La Pendanta Fremdulo

Edo ĉiam estis praktika viro, kiam li vidis ke io estas malĝusta li provis korekti ĝin. Iun tagon li vidis ĝin pendantan en la urba placo.

Je la kvina horo Edo Lojso lavis sin, surĵetis sian ĉapelon kaj mantelon, prenis sian aŭton kaj iris trans la urbo al sian butikon de televidiloj. Li estis laca. Lia dorso kaj ŝultroj doloris sin ĉar li fosis grundon el la kelo kaj ruli ĝin en la malantaŭan korton. Sed por kvardek jara viro, li faris sufiĉe bone. Janeto povus akiri novan vazon per la mono, kiun li ŝparis; kaj li ŝatis la ideon ripari la fundamentojn sin mem!

Iĝadis malhele. La subiranta suno ĵetis longajn radiojn super la homoj rapidantaj al siajn laborejojn, lacaj kaj malgajaj-vizaĝaj, virinoj ŝarĝitaj per faskoj kaj pakaĵoj, studentoj svarmantaj hejmen de la universitato, miksante kun oficistoj kaj komercistoj kaj malspritaj sekretarioj. Li malŝaltis sian Pakard-aŭton pro ruĝa semaforo kaj sekve ŝaltis ĝin denove. La butiko estis malferma sen li; li alvenus apenaŭ sufiĉe frue por anstataŭi la helpanton dum vespermango, kontroli la kvitancojn de la tago, eble eĉ mem vendi iom. Li stiris la aŭton malrapide preter la malgranda kvadrato de verdo en la centro de la strato, la urbeta parko. Estis neniom neokupitaj lokoj por parki antaŭ Lojso TV Vendo kaj Riparo. Li sakris subspire kaj svingis la aŭton en duoncirklo. Denove li preterpasis la malgrandan kvadraton de verdo kun ĝia soleca trinkfonto kaj benko kaj unuopa lanterna stango.

De la lanterna stango, io estis pendanta. Senforma malhela fasko, svinganta iomete per la vento. Kiel ia manekeno. Lojso rulis malalten sian fenestron kaj intense vidis eksteren. Kio diable ĝi estis? Elmontraĵo ia? Foje la Ĉambro de Komerco starigis elmontraĵojn en la placo.

Denove li faris duoncirklon kaj kondukis sian aŭton ĉirkaŭe. Li preterpasis la parkon kaj pripensis la malhelan faskon. Ĝi ne estis manekeno. Kaj se ĝi estis elmontraĵo ĝi estas stranga speco. La haroj sur lia kolo leviĝis kaj li ekglutis maltrankvile. Svito glitis sur lia vizaĝo kaj manoj.

Estis korpo. Homa korpo.


“Rigardu ĝin!” Lojso klakis. “Venu nun ekstere ĉi tien!”

Dono Fergusono eliris malrapide el la vendejo, butonanta digne lian pinglan strian mantelon. “Ĉi tiu estas granda vendo, Edo. Mi ne povas nur lasi la ulon starante tie.”

“Ĉu vi vidas ĝin?” Edo indikis per la fingro en la amasiĝantan mornon. La lanterna stango elstaris kontraŭ la ĉielo⁠—la stango kaj la fasko svinganta de ĝi. “Tie estas. Kiom diable longe ĝi estantas tie?” Lia voĉo leviĝis ekscitite. “Kio malĝustas ĉe ĉiuj? Ili nur promenas plu!”

Dono Fergusono ekbruligis cigaredon malrapide. “Trankviliĝu, ulo. Devas esti bona kialo, alie ĝi ne estus tie.”

“Kialo! Kia kialo?”

Fergusono ŝultrolevis. “Kiel la fojo, kiam la Konsilio de Trafika Sakureco metis tiun vrakan Buik-aŭton tie. Ia da civita afero. Kiel mi scius?”

Ĵako Potero de la ŝua butiko aliĝis al ili. “Kio okazas, uloj?”

“Estas korpo pendanta de la lanterna stango,” Lojso diris. “Mi intencas voki la policanojn.”

“Ili certe scias pri ĝi” Potero diris. “Aŭ alie ĝi ne estus tie.”

“Mi devus reeniri.” Fergusono ekreeniris la butikon. “Komerco antaŭ plezuro.”

Lojso komencis iĝi histeria. “Ĉu vi vidis ĝin? Ĉu vi vidis ĝin pendanta tie? Korpo de viro! Mortinta viro!”

“Certe, Edo. Mi vidis ĝin ĉi posttagmeze, kiam mi eliris por kafo.”

Vi intencas diri, ke ĝi estis tie la tutan posttagmezon.

“Certe. Kio misas?” Potero rigardetis lian brakhorlogon. “Devas kuri. Ĝis la revido, Edo.”

Potero elrapidis, aliĝinte al la fluo de homoj kiuj moviĝis laŭ la trotuaro. Viroj kaj virinoj, preterpasanta la parko. Kelkaj rigardis supren scivole al la malhela fasko⁠—kaj tiam iris daŭre. Neniu haltis. Neniu atentis iom.

“Mi iĝas freneza,” Lojso flustris. Li faris sian vojon al la trotuarrando kaj eltransiris en la trafiko, inter la aŭtoj. Aŭtoj hupis kolere al li. Li gajnis la trotuarrando kaj paŝis supre sur la malgrandan kvadraton de verdo.

