizita el griza ŝtono antaŭ ol homaro ekzistis.
Subite mi trovis lokon, kie la bazroko krude elstaris tra la sablo kaj formis malaltan krutaĵon; kaj ĉi tie mi vidis kun ĝojo ion, kiu ŝajnis promesi pluajn spurojn de la antaŭdiluva popolo. Hakitaj krude sur la vizaĝo de la krutaĵo estis la sendubaj fasadoj de pluraj malgrandaj, kaŭraj rokaj domoj aŭ temploj, kies internoj eble konservas multajn sekretojn de epokoj tro malproksimaj por kalkuli, kvankam sabloŝtormoj antaŭlonge senvizaĝigis iujn ĉizaĵojn, kiuj eble estis ekstere.
Tre malaltaj kaj sable strangolitaj estis ĉiuj mallumaj aperturoj proksime de mi, sed mi debaris unu per mia ŝpato kaj rampis tra ĝi, kunportante torĉon por riveli kiajn ajn misterojn ĝi eble enhavis. Kiam mi estis ene, mi vidis, ke la kaverno ja estis templo, kaj rigardis klarajn signojn de la raso, kiu loĝis kaj adoris antaŭ ol la dezerto estis dezerto. Primitivaj altaroj, pilieroj, kaj niĉoj, ĉiuj kurioze malaltaj, ne forestis; kaj kvankam mi vidis nek skulptaĵojn nek freskojn, estis multaj unuopaj ŝtonoj klare formitaj en simboloj per artefaritaj rimedoj. La malalteco de la ĉizita kamero estis tre stranga, ĉar mi apenaŭ povis genui rekte; sed la areo estis tiel granda, ke mia torĉo montris nur parton de ĝi samtempe. Mi ektremis strange en iuj el la malproksimaj anguloj; ĉar certaj altaroj kaj ŝtonoj sugestis forgesitajn ritojn de terura, naŭza, kaj neklarigebla naturo kaj igis min scivoli, kia maniero da viroj povus esti farintaj kaj vizitadis tian templon. Kiam mi vidis ĉion, kion la loko enhavis, mi denove rampis ekster, avida je trovi, kion la aliaj temploj eble cedi.
Nokto nun estis alproksimiĝinta, tamen la palpeblaj aferoj, kiujn mi vidis, faris scivolecon pli forta ol timo, pro ke mi ne fuĝis de la longa lune ĵetitaj ombroj, kiuj timigis min, kiam unue mi vidis la sennoman urbon. En la krepusko mi debaris alian aperturon kaj kun nova torĉo enrampis ĝin, trovi pli malklarajn ŝtonojn kaj simbolojn, kvankam nenion pli difinitan ol la alia templo enhavis. La ĉambro estis same malalta, sed tre malpli larĝa, finiĝis en tre mallarĝa pasejo plena de obskuraj kaj kriptaj sanktejoj. Ĉirkaŭ ĉi tiuj sanktejoj mi estis serĉanta, kiam la bruo de vento kaj de mia kamelo ekstere trarompis la senmovecon kaj altiris min antaŭen por vidi, kio povus timigi la beston.
