Memoro

En la valo Niso, la malbenita malkreskanta luno brilas maldike, ŝirante vojeton por sia lumo per feblaj kornoj tra la mortiga foliaro de granda upasarbo. Kaj en la profundoj de la valo, kie la lumo ne atingas, moviĝas formoj ne destinitaj por esti rigardataj. Trokreskinta estas la herbaro sur ĉiu deklivo, kie malicaj vitoj kaj ŝtelirantaj plantoj rampas inter la ŝtonoj de ruinaj palacoj, streĉe ĉirkaŭplektante rompitajn kolonojn kaj strangajn monolitojn, kaj supren haŭlas la marmorajn pavimojn, metitajn de forgesitaj manoj. Kaj en arboj, kiuj kreskas gigante en diseriĝantaj kortoj, saltas etaj simioj, dum en kaj el profundaj trezorkeloj tordiĝas venenaj serpentoj kaj skvamaj estaĵoj sen nomo. Vastaj estas la ŝtonoj, kiuj dormas sub kovriloj de malseka musko, kaj potencaj estis la muroj, de kiuj ili falis. Por eterno iliaj konstruistoj starigis ilin, kaj vere ja ili ankoraŭ servas noble, ĉar sub ili la griza bufo faras sian loĝejon.

Ĉe la fundo mem de la valo kuŝas la rivero Tomo, kies akvoj estas mucidaj kaj plenaj de herbaĉoj. El kaŝitaj fontoj ĝi leviĝas, kaj al subteraj grotoj ĝi fluas, tiel ke la Demono de la Valo scias nek kial ĝiaj akvoj estas ruĝaj, nek kien ili direktiĝas.

La Ĝino, kiu hantas la lunradiojn, parolis al la Demono de la Valo, dirante, “Mi estas maljuna kaj forgesas multon. Rakontu al mi la farojn kaj aspekton kaj nomon de tiuj, kiuj konstruis ĉi tiujn ŝtonaĵojn.” Kaj la Demono respondis, “Mi estas Memoro kaj estas saĝa pri la folkloro de la pasinteco, sed ankaŭ mi estas maljuna. Ĉi tiuj estaĵoj estis kiel la akvoj de la rivero Tomo, ne por esti komprenitaj. Iliajn farojn, mi ne rememoras, ĉar ili estis nur de la momento. Ilian aspekton, mi malklare rememoras, ĉar ĝi similis al tiu de la etaj simioj en la arboj. Ilian nomon, mi klare rememoras, ĉar ĝi rimis kun tiu de la rivero. Tiuj estaĵoj de hieraŭ estis nomataj Homo.”

Do la Ĝino reflugis al la maldike kornita luno, kaj la Demono rigardis atente etan simion en arbo, kiu kreskis en diseriĝanta korto.