La viro estis mezaĝa. Lia vestaĝoj estis disŝirita kaj distirita, griza kompleto, surŝprucigita kaj kukita per sekita koto. Fremdulo. Lojso neniam vidis lin antaŭe. Ne loka viro. Lia vizaĝo estis parte turniĝita, for, kaj en la vespera vento li turnis iomete, turnanta milde, silente. Lia haŭto estis guĝita kaj tranĉita. Ruĝaj fendoj, profundaj gratoj da koaguliĝinta sango. Paro da ŝtala kadrita okulovitroj pendis de unu orelo, pendanta malsaĝule. Lia okuloj ŝvelis. Lia buŝo estis malferma, lingo dika kaj malbela blua.

“Por la Ĉielo,” Lojso murmuretis, ekmalsaniĝe. Li subpremis sian naŭzon kaj trovis lian vojon ree al la trotuaron. Li tremis tute, pro abomeno⁠—kaj timo.

Kial? Kiu estis la viro? Kial li pendadis tie? Kion ĝi signifis?

Kaj⁠—kial neniu rimarkis?

Li enfrapis malgrandan viron rapidantan laŭ la trotuaro. “Atentu!” la viro diris knarante, “Ho, estas vi, Edo.”

Edo kapsignis stuporite. “Saluton, Jenkinso.”

“Kio misas?” La paperisto kaptis la brakon de Edo. “Vi ŝajnas malsana.”

“La korpo. Tie en la parko.”

“Certe, Edo.” Jenkinso kondukis lin en la alkovo de Lojso TV Vendo kaj Riparo. “Trankviliĝu.”

Margareto Hendersono de la juvelejo aliĝis al ilin. “Io misas?”

Edo ne sentas sana.

Lojso ektiregis sin mem libera. “Kiel vi povas stari tie? Ĉu vi ne vidas ĝin? Pro Dio⁠—”

“Pri kio li parolas?” Margareto dimandis nervoze.

“La korpo!” Edo kriis. “La korpo pendanta tie!”

Pli da homoj kolektiĝis. “Ĉu li malsanas? Estas Edo Lojso. Ĉu vi fartas bone, Edo?”

“La korpo!” Lojso kriegis, luktanta por preterpasi ilin. Manoj ekkaptis lin. Li malfiksiĝis. “Delasu min! La policanoj! Akiru la policanoj!”

“Edo⁠—”

“Devus akiri kuraciston!”

Li devus esti malsani.

“Aŭ ebria.”

Lojso batalis lian vojon tra la homoj. Li stumblis kaj duona falis. Trans malklaraĵo li vidis vicojn da vizaĝoj, scivola, zorga, maltrankvila. Viroj kaj virinoj haltanta por vidi kio la perturbo estis. Li batalis preter ilin al sia butiko. Li povis vidi Fergusono interne parolanta al viro, montrantas al li Emersona televidilo. Peto Foleo en la malantaŭo ĉe la serva tablo, priparanta nova Philco. Lojso kriis al ili freneze. Lia voĉo estis perdanta en la muĝo de trafiko kaj la murmuro cirkaŭ li.

“Agu io!” li kriegis. “Ne staru tie! Agu io! Io misas! Io okazis! Aferoj okazas!”

La homamaso fandiĝis respekte por la du diketaj policanoj moviĝantaj efike al Lojso.


“Nomo?” murmuris la policano kiu havis la kajeron.

“Lojso.” Li ŝvabris sian frunton lace. “Edvardo C. Lojso. Aŭskultu min. Reen tie⁠—”

“Adreso?” la policano postule demandis. La polica aŭto moviĝis rapide en la trafiko, navedanta inter la aŭtoj kaj busoj. Lojso malvigliĝis kontraŭ la sidejo, lacega kaj konfuzita. Li prenis profundan tremantan spiron.

“1368 Vojo de Hursto.”

“Tio estas en Pikurbeto?”

“Prave.” Lojso tiris sin mem supre per violenta penado. “Aŭskultu min. Reen tie. En la placo. Pendanta de la lanterna stango⁠—”

“Kie vi estis hodiaŭ?” la policano malantaŭ la stirrado postule demandis.

“Kie?” Lojso eĥis.

“Vi ne estis en via laborejo, ĉu ne?”

“Ne.” Li kapneis. “Ne, mi estis hejme. Malsupre en la kelo.”

“En la kelo?”

“Fosinta. Nova fundamento. Eliriganta la grundon por verŝi cementa kadro. Kial? Kiel tiu rilatas pri⁠—”

“Ĉu iu alia estis malsupre tie kun vi?”

“Ne. Mia edzino estis urbocentre. Mia infanoj estis lerneje.” Lojso rigardis el unu diketaj policano al la alian. Esperon flagris tra lia vizaĝo, savaĝa espero. “Ĉu vi signifas ke ĉar mi estis malsupre tie mi maltrafis⁠—la eksplikon? Mi ne partoprenis ĝin? Kiel ĉiuj alia?”

Post paŭzo la policano kun la kajero diris: “Prave. Vi maltrafis la eksplikon.”