La luno brilis vive super la primitivaj ruinoj, lumigante solidan nubon de sablo, kiu ŝajne blovita de forta, sed malkreskanta vento el iu punkto laŭ la krutaĵo antaŭ mi. Mi sciis, ke estis ĉi tiu malvarma, sabla vento, kiu perturbis la kamelon kaj estis kondukonta lin al loko, kiu havus pli bonan ŝirmon kiam mi hazarde ekrigardis supren kaj vidis ke estis neniu vento sur la krutaĵo. Ĉi tio mirigis min kaj timigis min denove, sed mi tuj rememoris la subitajn lokajn ventojn, kiujn mi vidis kaj aŭdis antaŭe, ĉe sunleviĝo kaj ĉe sunsubiro, kaj taksis ĝin esti normala afero. Mi decidis, ke ĝi venis el iu roka fendo kondukanta al kaverno, kaj rigardis la maltrankvilan sablon por spuri ĝin al ĝia fonto; baldaŭ, perceptante ke ĝi venis de la nigra aperturo de templo je longa distanco sude de mi preskaŭ ekster vido. Kontraŭ la strangolanta sabla nubo mi marŝis al ĉi tiu templo, kiu, kiam mi proksimiĝis al ĝi, impone pli grandŝajnis ol la reston, kaj montris pordejon malpli barita multe per kunpremita sablo. Mi estus enirinta, se ne la grandega forto de la glacia vento preskaŭ estingis mian torĉon. Ĝi verŝiĝis freneze el la malhela pordo, suspiri preternature dum ĝi taŭzis la sablo kaj disvastiĝis inter la strangaj ruinoj. Baldaŭ ĝi kreskis pli malforta kaj la sablo kreskis pli kaj pli senmove, ĝis finfine ĉio estis ripoza denove; sed ĉeesto ŝajnis ĉaseme marŝi inter la fantomaj ŝtonoj de la urbo, kaj kiam mi ekrigardis la lunon ĝi ŝajnis tremi kvazaŭ spegulita en malkvietaj akvoj. Mi timis pli ol mi povus klarigi, sed ne sufiĉe por malakrigi mian soifon por miro; do tuj kiam la vento estis tute irinta mi transiris en malhelan kameron el kiu ĝi venis.
Ci tiu templo, kiel mi imagis de ekstere, estis pli granda ol iu el la du, kiujn mi vizitis antaŭe; kaj estis supozeble natura kaverno ĉar ĝi portis ventojn de iu regiono pretere. Ĉi tie mi povis stari tute rekte, sed vidis, ke la ŝtonoj kaj altaroj estis samaj malaltaj kiel tiuj en la aliaj temploj. Sur la muroj kaj tegmento mi rigardis unuafoje iujn spurojn de la piktura arto de la pra-raso, kuriozaj kirliĝantaj farbaj ŝmiraĵoj kiuj preskaŭ fadis aŭ diseriĝis; kaj sur du el la altaroj mi vidis kun leviĝanta eksciteco labirinton de bone faritaj kurbe-liniaj ĉizaĵoj. Dum mi tenis mian torĉon supre ŝajnis al mi, ke la formo de la tegmento estis tro regula por esti natura, kaj mi scivolis, kion la prahistoriaj hakistoj de ŝtono unue prilaboris. Ilia inĝenieria lerteco devis esti vasta.
Tiam brila brilego de la mirinda flamo montris al mi tion, kion mi estis serĉanta, la malfermaĵo al tiuj pli foraj abismoj de kie la subita vento blovis; kaj mi malfortiĝis kiam mi vidis, ke estis malgranda kaj klare artefarita pordo ĉizita en la masiva roko. Mi puŝis mian torĉon enen, rigardante nigran tunelon kun la tegmento, arka malalte super malglata aro da tre malgrandaj, multnombraj, kaj krute descendantaj ŝtupoj. Mi ĉiam vidos tiujn ŝtupojn en miaj sonĝoj, ĉar mi estis lernonta, kion ili signifis. Tiutempe mi apenaŭ sciis ĉu nomi ilin ŝtupoj aŭ nur piedtenejoj en krutega descendo. Mia menso turniĝadis per frenezaj pensoj, kaj la vortoj kaj avertoj de arabaj profetoj ŝajnis flosi tra la dezerto el la landoj, kiujn viroj konas al la sennoma urbo, kiun viroj ne aŭdacas koni. Tamen mi hezitis nur momenton antaŭ ol progresi tra la pordego kaj komencos malsupren grimpi singarde laŭ la kruta pasejo, piedoj unue, kvazaŭ sur eskalo.
