Kristnasko en Biloxi

En la angla: Christmas in Biloxi

Kristnaska vespere, je la kvarona jarcento, nebulo kuŝis densa kaj atendema trans la golfeto, drapiriĝinte sur la urbon, kun kiu ĝi kunhavas nomon - eldriĉa kaj nenatura afero en la sezone nekutima varmo, iu kiu ja povus kaŝi preskaŭ ion ajn. La vivanta tero estas limigita de du altoj. De sube estas la marnivelo, kiu milde leviĝas kaj kuŝiĝas responde al la al-mi-venu de la luno. De supre estas la akva linio, fiksa kaj morta: la neforigebla makulo lasita de la diluvo, cikatro gravurita de tiu harpio, kiu skurĝis ĉi tiun lokon dudek da jaroj antaŭe. La antikvaj kaj necedemaj kverkoj, kies branĉoj disvastiĝis ene de ĉi tiu zono de morto, inter la propra hejmo de la akvo kaj ĉi tiu spaco de ĝia brutala okupacio, kaŭriĝis, eltenis la koleron de la inaĉo, postvivis, kaj iliaj hispanaj barboj nun pendis duonvoje al la grundo.

Supre sur fundamento el betono, super la akva linio, sub la antikvaj kverkoj, inter la hispanaj barboj de la arboj, en pura kaj bone lumigita skatolo el kromo kaj vitro, unu kontraŭ la alia en nia budo, ni sidis trankvile. De supre kaj ĉirkaŭe, Elvis kaj Dolly kantis pri la spirito de Kristnasko; ŝia la dolĉeco kaj malmola tempo de malmola kando, lia la simpla soleco de esti bluse malĝoja. Tiam aperis la enkarniĝinta vizaĝo de gastamo mem, vaporantaj teleroj ja pretaj, ĉio precize la ĝusta kvanto da krusteca kaj guteca, precize en la ĝustaj lokoj. Dio benu nin, ĉiujn.

Waffle House (Vaflodomo) #2314.

links

social