“Do ĝi estas oficiala? La korpo⁠—ĝi intence pendas tie?”

“Ĝi intence pendas tie. Por ke ĉiuj vidi.”

Edo Lojso ridetis malforte. “Bona Dio. Mi supozas, ke mi kvazaŭ eliris la profundan finon. Mi pensis ke eble io okazis. Vi scias, io kiel la Ku Kluks Klan. Ia violento. Komunistoj aŭ faŝistoj povprenanta.” Li viŝis lian vizaĝon per sia brusta poŝo naztuko, sia manoj tremante. “Mi ĝojas scii, ke ĝi estas sur la nivelo.”

“Ĝi estas sur la nivelo.” La polica aŭto proksimiĝis al la Halo de Justeco. La suno estis subirinta. La stratoj estis mornaj kaj mallumaj. La lumoj ankoraŭ ne estis ŝaltintaj.

“Mi fartas pli bone,” Lojso diris. “Mi estis sufiĉe ekscitita tie, dum minuto. Mi ŝajnas ke mi iĝis ĉio miksanta. Do nun ke mi komprenas, ne estas bezono pro enpreni min, ĉu ne?”

La du policanoj diris nenion.

“Mi devas reveni ĉe mia butiko. La knaboj ne vespermanĝis. Mi fartas bone, nun. Ne plu embarason. Ĉu ial necesas por⁠—”

“Ĉi tio ne daŭros longe,” la policano malantaŭ la stirrado interrompis. “Mallonga procezo. Nur kelkaj minutoj.”

“Mi esperas ke ĝi daŭros mallonge,” Lojso murmuretis. La aŭto malrapidis por semaforo. “Mi supozas, ke mi iom ĝenis la pacon. Stranga, iĝi ekscita en tiel maniero kaj⁠—”

Lojso ekpuŝis la pordon malfermite. Li elfalis mallerte sur la straton kaj rulĝis al sian piedon. Aŭtoj moviĝis ĉirkaŭ li, akceliĝi dum la ŝanĝo de la semafora. Lojso saltis sur la trotuarrando kaj kuregis inter la homoj, truanta en la svarmantajn homamasojn. Malantaŭ li, li aŭdis sonojn, kriojn, homojn kurantajn.

Ili ne estis policanoj. Li konas ĉiu policano en Pikurbeto. Viro ne povus posedi butikon, prizorgi entreprenon en malgranda urbeto dum dudek jaroj sen konatiĝi ĉiujn policanojn.

Ili ne estis policanoj⁠—kaj estis neniu ekspliko. Potero, Fergusono, Jenkinso, neniu sciis kial li estis tie. Ili ne sciis⁠—kaj ili ne zorgis. Tiu estis la stranga parto.

Lojso ekkaŭris en hardvaran vendejon. Li kuregis al la malantaŭo, preter la konsterniĝantaj komizoj kaj klientoj, en la ekspedan ĉambron kaj trans la malantaŭan pordon. Li stumblis de rubujo kaj kuris supre betona ŝtuparo. Li grimpis super barilo kaj malsupre sur la alia flanko, anhelanta kaj elblovanta.

Estis neniom da aŭdo malantaŭ lin. Li estis eskapinta.

Li estis ĉe la enirejo de strateto, malhela kaj sterninta per tabuloj kaj ruinaj skatoloj kaj pneŭoj. Li povis vidi la straton ĉe la fora fino. Strata lumo ŝanceliĝis kaj ŝaltiĝis. Viroj kaj virinoj. Butikoj. Neonaj signoj. Aŭtoj.

Kaj dekstre⁠—la policejo.

Li estis proksima, terure proksima. Preter la ŝargplatformo de nutraĵa vendejo supreniris la blanka betona flanko de la Halo de Justeco. Baritaj fenestroj. La polica anteno. Granda betona muro supreniĝanta en la mallumeco. Malbona loko por li esti proksime. Li estis tro proksima. Li bezonis moviĝi daŭre, iri pli for de ili.

Ilin?

Lojso moviĝis zorge laŭ la strateto. Preter la policejo estis la urbodomo, la malmoderna flava edificio de ligno kaj orita latuno kaj granda cementa ŝtupoj. Li povis vidi la senfina vicoj da oficejoj, malhela fenestroj, la cedroj kaj bedo de floroj ĉe ĉiu flanko de la enirejo.

Kaj⁠—io alia.

Super de la urbodomo estis regioneto da mallumo, konuso de morno pli densa ol la cirkaŭa nokta. Prismo el nigro tio disvastiĝas kaj estis perdinta en la cielo.

Li aŭskultis. Bona Dio, li povis aŭdi ion. Io kio devis lin lukti freneze fermi siajn orelojn, sian menson, elbari la sonon. Zumado. Malproksima, mallaŭta zumo kiel granda svarmo da abeloj.

Lojso rigardis supren, rigida pro hororo. La makulo el mallumo, pendanta super la urbodomo. Mallumo tiel dika ke ĝi ŝajnis preskaŭ solida. En la vortico io movis. Flagrantaj formoj. Aferaĉoj descendis el la ĉielo, paŭzis momente super la urbodomo, flirtis super ĝi en densa svarmo kaj poste silente falis al la tegmenton.

Formoj. Flirtantaj formoj el la ĉielo. El la fendo de mallumo, kiu pendis super ili.