Estas nur en la teruraj fantasmoj de drogoj aŭ deliro, ke iu alia homo povas havi tian descendon kiel la mia. La mallarĝa pasejo kondukis senfine malsupren kvazaŭ iu hida hantita puto, kaj la torĉo, kiun mi tenis super mia kapo ne povis lumigi la nekonatajn profundojn al kiu mi estis rampanta. Mi perdis la spuron de la horoj kaj forgesis konsulti mian poŝhorloĝon, kvankam mi timis, kiam mi pensis pri la distanco, kiu mi devis esti transiranta. Estis ŝanĝoj de direkto kaj de kruteco; kaj iam mi venis al longa, malalta ebena pasejo, kie mi devis rampi piedojn unue laŭ la roka planko, tenante la torĉon je brakodistanco preter mia kapo. La loko ne sufiĉe alta por genui. Post tio estis pli de la krutaj ŝtupoj, kaj mi ankoraŭ krab-grimpis malsupren senfine, kiam mia elĉerpiĝanta torĉo formortis. Mi ne kredas, ke mi perceptis ĝin tiutempe, ĉar kiam mi ja rimarkis ĝin, mi ankoraŭ estis tenanta ĝin super mi kvazaŭ ĝi estus brulanta. Mi estis tre malekvilibra pro tiu instinkto por la stranga kaj la nekonata, kiu igis min vaganto sur la tero kaj hantanto en foraj, pra-antikvaj, kaj malpermesitaj lokoj.
En la mallumo ekbrilis antaŭ mia menso fragmentoj de mia ŝatata trezorejo de demona folkloro; frazoj de Alhazredo la freneza Arabo, alineoj de la apokrifaj koŝmaroj de Damasko, kaj fifamaj linioj de la delira Image du Monde de Gotjeo de Metzo. Mi ripetis strangajn ekstraktojn, kaj murmurdiris pri Afrasijabo kaj la demonoj, kiuj flosis kun li malsupren la Oksuso; pli poste ĉantante denove kaj denove frazon el unu de la fabeloj de Sinjoro Dunsanio—“la neresonanta nigreco de la abismo.” Foje kiam la descendo kreskis mirinde kruta mi recitis ion kvazaŭ kanti de Tomaso Moro ĝis mi timis reciti plu:
Kvazaŭ kaldron’ sorĉist’ plenigita,
Kun lun-drogo, eklips’ distilita,
Mallumfont’ nigrega, senlumita.
Por vidi traireblon, kliniĝis,
En fendego, malsupren, mi vidis,
Kiom foren videblis, rigardis,
Nigraj-flankoj glase-glataj ŝajnis,
Kvazaŭ iu, ilin ĵus vernisis,
Per peĉo, Morta Maro elĵetis,
Sur bordon, kie ŝlime kuŝiĝis.
Tempo tute ĉesis ekzisti, kiam miaj piedoj denove sentis ebenan plankon, kaj mi trovis min en loko iomete pli alta ol la ĉambroj en la du pli etaj temploj, nun tiel nekalkuleble malproksime super mia kapo. Mi ne povis tute stari, sed povis genui rekte, kaj en la mallumo mi treniĝis kaj ŝteliris tien kaj reen hazarde. Mi baldaŭ sciis, ke mi estis en mallarĝa pasejo, kies muroj estis kovritaj per vitrinoj el ligno havante glasajn antaŭojn. Dum en tiu paleozoika kaj abisma loko mi sentis pri tiaj aferoj, kiel polurita ligno kaj glaso, mi ektremis pro la eblaj implicaĵoj. La vitrinoj ŝajne estis aranĝaj laŭ ĉiu flanko de la pasejo kun regulaj interspacoj, kaj estis oblongaj kaj horizontalaj, hide kvazaŭ ĉerkoj laŭ formo kaj grandeco. Kiam mi provis movi du aŭ tri por plua ekzameno, mi trovis, ke ili estis firme alfiksitaj.
Mi vidis, ke la pasejo estis longa, do baraktis antaŭen rapide en ŝteliranta kuro, kiu ŝajnus terura, se iu ajn okulo rigardus min en la nigreco; transirante el flanko al flanko foje por senti pri mia ĉirkaŭaĵo kaj certiĝi, ke la muroj kaj vicoj de vitrinoj ankoraŭ etendiĝis plue. Homo tiel kutimas pensi vide, ke mi preskaŭ forgesis la mallumon kaj imagis la senfinan koridoron de ligno kaj glaso en ĝia monotoneco kun malaltaj fostoj, kvazaŭ mi vidis ĝin. Kaj tiam en momento de nepriskribebla emocio mi ja vidis ĝin.
