Njarlatotepo

Njarlatotepo⁠ ⁠… la rampa ĥaoso⁠ ⁠… mi estas la lasta⁠ ⁠… mi diros al la aŭdanta malpleno.⁠ ⁠…

Mi ne rememoras klare kiam ĝi komenciĝis, sed estis antaŭ monatoj. La ĝenerala angoro estis horora. Al sezono de politika kaj socia tumulto, aldonis strangan kaj paŭte ŝvebantan antaŭtimon pri hida fizika danĝero; danĝero disvastigita kaj tute ampleksa, tia danĝero kia estus imagata nur en la plej teruraj fantasmoj de la nokto. Mi rememoras ke la homoj estis irantaj kun palaj kaj maltrankvilaj vizaĝoj, kaj flustris avertojn kaj profetaĵojn, kiujn neniu aŭdacis konscie ripeti aŭ agnoski al si mem ke li aŭdis. Senco de monstra kulpo trapenetris la landon, kaj el la abismoj inter la steloj balais malvarmaj fluoj, kiuj tremigis virojn en malhelaj kaj solecaj lokoj. Estis demona ŝanĝiĝo en la sekvenco de la sezonoj⁠—la aŭtuna varmeco daŭris timige, kaj ĉiuj sentis, ke la mondo kaj eble la universo estis pasintaj de la rego de konataj dioj aŭ fortoj al la rego de dioj aŭ fortoj kiuj estis nekonataj.

Kaj estis tiam ke Njarlatotepo eliris el Egiptujo. Kiu li estis, neniu povis diri, sed li estis el la malnova indiĝena prasango kaj aspektis kiel faraono. La kamparanoj genuis kiam ili vidis lin, tamen ne povis diri kial. Li diris, ke li estis leviĝinta el la nigreco de dudek sep jarcentoj, kaj ke li estis aŭdinta mesaĝojn de lokoj ne sur ĉi tiu planedo. En la landojn de civilizacio venis Njarlatotepo, olive-haŭta, svelta, kaj minaca, ĉiam aĉetanta strangajn instrumentojn el vitro kaj metalo kaj kombinanta ilin en instrumentojn ankoraŭ pli strangajn. Li parolis multe pri la sciencoj⁠—pri elektro kaj psikologio⁠—kaj donis ekspoziciojn de potenco kiuj forsendis liajn spektantojn senparole, tamen kiuj ŝveligis sian famon ĝis tre ega grandeco. Viroj konsilis unu la alian vidi Njarlatotepon, kaj ektremis. Kaj kien Njarlatotepo iris, ripozo malaperis; ĉar la tre malfruaj horoj estis disŝirataj per la kriegoj de koŝmaroj. Neniam antaŭe, la kriegoj de koŝmaroj estis tiom publika problemo; nun la saĝuloj preskaŭ deziris, ke ili povus malpermesi dormon en la tre malfruaj horoj, por ke la ŝrikoj de urboj povus malpli horore ĝeni la palan, kompatantan lunon, dum ĝi glimis sur verdaj akvoj, glitantaj sub pontoj, kaj malnovaj spajroj diseriĝantaj kontraŭ malsanema ĉielo.

Mi rememoras kiam Njarlatotepo venis al mia urbo⁠—la granda, la maljuna, la terura urbo de ne nombrataj krimoj. Mia amiko diris al mi pri li, kaj pri la pela fascinado kaj allogado de liaj revelacioj, kaj mi brulis de entuziasmo por esplori liaj plej ekstremajn misterojn. Mia amiko diris ke ili estis hororaj kaj imponaj pli ol miaj plej febraj imagaĵoj; kaj kio estis ĵetata sur ekrano en la mallumigita ĉambro profetis aferojn, kiujn neniu krom Njarlatotepo aŭdacis profeti, kaj en la disŝpruco de liaj fajreroj estis prenita el viroj tio, kio neniam estis prenita antaŭe, tamen kio montriĝis nur en la okuloj. Kaj mi aŭdis, ke oni aludis eksterlande, ke tiuj kiuj konis Njarlatotepon rigardis vidaĵojn, kiujn aliaj ne vidis.