Li estis vidanta⁠—ilin.


Longtempe Lojso rigardis, kaŭre malantaŭ malviglanta barilo en flako da ŝaŭma skoria akvo.

Ili estis alteriĝantaj. Malsuprenantaj en grupoj, alteriĝantaj sur la tegmento de la urbodomo kaj malaperiĝantaj interne. Ili havis flugilojn. Kiel ia grandegaj insektoj. Ili flugis kaj flirtis kaj ekripozis⁠—kaj poste rampis kiel kraboj, flanken, trans la tegmenton kaj en la konstruaĵon.

Li estis ekmalsaniĝa. Kaj fascinita. Malvarme nokta vento blovis cirkaŭ lin kaj li ektremis. Li estis laca, stuporita per ŝoko. Sur la antaŭŝtupoj de la urbodomo estis viroj, starantaj ĉi tie kaj tie. Grupoj da viro elvenanta el la konstruaĵo kaj haltanta dum momento antau ili eniri.

Estis pli da ili?

Ne ŝaĵnis ebla. Kio li vidis malsupreniri de la nigra abismo ne estis viroj. Ili estis eksterteranaj⁠—el iu alia mondo, iu alia dimensio. Glitantaj tra ĉi tiu fendeto, ĉi tiu rompaĵo en la ŝelo de la universo. Enirantaj tra ĉi tiu breĉo, flugilaj insektoj el alia regno de esti.

Sur la ŝtupoj de la urbodomo grupo da viroj disiĝis. Kelkaj moviĝis al atendanta aŭto. Unu de la ceteraj formoj komencis reeniri la urbodomo. Ĝi ŝanĝiĝis ĝian opinion kaj turniĝis por sekvi la aliajn.

Lojso fermis siajn okojojn pro hororo. Lian sentoj ŝanceliĝis. Li tenadis streĉe, kroĉanta al la malvigliĝanta barilo. La formo, la homa formo, abrupte flirtis supren kaj flugfrapis por sekvi la aliajn. Ĝi flugis al la trotuaro kaj iĝi ripoza inter ilin.

Pseŭda viroj. Imita viroj. Insektoj kun la kapablo alivesti sin kiel viroj.

Lojso tiris sin mem for. Li atingis malrapide lian piedojn. Estis nokto. La strateto estis tute malhela. Sed eble ili povis vidi en la malhelo. Eble malhelo ne limigis ilin.

Li eliris la strateton zorge kaj moviĝis eksteren sur la strato. Viroj kaj virinoj fluis preter, sed ne tiom multa, nun. Ĉe la busaj haltejoj staris antendantaj grupoj. Grandega buso movis pese laŭ la strato, ĝia lumoj ekbrilis en la vespera morno.

Lojso moviĝis antaŭe. Li puŝis sin inter ili atendanta kaj kiam la buso haltis li enriris ĝin kaj tenis sidejon en la malantaŭo, apud la pordo. Post momento la buso moviĝis en vivo kaj bruis laŭ la strato.


Lojso trankviliĝis iomete. Li studis la homojn cirkaŭ li. Obtuzintaj, lacaj vizajoj. Homoj iranta hejmen el laborejo. Tute ordinara vizajoj. Neniu da ilin donis iom atenton al li. Ĉiuj sidis trankvile, malviglĝante malsupre en ilia sidejo, skuanta per la movado de la buso.

La viro sidanta apud lin malfaldis jurnalon. Li komencis legi la sportajn sekcion, lia lipoj movantaj. Ordinara viro. Blua kompleto. Kravato. Komercisto, aŭ vendisto. Survoje hejmen al lia edzino kaj familio.

Trans la koridoro juna virino, eble dudeka. Malhela okuloj kaj hararoj, pakaĝo sur ŝia genuo. Nilonoj kaj kalkanoj. Ruĝa mantelo kaj blanka mohajra svetero. Rigardanta vake anataŭen ŝi.

Knabo del mezlernejo surhavanta ĝinzon kaj nigran jako.

Granda triobla-mentona virino kun grandega aĉeta sako plena per pakaĵoj kaj faskoj. Ŝia dika vizago malheleta per laceco.

Ordinaraj homoj. Tiaj, kiuj rajdis la buson ĉiu vespere. Iri hejmen al liaj familioj. Al vespermanĝo.

Iranta hejmen⁠—kun iliaj mensoj mortitaj. Kontrolitaj, kovrita de filmaĵo per la masko de eksterterana estaĵo kiu aperis kaj surprenis ilin, ilia urbeto, iliaj vivoj. Li mem, ankaŭ. Krom ke li hazarde estis profunde en sia kelo anstataŭ en la butiko. Iel, li estis preter'atentita. Ili maltrafis lin. Ilia kontrolo ne estis perfekta, malsaĝ'imuna.

Eble estis aliaj.

Espero flagris en Lojso. Ili ne estis ĉiopova. Ili estis farinta eraron, ne akiris kontrolo super li. Ilia reto, ilia loko de kontrolo, estis pasinta super lin. Li estis aperinta del sia kelo kiel li estis malsuprinta. Verŝajne ilia zono de potenco estis limigita.