Ĝuste kiam mia imago transiris al reala vidado mi ne povas diri; sed venis grada lumo antaŭe, kaj subite mi sciis, ke mi vidis la mallumetajn konturojn de la koridoro kaj la vitrinoj, rivelitaj de iu nekonata subtera fosforesko. Dum iom da tempo ĉio estis precize kiel mi imagis ĝin, ĉar la lumo estis tre malforta; sed dum mi maŝine daŭris stumbli antaŭen al la pli forta lumo mi ekkomprenis, ke mia imago estis nur febla. Ĉi tiu halo estis neniu relikvo de krudeco, kiel la temploj en la urbo supra, sed monumento de la plej grandioza kaj ekzota arto. Riĉa, viva, kaj aŭdace mirindaj dezajnoj kaj bildoj formis kontinuan aranĝon de muraj pentraĵoj, kies linioj kaj koloroj estis preter priskribo. La vitrinoj estis de stranga ora ligno, kun antaŭo el delikata glaso, kaj enhavantaj la mumiigitaj formoj de estaĵoj preteratingantaj en groteskeco la plej ĥaosaj homaj sonĝoj.
Transdoni ideon ajn pri ĉi tiuj monstraĵoj estas neeble. Ili estis de la reptilia speco, kun korpaj linioj sugestante kelkfoje la krokodilon, kelkfoje la fokon, sed pli ofte nenion pri kiun aŭ la naturalisto aŭ la paleontologo iam ajn aŭdis. En grandeco ili proksimumis malgrandan viron, kaj iliaj antaŭkruroj portis delikatajn kaj evidente flekseblajn piedojn kurioze similajn al homaj manoj kaj fingroj. Sed plej stranga de ĉio estis iliaj kapoj, kiuj prezentis konturon malobservanta ĉiujn konatajn biologiajn principojn. Al nenio, oni povas bone kompari tiajn aferojn—tuje mi pensis pri komparoj tiel diversaj kiel la kato, la buldogo, la mita satiruso, kaj la homo. Ne eĉ Jovo mem havis tian kolosan kaj protrudan frunton; tamen la kornoj kaj la sennazeco kaj la kvazaŭ-aligatora makzelo metis la aĵojn ekster de ĉiuj establitajn kategoriojn. Mi disputis dum iom da tempo pri la realeco de la mumioj, duone suspektante, ke ili estis artefaritaj idoloj; sed baldaŭ decidis, ke ili vere estis iuj paleogenaj specioj, kiuj vivis kiam la sennoma urbo estis vivanta. Por kroni ilian groteskecon, plej multaj el ili estis belege enrobitaj en la plej kostaj ŝtofoj, kaj abunde ŝarĝitaj per ornamaĵoj el oro, juveloj, kaj nekonataj brilantaj metaloj.
La graveco de ĉi tiuj rampaj estaĵoj devis esti vasta, ĉar ili okupis la ĉefan lokon inter la sovaĝaj desegnoj sur la freskitaj muroj kaj plafono. Per senegala lerteco la artisto desegnis ilin en mondo ilia propra, en kiu ili havis urbojn kaj ĝardenojn formitajn por taŭgi al iliaj dimensioj; kaj mi ne povis ne kredi, ke ilia bildigita historio estis alegoria, eble montranta la progreson de la raso, kiu adoris ilin. Ĉi tiuj estaĵoj, mi diris al mi mem, estis al la homoj de la sennoma urbo tio, kio la lupino estis por Romo, aŭ iu totem-besto estas por Indiana tribo.