Estis en la varma aŭtuno kiam mi iris tra la nokto kun la senripozaj homamasoj por vidi Njarlatotepon; tra la subpremanta nokto kaj supren la senfina ŝtuparo en la strangolantan ĉambron. Kaj ombritaj sur ekrano, mi vidis kapuĉatajn formojn inter ruinoj, kaj flavajn malbonajn vizaĝojn rigardantajn de malantaŭ falintaj monumentoj. Kaj mi vidis la mondon batalanta kontraŭ nigreco; kontraŭ la ondoj de detruo el prae finfina spaco; girante, kirliĝante, baraktante ĉirkaŭ la mallumiĝanta, malvarmiĝanta suno. Tiam la fajreroj ludis mirinde ĉirkaŭ la kapoj de la spektantoj, kaj haroj staris al la fino dum ombroj pli groteskaj ol mi povas priskribi elvenis kaj kaŭris sur la kapoj. Kaj kiam mi, kiu estis pli malvarma kaj pli scienca ol la resto, murmuris tremante proteston pri “trompaĵo” kaj “statika elektro,” Njarlatotepo elpelis nin ĉiujn, malsupren laŭ la kapturna ŝtuparo en la malseketajn, varmajn, senhomajn noktomezajn stratojn. Mi kriegis laŭte, ke mi ne timis; ke mi neniam povis esti tima; kaj aliaj kriegis kun mi por konsolo. Ni juris unu al la alia ke la urbo estis precize la sama, kaj ankoraŭ viva; kaj kiam la elektraj lumoj ekfadis, ni sakris al la kompanio denove kaj denove, kaj ridis pri la strangaj vizaĝoj, kiujn ni faris.

Mi kredas, ke ni sentis ion malsuprenirantan de la verdeta luno, ĉar kiam ni komencis dependi de ĝia lumo, ni drivis en kuriozajn nevolajn marŝadajn formaciojn kaj ŝajnis koni niajn destinojn, kvankam ni ne aŭdacis pensi pri ili. Unufoje ni rigardis la pavimon kaj trovis la blokojn malfiksaj kaj delokitaj de herboj, kun apenaŭ linio el rusta metalo por montri kie la tramvojoj estis kurintaj. Kaj denove ni vidis tramon, solan, sen’fenestran, kadukan, kaj preskaŭ sur ĝia flanko. Kiam ni rigardis ĉirkaŭ la horizonto, ni ne povis trovi la trian turon apud la rivero, kaj rimarkis, ke la silueto de la dua turo estis malglata ĉe la supro. Tiam ni disiĝis en mallarĝaj kolonoj, ĉiu el kiuj ŝajnis esti altirata en malsaman direkton. Unu malaperis en mallarĝa strateto maldekstren, lasante nur la eĥon de ŝoka ĝemo. Alia marŝis kolone laŭ herbaĉe strangolita metroa enirejo, hurlante kun ridado, kiu estis freneza. Mia propra kolono estis suĉita al la malferma kamparo, kaj baldaŭ mi sentis malvarmon kiu ne estis de la varma aŭtuno; ĉar dum ni elmarŝis sur la malhela erikejo, ni ekvidis ĉirkaŭ ni la inferan luna-brileton de malbonaj neĝoj. Sen’spuraj, ne’klarig’eblaj neĝoj, disbalaita en unu direkto nur, kie kuŝis abismo des pli nigra pro ĝiaj briletantaj muroj. La kolono ŝajnis tre maldika ja dum ĝi marŝis sonĝe en la abismo. Mi postrestis, ĉar la nigra breĉo en la verde lumigita neĝo estis timiga, kaj mi pensis, ke mi aŭdis la resonojn de maltrankviliga lamento dum miaj kunuloj malaperis; sed mia kapablo por restadi estis malgranda. Kvazaŭ mansignite de tiuj, kiuj estis irintaj antaŭe, mi duone flosis inter la titanaj neĝamasoj, tremanta kaj tima, en la senvidan vorticon de la ne imagebla.

Kriege konscia, mute delira, nur la dioj, kiuj estis, povas distingi. Malsanigita, sentema ombro tordiĝanta en manoj, kiuj ne estas manoj, kaj giris blinde preter makabraj noktomezoj de putranta kreitaro, kadavroj de mortintaj mondoj kun lezoj, kiuj estis urboj, tombaj ventoj, kiuj tuŝetis la palajn stelojn kaj igis ilin flagreti malvigle. Preter la mondoj, malklaraj fantomoj de monstraj aferoj; duone viditaj kolonoj de ne sanktigitaj temploj, kiuj ripozas sur sennomaj rokoj sub spaco kaj atingas supren ĝis kapturnajn vakuojn super la sferoj de lumo kaj mallumo. Kaj tra ĉi tiu naŭza tombejo de la universo, la dampita, freneziga batado de tamburoj, kaj sen’resoneca, monotona plor’grinco de blasfemaj flutoj el ne’imageblaj, senlumaj kameroj preter Tempo; la abomeninda frapado kaj flutado, al kien dancas malrapide, mallerte, kaj absurde, la gigantaj, tenebraj prae finfinaj dioj⁠—la blindaj, senvoĉaj, senmensaj gargojloj kies animo estas Njarlatotepo.