Kelkaj sidejoj laŭ la koridoro viro estis rigardanta lin. Lojso ek'ĉesis lian ĉenon de penso. Maldika viro, kun malhela haraoj kaj malgranda liphararoj. Bona vestita, bruna kompleto kaj brilaj suoj. Libro inter lia malgranda manoj. Li estis rigardanta Lojson, studanta lin intense. Li el turniĝis for rapide.

Lojso ek'maltrankvil'iĝis. Unu el ili? Aŭ⁠—alia iu ili maltrafis?

La viro estis rigardanta lin denove. Malgrandaj malhelaj okuloj, viva kaj lerta. Sagaca. Viro tro sagaca por ili⁠—aŭ unu de la aferaĉoj ilin mem, eksterterana insekto el preter.

La buso haltis. Maljuna viro eniris malrapide kaj faligis sian ĵetonon en la skatolo. Li moviĝis laŭ la koridoro kaj prenis sidejon kontraŭ Lojso.

La maljuna viro allogis la rigardon de la akra okula viro. Dum splita sekundo, io pasiĝis inter ilin.

Rigardo riĉa kun signifo.

Lojso iĝis sur lian piedojn. La buso estis movanta. Li kuris al la pordo. Unu paŝo malsupre en la ŝakton. Li ektiregis la krize porda liberigo. La kaŭĉuka pordo svingiĝis malferme.

“Ho!” la ŝoforo kriegis, frapeganta sur la bremsojn. “Kio diable⁠—”

Lojso tordiĝadis tra. La buso estis malrapidanta. Domoj ĉe ĉiu flankoj. Loĝeja distrikto, gazonoj kaj altaj apartamentaroj. Malantaŭ lin, la brila okula viro estis saltinta supre. La maljunulo ankaŭ estis sur lia piedoj. Ili estis sekvanta li.

Lojso saltis. Li ekfalis al la pavimo kun ega forto kaj rulis kontraŭ la trotuarrando. Doloro plaŭdis sur lin. Doloro kaj vasta tajdo de nigreco. Malespere, li el batis ĝin. Li luktis al sia genuoj kaj tiam glitis malsupre denove. La buso estis haltinta. Homo estis eliranta.

Lojso palpis cirkaŭe. Lia fingroj fermis super io. Ŝtono, kuŝanta en la kanaleto. Li rampis al sia piedoj, gruntanta per doloro. Formo elstaris supre antaŭ li. Viro, la brila okula viro kun la libro.

Lojso piedbatis. La viro anehelis kaj falis. Lojso batis malsupren per la rokon. La viro kriegis kaj povis ruliĝi for. “Ĉesu! Por Dio, aŭskultu⁠—”

Li batis denove. Malbelega krakanta sono. La voĉo de la viro fortranĉiĝis kaj dissolvi en vezikanta lamento. Lojso baraktis supren kaj malantaŭen. La aliaj estis tie, nun. Tute cirkaŭ lin. Li kuris, mallerte, laŭ la trotuaro, laŭ supre enveturejo. Neniu de ili sekvis lin. Ili estis ĉesinta kaj estis kliniĝanta super la interta korpo de la viro kun la libro, li brila okula viro kiu sekvis lin.

Ĉu li eraris?

Sed estis tro malfrue por zorgi pri tio. Li devis eliru⁠—for de ili. Ekster de Pikurbeto, preter la krako de mallumo, la ŝiraĵo inter ilia mondo kaj lia.


“Edo!” Janeto Lojso retroiris nervoze. “Kio estas ĝi? Kio⁠—”

Edo Lojso fermis brue la pordon malantaŭ sin kaj alvenis la salonon. “Malsuprigu la rulkurtenojn. Rapide.”

Janeto proksimiĝis la fenestron. “Sed⁠—”

“Faru kiel mi diras. Kiu alia estas ĉi tie krom vi?”

“Neniu. Nur la gemaloj. Ili estas supre la ŝtuparon en ilia dormĉambro. Kio okazis? Vi aspektas tiel strange. Kial vi estas hejme?”

Edo ŝlosis la antaŭ pordo. Li ŝtelvagis cirkaŭe la domo, en la kuirejon. De la tirkesto sub la lavujo li glitigis la grandan viandistan tranĉilon kaj glitiigis sian fingron laŭ ĝi. Akra. Sufiĉe akra. Li revenis al la salonon.

“Aŭskultu min,” li diris. “Mi ne havas multe da tempo. Ili scias, ke mi eskapis kaj ili serĉos min.”

“Eskapis?” La vizaĝo de Janeto tordiĝis pro konfuzo kaj timo. “Kiu?”

“La urbeto estas povprenita. Ili estas en kontrolo. Mi havas ĝin sufiĉe kompeninta. Ili komencis ĉe la supro, ĉe urbodomo kaj policejo. Kio ili faris al la reala homoj, ili⁠—”

Pri kio vi parolas?

“Ni estis invaditaj. El iu alia universo, iu alia dimensio. Ili estas insekoj. Mimeco. Kaj pli. Potenco por regi mensojn. Vian menson.”

Mian menson?

“Ilia enirejo estas ĉi tie, en Pikurbeto. Ili povpreninta ĉiu vin. La tuta urbeto⁠—krom mi. Ni estas kontraŭ nekredeble potenca malamiko, sed ili havas iliajn limecojn. Tio estas nia espero. Ili estas limigitaj! Ili povas fari erarojn!”