Tenante ĉi tiun opinion, mi kredis, ke mi povus spuri proksimume mirindan epopeon de la sennoma urbo; la fabelon pri potenca marborda metropolo, kiu regis la mondon antaŭ ol Afriko leviĝis el la ondoj, kaj pri ĝiaj baraktoj dum la maro retiriĝis foren, kaj la dezerto ŝteliris en la fekunda valo kiu enhavis ĝin. Mi vidis ĝiajn militojn kaj triumfojn, ĝiajn malfacilojn kaj malvenkojn, kaj poste ĝian teruran batalon kontraŭ la dezerto kiam miloj da ĝia popolo ĉi tie alegorie montritaj per la groteskaj reptilioj estis devigitaj ĉizi sian vojon malsupren tra la rokoj en ia mirinda maniero al alia mondo pri kiu iliaj profetoj diris al ili. Ĉio estis vive stranga kaj vivovera, kaj ĝia konekto kun la impona descendo, kiun mi faris estis senduba. Mi eĉ rekonis la pasejojn.
Dum mi ŝteliris laŭ la koridoro al la pli brila lumo, mi vidis pli postajn etapojn de la pentrita epopeo—la adiaŭo de la raso, kiu loĝis en la sennoma urbo kaj la ĉirkaŭa valo dum dek milionoj da jaroj; la raso kies animoj ŝrumpis pro la penso forlasi scenojn, kiujn iliaj korpoj konis tiel longe kie ili enloĝiĝis kiel nomadoj en la juneco de la tero, hakante en la virga roko tiujn praajn sanktejojn ĉe kiuj ili neniam ĉesis kultadi. Nun, kiam la lumo estis pli bona mi studis la bildojn pli atente kaj, rememorante, ke la strangaj reptilioj devas reprezenti la nekonatajn homojn, pripensis la kutimojn de la sennoma urbo. Multaj aferoj estis eksterordinaraj kaj neklarigeblaj. La civiliziteco, kiu inkluzivis skriban alfabeton, estis verŝajne leviĝinta al pli alta ordo ol tiuj nemezureble pli poste civilizitecoj de Egiptujo kaj Ĥaldeio, tamen ekzistis kuriozaj preterlasoj. Mi povis, ekzemple, trovi neniujn bildojn por reprezenti mortoj aŭ funebraj kutimoj krom tiaj, kiaj rilatis al militoj, perforto, kaj pestoj; kaj mi pripensis pri la malemeco montrita pri natura morto. Estis kvazaŭ idealo de senmorteco estus nutrita kiel gajiga iluzio.
Eĉ pli proksime al la fino de la pasejo estis pentritaj scenoj de la plej granda pitoreskeco kaj ekstravaganco; kontrastaj vidaĵoj de la sennoma urbo en sia forlasiteco kaj kreskanta ruiniĝo, kaj de la stranga nova regno de paradizo, al kiu la raso estis hakinta sian vojon tra la ŝtono. En ĉi tiuj vidaĵoj la urbo kaj la dezerta valo estis montritaj ĉiam per lunlumo, ora aŭreolo ŝvebanta super la falintaj muroj kaj duone rivelanta la grandiozan perfektecon de antaŭaj tempoj, montrita fantomece kaj eviteme de la artisto. La paradizaj scenoj estis preskaŭ tro ekstravagancaj por esti kredataj, montrante kaŝitan mondon de eterna tago plenigita de gloraj urboj kaj eteraj montetoj kaj valoj.
Je la tre lasta mi pensis, ke mi vidis signojn de arta malklimakso. La pentraĵoj estis malpli lertaj, kaj multe pli bizaraj ol eĉ la plej sovaĝa de la pli fruaj scenoj. Ili ŝajnis registri malrapidan dekadencon en la praularo, kuplita kun kreskanta sovaĝeco al la ekstera mondo el kie ĝi estis forpelita de la dezerto. La formoj de la homoj—ĉiam montritaj kiel la sanktaj reptilioj—ŝajnis grade atrofiiĝi, kvankam iliaj spiritoj, montrataj kiel ŝvebante super la ruinoj per lunlumo, gajnis en proporcio. Malgrasegaj pastroj, montritaj kiel reptilioj en ornamitaj roboj, malbenis la supran aeron kaj ĉiujn, kiuj spiris ĝin; kaj unu terura fina sceno montris ŝajne primitivan homon, eble pioniron de pra-Iremo, la Urbo de Pilieroj, disŝirita de anoj de la pli maljuna raso. Mi rememoris, kiel la araboj timas la sennoman urbon, kaj estis ĝoja, ke preter ĉi tiu loko la grizaj muroj kaj plafono estis nudaj.
