Vera Fantoma Rakonto

En la angla: Christmas in Biloxi

Mia unua Karnavalo estis antaŭ 20 jaroj, en mia naskiĝtago—Nov-Orleano estante loko kiu vere brakumas la spiriton de mia naskiĝtago—kaj dum iom da tempo, de homamaso trans la strato, tuj post kiam la vesperkrepusko estis cedinta al nokton; mi vidis, tiam rigardis, la fantome-bluan aspekton de tio, kio ŝajnis esti vizaĝo de virino, perfekte senmova, dum ĝi pendis en la mallumo de malplena Ĝarden-Kvartala balkono; okuloj rigardantaj malsupren, neviditaj, malforta preternatura brilo kiu ne penetris la ĉirkaŭantan mornon: ŝia esprimo serioza, pripensema, eble eĉ funebra; supren de, sed ne rigardardante, la torĉoj kiuj balanciĝis, kaj nekonscia pri la tamburoj ke tondris, paradante laŭ la strato sube—tro nereala por esti reala, tamen tro reala por esti io ajn alia—kaj ĉar la cerbo jukas sin kiam ĝi povas fari neniun sencon de tio, kio la vidado asertas vidi, mi strabigis miajn okulojn, tordante ilin streĉe, provante enkorpigi ŝin; manifesti ŝin en la mondo de la viva, enbretigi ŝin en magazeno de objektoj, aŭ forsendi ŝin tute al la regno de la fantazia, ĝis finfine, ŝi malsuprenigis sian poŝtelefonon.

Viktorinaj fantomoj hantas ŝtuparejojn, mansardojn, kaj erikejojn.

Modernaj fantomoj hantas iliajn poŝtelefonojn.

links

social