Janeto kapneis. “Mi ne komprenas. Edo. Vi ŝajnas certe freneza.”

“Freneza? Ne. Nur bonŝanca. Se mi ne estus malsupre en la kelo, mi estus kiel ĉiuj cetera vi.” Lojso vigle rigardis ekstere tra la fenestro. “Sed mi ne povas stari ĉi tie parolante. Prenu vian mantelon.”

“Mian mantelon?”

“Ni eliros de ĉi tie. Eksteren de Pikurbeto. Ni devas akiri helpon. Batali ĉi tiu afero. Ili povas esti venkitaj. Ili ne estas seneraraj. Estos necerte⁠—sed ni eble sukcesos se ni rapidos. Venu!” Li ekprenis ŝian brakon malglate. “Akiru vian mantelon kaj voku la gemalojn. Ni ĉiuj foriros. Ne haltu por paki. Estas neniom tempo por tio.”

Blanka vizaĵa, lia edzino aproksimiĝis la ŝranko kaj elprenis ŝian mantelon. “Kien ni iros?”

Li elprenis la skribotabla tirkesto kaj elverŝis la enhavon sur la planko. Li ekprenis supren voja mapon kaj disvastiĝis ĝin malferme. “Ili kovros la ŝoseon, kompreneble. Sed estas malantau vojo. Al Kverka Arbareto. Mi eniris ĝin unufoje. Ĝi estas preskaŭ forlasita. Eble ili forgesos pri ĝi.”

“La malnova Vojo de la Ranĉo? Bona Dio⁠—estas tute ferma. Neniu rajtas stiri sur ĝi.”

“Mi scias.” Edo forte metis la mapon malgaje en sia mantelo. “Tio estas nia ple bona ŝanco. Nun voku al malsupren la gemaloj kaj ni ekiru. Via aŭto estas plena de benzino, ĉu ne?”

Janeto estis stuporita.

“La Ĉev-aŭto? Mi plenigis ĝin hieraŭ posttagmezze.” Janeto movigis al la ŝtuparoj. “Edo, mi⁠—”

“Voku la ĝemelojn!” Edo malŝlosis la antaŭan pordon kaj intense vidis ekstere. Nenio moviĝis. Neniu signo de vivo. Sufiĉe bone ĝis nun.

“Venu malsupren laŭ la ŝtuparon,” Janeto vokis en ŝanceliĝanta voĉo. “Ni⁠—eliros dum iom da tempo.”

“Nun?” La voĉo de Tomaso venis.

“Rapidu,” Edo bojis. “Malsupriĝu ĉi tien, vi ambaŭ.”

Tomaso aperis ĉe la supro de la ŝtuparo. “Mi estis faranta mian hejmtaskojn. Ni komencas frakciojn. Fraŭlino Parkero diras, se ni ne kompletos ĉi tion⁠—”

“Vi povas forgesi pri frakciojn.” Edo ekprenis lian filon dum li venis malsupre la ŝtuparoj kaj propulsis lin al la pordo. “Kie estas Jimo?”

“Li venas.”

Jimo komencis iri malrapide malsupren laŭ la ŝtuparo. “Kio okazas, paĉjo?”

“Ni iros por rajdo.”

“Rajdo? Kien?”

Edo turniĝis al Janeto. “Ni lasos la lumojn ŝaltitajn. Kaj la televidilo. Iru por ŝalti ĝin.” Li puŝis ŝin al la televidilo. “Tiel ili kredos ke ni ankoraŭ estas⁠—”

Li audis la zumado. Kaj faliĝis tuje, la longa viandista tranĉilo ekstere. Ekmalsaniĝa, li vidis ĝin venanta malsupre la ŝtaroj al li, fluĝiloj malklaraĵo de movado dum ĝi celis sin mem. Ĝi ankoraŭ svage similis Jimeno. Ĝi estis malgranda, beba oni. Mallonga ekvido⁠—la aferaĉo impetanta al li, malvarma, multa lensa nehoma okuloj. Flugiloj, korpo ankoraŭ vestita en flava T-ĉemizo kaj ĝinzo, la mimika konturo ankoraŭ stampita sur ĝi. Stranga duona turno de ĝia korpo, kiam ĝi atingis lin. Kio ĝi faris?

Pikilo.

Lojso ponardis sovaĝe al ĝi. Ĝi retiriĝis, zumanta freneze. Lojso ruliĝis kaj rampis al la pordo. Tomaso kaj Janeto staris senmove kiel statuoj, vizaĝoj malpenaj. Rigardanta sen esprimo. Lojso ponardis denove. Ĉi foje la tranĉilo ligis. La aferaĉo kriĉis kaj ŝanceliĝis. Ĝi resaltis kontraŭ la muro kaj flirtis malsupren.

Io plaŭdis tra lia menso. Muro el forto, energio, eksterterana menso sondanta en li. Li estis paraliziĝinta subite. La menso eniris lian mem, tuŝis kontraŭ lin mallonge, ŝoke. Tute eksterterana ĉeesto, ekloĝanta super lin⁠—kaj tiam ĝi flagre estingiĝis, kiam la aferaĉo kolapsis en rompa amasaĉo sur la tapiŝo.