Dum mi rigardis la procesion de murpentraĵa historio mi estis alirinta tre proksime la finon de la malalte-plafona halo, kaj estis konscia pri pordego tra kiu venis la tuta lumanta fosforesko. Ŝtelirante al ĝi, mi kriis laŭte en transcenda miro, pri tio, kio kuŝis pretere; ĉar anstataŭ aliaj kaj pli brilaj kameroj estis nur senlima malpleno de unuforma brileco, kvazaŭ oni eble imagus, rigardante malsupren de la pinto de Monto Everesto al maro de sunlumita brumo. Malantaŭ ol mi estis pasejo tiel malvasta, ke mi ne povis stari rekte en ĝi; antaŭ mi estis infinito da subtera brilegeco.
Etendiĝante malsupren de la pasejo en la abismon estis la kapo de kruta ŝtuparo—malgrandaj, multnombraj ŝtupoj, kiel tiuj de la nigraj pasejoj, kiujn mi transiris—sed post kelkaj futoj la lumantaj vaporoj kaŝis ĉion. Resvingite malfermita kontraŭ la maldekstra muro de la pasejo estis solida pordo el latuno, nekredeble dika kaj ornamita per mirindaj bareliefoj, kiu, se fermita, povis ekskludi la tutan internan mondon de lumo for de la rokaj volboj kaj pasejoj. Mi rigardis la ŝtupojn, kaj tiutempe ne aŭdacis provi ilin. Mi tuŝis la malfermitan latunan pordon, kaj ne povis movi ĝin. Tiam mi sinkis surventre al la ŝtona planko, mia menso flamanta pro egaj pripensoj, kiujn eĉ ne kvazaŭ-morta lacego povis forpeli.
Dum mi kuŝis senmove okul-fermite, libera por pripensi, multaj aferoj, kiujn mi malpeze notis en la freskoj revenis al mi kun novaj kaj teruraj signifoj—scenoj reprezentantaj la sennoman urbon en ĝia zenito, la vegetaĵaro de la valo ĉirkaŭ ĝi, kaj la foraj landoj kun kiuj ĝiaj komercistoj komercis. La alegorio de la rampaj estaĵoj konfuzis min pro ĝia universala eminenteco, kaj mi miris, ke ĝi estus tiel proksime sekvata en bildigita historio de tia graveco. En la freskoj la sennoma urbo estis montrita en proporcioj taŭgaj por la reptilioj. Mi scivolis, kiaj estis ĝiaj realaj proporcioj kaj grandiozeco, kaj pripensis dum momento pri certaj strangaĵoj, kiujn mi rimarkis en la ruinoj. Mi pensis scivole pri la malalteco de la praaj temploj kaj de la subtera koridoro, kiujn sendube estis hakitaj tiel pro submetiĝo al la reptilioj diaĵoj tie honoritaj; kvankam tio nepre reduktis la adorantojn al rampado. Eble la ritoj mem ĉi tie necesigis rampadon kiel imitado de la estaĵoj. Neniu religia teorio, tamen, povis facile klarigi, kial la ebena pasejo en la impona descendo devus esti sama malalta kiel la temploj—aŭ pli malalta, ĉar oni ne povus eĉ genui en ĝi. Dum mi pensis pri la rampaj estaĵoj, kies hidaj mumiigitaj formoj estis tiel proksimaj al mi, mi sentis novan pulson de timo. Mensaj asocioj estas kuriozaj, kaj mi ŝrumpis pro la ideo, ke krom la kompatinda primitiva homo disŝirita en la lasta pentraĵo, mia estis la sola homa formo inter la multaj relikvoj kaj simboloj de praa vivo.
