"Koleras Kiel Infero", Network (1976)

Ne necesas, ke mi diru al vi, ke la situacio malbonas. Ĉiuj scias, ke la situacio malbonas. Estas depresio. Ĉiuj estas senpostenaj aŭ timas senposteniĝi. La dolaro aĉetas nur tion, kio valoras kvin cendojn; bankoj bankrotas; butikistoj tenas pafilon sub la vendotablo; fiuloj sovaĝas surstrate, kaj nenie estas iu, kiu ŝajnas scii, kion fari, kaj tio estas senfina. Ni scias, ke la aero ne taŭgas por spiri kaj nia manĝo ne taŭgas por manĝi. Kaj ni sidas rigardante niajn televidilojn dum iu loka novaĵisto diras al ni, ke hodiaŭ ni havis dek kvin mortigojn kaj sesdek tri perfortajn krimojn, kvazaŭ tio estus en ordo! Ni ĉiuj scias, ke la situacio malbonas — ne nur malbonas — frenezas. Estas kvazaŭ ĉio ĉie freneziĝas, do ni ne plu eliras. Ni sidas en la domo, kaj iom post iom la mondo, en kiu ni vivas, malgrandiĝas, kaj ni nur diras: "Bonvolu, almenaŭ ne ĝenu nin en niaj salonoj. Lasu min havi mian panrostilon kaj mian televidilon kaj miajn ŝtalzonitajn radiusformajn pneŭojn, kaj mi ne diros ion ajn. Nur nin ne ĝenu." Nu, mi ja vin ĝenos. Mi volas, ke vi koleriĝu! Mi ne volas, ke vi protestu. Mi ne volas, ke vi tumultu. Mi ne volas, ke vi skribu leteron al via kongresano, ĉar mi ne scius, kion diri al vi skribi. Mi ne scias, kion fari pri la depresio kaj la inflacio kaj la rusoj kaj la krimo surstrate. Mi nur scias, ke unue vi devas koleriĝi. Vi devas diri: "Mi estas homo, diable! Mia vivo valoras!" Do, mi volas, ke vi nun leviĝu. Mi volas, ke vi ĉiuj leviĝu de viaj seĝoj. Mi volas, ke vi leviĝu tuj kaj iru al la fenestro, malfermu ĝin, kaj elmetu vian kapon kaj kriu, "Mi koleras kiel infero, kaj ĉi tion mi ne plu toleros!!"

En la angla: Mad as Hell

links

social