Ĝi estis morta. Li turnis ĝin per sia piedo. Ĝi estis insekto, muŝo ia. Flava T-ĉemizo, ĝinzo. Lia filo Jimeno.⁠ ⁠… Li fermis lian menson streĉan. Estas tro malfrue por pripensi tion. Sovaĝe li prenis supren lia tranĉilo kaj ekiris al la pordo. Janeto kaj Tomaso staris nemova kiel ŝtono, neniu el ili movanta.

La aŭto estis ekstere. Li povus trapasi neniam. Ili estus atendi por li. Estis dek mejloj piede. Dek longaj mejloj super malglata tero, ravinetoj kaj malfermaj kampoj kaj montetoj de netranĉita arbaro. Li devos iri unuope.

Lojso malfermis la pordon. Dum mallonga sekundeto, li rerigaris al sian edzino kaj filo. Poste, li fermis brue la pordon malantaŭ si kaj kuregis malsupren laŭ la de la verando-ŝtupoj.

Momento poste li estis survoje, rapidanta rapide tra la mallumo al la rando de la urbeto.


La frua matena sunlumo estis blindiga. Lojso haltis, anhelanta por spiro, ŝancelanta tien kaj reen. Ŝvito kuris malsupre en lian okulojn. Lia vestaĝoj estis ŝirita, disŝirita per la subarbusto kaj dornoj tra tio li estis rampinta. Dek mejloj⁠—sur lia manoj kaj genuoj. Rampante, krablanta dum la nokto. Liaj ŝuoj estis kukitaj per koto. Li estis gratita kaj lamanta, tute lacega.

Sed antaŭ li estis Kverka Arbareto.

Li prenis profundan spiron kaj komencis malsupren laŭ la monteto. Dufoje li stumblis kaj falis, tiranta sin supren kaj marŝanta plu. Lia oreloj sonoris. Ĉio retiriĝis kaj ŝanceliĝis. Sed li estis tie. Li estis eliginta, for de Pikurbeto.

Farmanto en kampo gapis al li. De domo juna virino rimarkis mire. Lojso atingis la vojo kaj turniĝis sur ĝin. Antaŭ lin estis benzinstacio kaj parkokinejo. Paro da kamionoj, iom da kokoj bekantaj en la grundo, hundo ligita per ŝnureto.

La blanka vestita servisto rigardis malfide tiam li trenis sin mem supre al la stacio. “Dankas al Dio.” Li kaptis la muron. “Mi ne pensis ke mi estus atingi eksteren. Ili sekvis min plejparte de la vojo. Mi povis aŭdi lin zumanta. Zumanta kaj flirtanta cirkaŭe maltantaŭ mi.”

“Kio okazis?” la servisto postulis. “Ĉu vi estis en vrako? Rabado?”

Lojso kapneis lace. “Ili havas la tuta urbeto. La urbodomo kaj policejo. Ili pendis viron de la lanterna stango. Tio estis la unua afero ke mi vidis. Ili havas tuta la vojoj blokintaj. Mi vidis ilin ŝvebanta super la aŭtoj envenantaj. Proksimume je kvara ĉi matene mi atingis preter ili. Mi sciis ĝin tuj. Mi povis senti ke ilin foriri. Kaj tiam la sun levigis.”

La servisto lekis sian lipon nervoze. “Vi estas ekstere via kapo. Mi devas akiri kuraciston.”

“Konduku min en Kverkan Arbareton,” Lojso anehelis. Li malviglĝis malsupren sur la gruzon. “Ni devas komenci⁠—elpurigi ilin. Devas ek'komencu tuj.”


Ili lasis magnetofonon funkcianta dum la tutan tempon kiam li parolis. Kiam li finis, la Komisaro elŝaltis klake la magnetofonon kaj leviĝis sur siaj piedoj. Li staris dum momento, profunda en penso. Finfine li eligis siajn cigaredojn kaj ekbruligis unu malrapide, malrideto sur sia bovaĵa vizago.

“Vi ne kredas min,” diris Lojso.

La Komisaro oferis al li cigaredon. Lojso puŝis ĝin senpacience for. “Plaĉu vin mem.” La Komisaro transmoviĝis al la fenestro kaj staris dum kelka tempo vidiĝante ekstere al la urbeto Kverka Arbareto. “Mi kredas min,” lie diris abrupte.

Lojso malvigliĝis. “Dankon al Dio.”

“Do vi eskapis.” La Komisaro kapneis. “Vi estis malsupre en via kelo anstataŭ ĉe via laborejo. Tre nekutima ebleco. Unu el miliono.”

Lojso trinketis iom da la nigran kafon ili portis al li. “Mi havas teorion,” li murmuris.

“Kio ĝi estas?”

“Pri ili. Kiu ili estas. Ili povprenas unuope po unu areon. Komencante ĉe la supro⁠—la pli alta nivelo de aŭtoritato. Laboranta malsupren de tie en larĝiĝanta cirklo. Kiam ili estas firme en kontrolo ili iros al la sekva urbeto. Ili disvastiĝas, malrapide, tre iom post iom. Mi kredas ke ĝi daŭras delonge.”

“Longa tempo?”

“Miloj da jaroj. Mi ne pensas, ke ĝi estas nova.”