Sed, kiel ĉiam, en mia stranga kaj vaganta ekzistado, miro baldaŭ forpelis timon; ĉar la luma abismo kaj kion ĝi eble enhavus prezentis problemon inda por la plej granda esploranto. Ke stranga mondo de mistero kuŝis for malsupren laŭ tiu aro de strange malgrandaj ŝtupoj mi ne povis dubi, kaj mi esperis trovi tie tiuj homajn memoraĵojn, kiujn la pentrita koridoro malsukcesis doni. La freskoj bildigis nekredeblajn urbojn kaj valojn en ĉi tiu pli malsupra regno, kaj mia imago pripensis la riĉajn kaj kolosajn ruinojn, kiuj atendis min.
Miaj timoj, ja, temis pri la pasinteco anstataŭ ol la estonteco. Ne eĉ la fizika teruro de mia pozicio en tiu malvasta koridoro de mortaj reptilioj kaj antaŭdiluvaj freskoj, mejloj sub la mondo, kiun mi konis kaj alfrontata de alia mondo de preternatura lumo kaj brumo, povus egali la mortigan timegon, kiun mi sentis pro la abisma antikveco de la sceno kaj ĝia animo. Pra-antikveco tiel vasta, ke mezuro estas febla, ŝajnis rigardaĉi malsupren de la praaj ŝtonoj kaj rok-hakitaj temploj de la sennoma urbo, dum la plej lasta de la mirigaj mapoj en la freskoj montris oceanojn kaj kontinentojn, kiujn homaro forgesis, kun nur jen kaj jen iu malklare konata konturo. Pri tio, kio povus esti okazinta en la geologiaj epokoj post kiam la pentraĵoj ĉesis kaj la mort-malamanta raso indigne submetiĝis al kadukiĝo, neniu homo povus diri. La vivo iam svarmis en ĉi tiuj kavernoj kaj en la luma regno pretere; nun mi estis sola kun viglaj relikvoj, kaj mi tremis pensante pri la nenombreblaj epokoj, tra kiuj ĉi tiuj relikvoj plenumis silentan, senhoman vigilon.
Subite venis alia atako de ĉi tiu akra timo, kiu intermite kaptis min ĉiam ekde mi unue vidis la teruran valon kaj la sennoman urbon sub malvarma luno, kaj malgraŭ mia lacego mi trovis min konsterniĝe freneze al sidanta pozicio kaj rigardante reen laŭ la nigra koridoro al la tuneloj, kiuj leviĝis al la ekstera mondo. Miaj sentaĵoj estis kiel tiuj kiuj igis min eviti la sennoman urbon nokte, kaj estis tiel neklarigebla, kiel ili estis kortuŝaj. Post plua momento, tamen, mi ricevis eĉ pli grandan ŝokon en la formo de difinita sono—la unua kiu rompis la absolutan silenton de ĉi tiuj kvazaŭ-tombaj profundoj. Ĝi estis profunda, malalta ĝemo, kvazaŭ de fora amaso de kondamnitaj spiritoj, kaj venis el la direkto, al kiu mi fikse rigardis. Ĝia laŭteco rapide kreskis, ĝis baldaŭ ĝi resonadis timige tra la malalta pasejo, kaj samtempe mi konsciiĝis pri pliiĝanta trablovo de malvarma aero, ankaŭ fluanta el la tuneloj kaj la urbo supre.
La tuŝo de ĉi tiu aero ŝajnis restaŭri mian ekvilibron, ĉar mi tuj rememoris la subitaj ventopuŝoj, kiuj leviĝis ĉirkaŭ la buŝo de la abismo ĉe ĉiu sunsubiro kaj sunleviĝo, unu el kiuj ja rivelis la kaŝitajn tunelojn al mi. Mi rigardis mian poŝhorloĝon kaj vidis, ke sunleviĝo estis proksima, do fortigis min por rezisti la ventegon, kiu rebalais malsupren al sia kaverna hejmo, kiel ĝi elbalais vespere. Mia timo denove malpliiĝis, ĉar natura fenomeno emas dispeli cerbumadon pri la nekonato.