“Kial vi diras tion?”

“Kiam mi estis infano.⁠ ⁠… Pentrajo oni montris al ni en Biblia Ligo. Religia pentrajo⁠—malnova presaĵo. La malamikaj dioj, venkitaj de Jehovaho. Moleĥo, Baalzebubo, Moabo, Baalo, Aŝtarino⁠—”

“Do?”

“Ĉiu ili reprezentatis per figuroj.” Lojso rigardis supren al la Komisaron. “Baalzebubo estis reprezentanta kiel⁠—grandega muŝo.”

La Komisaro gruntis. “Malnova lukto.”

“Ili estis venkitaj. La Biblio estas rakonto pri iliaj malvinkoj. Ili gajnas⁠—sed finfine ili estas venkitaj.”

“Kial venkitaj?”

“Ili ne povas teni ĉiuj. Ili ne tenis min. Kaj ili neniam tenis la hebreojn. La hebreoj portis la mesagon al la tuta mondo. La rekono pri la danĝero. La du viroj en la buso. Mi pensas ke ili komprenis. Eskapis, kiel mi faris.” Li kunpremu liajn pugnojn. “Mi mortigis unu de ilin. Mi faris eraron. Mi timis ke preni ŝancon.”

La Komisaro kapsignis. “Jes, ili sendube estis eskapinta, kiel vi faris. Tre nekutimaj akcidentoj. Sed la cetera de la urbeto estis firme en kontrolo.” Li turniĝis el la fenestro. “Nu, S-ro. Lojso. Vi ŝajnis esti eltrovinta ĉion.”

“Ne ĉion. La pendanta viro. La morta viro pendanta de la lanterna stango. Mi ne komprenas tion. Kial? Kial ili intence pendigis lin tie?”

“Tio ŝajnus simpla.” La Komisaro ridetis malforte. “Logaĵo.

Lojso rigidiĝis. Lia koro ĉesis bati. “Logaĵo? Kion vi signifas?”

“Por eltiri vin. Devigi vin, deklari vin. Tiel ili sciis kiu estis sub kontrolo⁠—kaj kiu estis eskapinta.”

Lojso reŝrumpis horore. “Do ili atendis malsukcesojn! Ili anticipis⁠—” Li ĉesis. “Ili estis preta kun kaptilo.”

“Kaj vi montris vin mem. Vi reagis. Vi faris sin mem konata.” La Komisaro moviĝis abrupte al la pordon. “Venu laŭ, Lojso. Estas multo por fari. Ni devas ekmoviĝi. Ne estas tempo por malŝpari.”

Lojso komencis malrapide al lian piedojn, sensenta. “Kaj la viro. Kiu estis la viro? Mi neniam vidis lin antaŭe. Li ne estis loka viro. Li estis fremdulo. Tuta kota kaj grunda, lian vizaĝo tranĉita, tranĉita oblikve⁠—”

Estis stranga apero sur la vizago de la Komisaro dum li respondis. “Eble,” li diris malforte, “vi komprenos tion, ankaŭ. Venu laŭ kun mi, S-ro. Lojso.” Li tenis la pordon malferma, sia okuloj brilanta. Lojso kaptis ekvidon de la strato antaŭ la policejo. Policanoj, platformo ia. Telefona stango⁠—kaj ŝnuro! “Prave ĉi vojo,” la Komisaro diris, ridetanta malvarme.


Dum la suno mallevigis, la vica prezidanto de la Banko de Komercistoj de Kverka Arbareto eliris la banka kelo, jeta ŝlosis la pezajn tempigita ŝlosojn, surmetis sian ĉapelon kaj mantelon, kaj rapidis sur la trotuaron. Nur kelkaj homoj estis tie, rapidantaj hejmen al vespermango.

“Bonan nokton,” la gardisto diris, ŝlosante la pordon post li.

“Bonan nokton,” Klarenco Masono murmuris. Li komencis laŭ la ŝtraton al sia aŭto. Li estis laca. Li estis laboranta la tuta tago en la banka kelo, kontrolinta la aranĝon de la sekuraj skatoloj por vidi se estis sufiĉa spaco por aldona vico. Li ĝojis, ĉar li estis finita.

Ĉe la stratangula li haltis. La strataj lumoj ankoraŭ ne ŝaltis. Li strato estis malheleta. Ĉio estis svaga. Li rigardis cirkaŭen⁠—kaj frostiĝis.

De la telefona stango antaŭ la policejo, io granda kaj senforma pendis. Ĝi moviĝis iomete pro la vento.

Kio diable ĝi estis?

Masono proksimiĝas ĝin zorge. Li volis reveni hejmen. Li estis laca kaj malsata. Li pensis pri sia edzino, sia infanoj, varma manĝo sur la vespermanĝa tablo. Sed estis io pri la malhela fasko, io malbonaŭgura kaj malbela. La lumo estis malbona; li ne povis identigi ĝin. Tamen ĝi altiris lin laŭ, devigas lin moviĝi pli proksime por pli bona vido. La senforma aferaĉo maltrankviligis lin. Li estis timiĝata pri ĝi. Timiĝata⁠—kaj fascinata.

Kaj la stranga parto estis, ke neniu alia ŝajnis rimarki ĝin.