Pli kaj pli freneze verŝiĝis la ŝrikanta, ĝemanta nokta vento en tiun abismon de la interna tero. Mi sin faligis fronten denove kaj ekkaptis vane la plankon pro timo esti balaita korpe trans la malferma pordego en la fosforeskan abismon. Tian furiozon, mi ne atendis, kaj dum mi konsciiĝis pri efektiva ŝoviĝo de mia formo al la abismo, mi estis ĉirkaŭita de milo da novaj teruroj de antaŭtimo kaj imago.
La maligneco de la blovego vekis nekredeblajn fantaziojn; denove mi komparis min ektremante kun la nura homa bildo en tiu timiga koridoro, la homo kiu estis disŝirita de la sennoma raso, ĉar en la diabla ungogratado de la kirliĝantaj fluoj, ŝajnis restadi venĝema furiozo des pli forta, ĉar ĝi estis grandparte senpova.
Mi kredas, ke mi kriegis freneze preskaŭ ĉe la fino—mi estis preskaŭ freneza—sed se mi faris tion, miaj krioj perdiĝis en la infer-naskita Babelo de la hurlantaj vent-efritoj. Mi provis rampi kontraŭ la murdema nevidebla torento, sed mi ne povis eĉ teni mian propran dum mi estis puŝata malrapide kaj senĉese al la nekonata mondo. Finfine racio devis tute rompiĝi; ĉar mi ekbabiladis denove kaj denove tiun neklarigeblan duversaĵon de la freneza Arabo Alhazredo, kiu sonĝis pri la sennoma urbo:
Tio ne estas morta, kio etern’ povas ripozi,
Kaj kun strangaj eonoj, eĉ mort’ povus morti.
Nur la sombraj, morozaj dezertaj dioj scias, kio vere okazis—kiajn nepriskribeblajn baraktojn kaj luktojn en la malhelo mi travivis aŭ kia Abadono gvidis min reen al la vivo, kie mi devas ĉiam memori kaj tremi en la nokta vento ĝis neekzisto—aŭ io pli malbona—pretendos min. Monstra, kontraŭnatura, kolosa, estis la aĵo—tro ege preter ĉiuj homaj ideoj por esti kredata krom en la silentaj, damnindaj fruaj horoj de la mateno, kiam oni ne povas dormi.
Mi jam diris ke la furiozo de la torenta ventego estis infera—demonegeca—kaj ke ĝiaj voĉoj estis hidaj pro la subpremita maliceco de dezertaj eternoj. Ĉi-momente ĉi tiuj voĉoj, kvankam ankoraŭ ĥaosaj antaŭ mi, ŝajnis al mia batanta cerbo klare formiĝi malantaŭ mi; kaj malsupre tie en la tombo de ne nombrataj eon-mortintaj antikvaĵoj, leŭgoj sub la tagiĝo-lumigita mondo de homoj, mi aŭdis la makabran sakradon kaj graŭlado de strange-lingvaj diabloj. Turniĝante, mi vidis konturitan kontraŭ la luma etero de la abismo, kiu ne povis esti vidita kontraŭ la krepusko de la koridoro—koŝmara hordo de torentaj diabloj; malamo-distorditaj, groteske panoplio-portantaj, duone travideblaj diabloj de raso, kiun neniu homo eble misidentigus—la rampantaj reptilioj de la sennoma urbo.
Kaj dum la vento formortis, mi estis plonĝigita en la ĥulo-popolita mallumo de la tero-intestaro; ĉar malantaŭ la lasta de la estaĵoj la granda bronza pordo sonoris fermite kun surdiga elsonoro de metala muziko, kies resonadoj elŝvelis al la malproksima mondo por saluti la leviĝantan sunon kvazaŭ Memnono salutas ĝin de la bordoj de la Nilo.